Episkopujo Büraburg

La Episkopujo Büraburg (germane: Bistum Büraburg) estis episkopujo romkatolika starigita en 742 estante tre proksime de Fritzlar-Geismar, Germanio. Ĝi malfonditis jam en 755.

Episkopujo Büraburg
Bistum Büraburg
Sidejo kastelo Büraburg, proksime de Fritzlar
Lasta titolulo
rekonita je la Apostola Seĝo
Witta de Büraburg
Fondita 742
Aboliciita 755
Katolika eklezio en Germanio
vdr
Kapelo Sankta Brigida sur la monteto Büraberg

Historio redakti

Ĉirkaŭ la jaro 680 la franka imperia burgo Büraburg konstruitis kun 8 hektaroj da interna spaco, mortera muro je dikeco de minimume 1,50 metroj, pluraj turoj kaj tri pordegoj. Ĉe pli endanĝerigataj lokoj instalitis pluse fosoj akraj. Ĉe la eosta parto de la montero troviĝis la antaŭburgo, en kiu estis ejoj de kamparanoj kaj metiistoj. Ĉirkaŭ la jaro 700 la fortikaĵo plidikigitis per novaj muregoj (de 1.80 metroj ĉirkaŭ). La pordegoj pligrandigitis, la internaj ejoj plimultiĝis kaj la loĝzonoj laŭplane kaj bele aranĝitis per pilastroj, ŝtonaj fundamentoj, keloj, fosujoj ktp.). Sur la centra pinto konstruitis preĝejo estanta sub la patroneco de Sankta Brigida.

Funkcio redakti

En 723 la tuto servis al Sankta Bonifaco kiel misikomandantejo kaj milita ŝirmo, kiam li dum kontraŭpaganaj agadoj dehakis en Geismar - verŝajne sur la hodiaŭa katedralplaco - kverkon dediĉita al la ĝermana dio Toro. El ties ligno li konstruigis kapelon konsekrotan je Sankta Petro. Tiu ĉi ligna kirko iĝis la ĝermo de la en 724 fare Bonifaco fondita benediktana monaĥejo Fritzlar. Nomumitis unua abato Sankta Wigbert. Tiu ĉi instituto ŝanĝitis en 1005 je kolegiato.

En 742 Bonifaco plialtrangigis Büraburg kune kun Würzburg kaj Erfurton je episkoplandoj. Unua episkopo iĝis lia spirita kunbatalanto Witta de Büraburg. Sed jam en 755 la episkoplando Büraburg kune kun Erfurto malfonditis laŭ ordono de Lull kaj enkorpigitis al la Episkopujo Majenco. Ambaŭ lokoj malhelpintus la etendiĝon de ties propra episkopujo; ĉiuokaze ilia grava rolo en la misiado de la orientaj provincoj jam estis malkreskintaj. Poste Büraburg iĝis arkidiakonujo (kun sidejo pli malfrua en Fritzar) kaj tiamaniere aŭtomate la centro de majenca aŭtoritato kaj en Norda Hesio kaj en Eichsfeld.

Literaturo redakti

  • Oliver Hellmuth: Die Bistumsgründungen des Bonifatius. GRIN Verlag (2004), ISBN 3638262219.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bistum Büraburg en la germana Vikipedio.