Konkordato kun Prusujo

La konkordato kun Prusujo de la 14-a de junio 1929 estas konkordato, kontraktita inter Prusujo kaj la Sankta Seĝo kaj apartenas al la materio de la internacia juro. En la germanaj federacieroj pluvalidas la fiksadoj de la konkordato kun Prusujo ĝis nun, kaze ke ili estas postsekvaj ŝtatoj de Prusujo.

La kontrakto okupiĝas pri teritoriaj ŝanĝoj, la nororganizado de la dotoj, la episkopa jura juĝkompetenco pri la teologiaj fakejoj, la episkopelekto fare de la katedrala kapitulo, kiu elektas la novan episkopon el triolisto de la Sankta Seĝo, la ŝtata rajto malakcepti la elekton pro politikaj kaŭzoj kaj la adapti de la malnoviĝintan patronata leĝo.

La konkordato kun Prusujo estis agnoskata post 1945 de la federacieroj de okcidenta Germanujo ekestintaj sur la teritorio de la iama Prusujo, sed ne de la socialisma ŝtato GDR. La konkordato inter Nordrejn-Vestfalio kaj la Sankta Seĝo de la 26-a marto 1984 eĉ aldonas kelkajn regulojn, konfirmante klare la pludaŭron de la konkordato kun Prusujo. Post la germana reunuiĝo la novformitaj federacieroj sur la teritorio de iama Prusujo devis akcepti la konkordatajn regulojn.

Literaturo redakti

  • Werner Weber (eldoninto): Die deutschen Konkordate und Kirchenverträge der Gegenwart, 2 volumoj, Göttingen 1962 kaj 1971

Eksteraj ligiloj redakti