Petro (apostolo)

papo de la katolika eklezio
(Alidirektita el Sankta Petro)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Pierre kaj San Pietro.

La apostolo Petro, devena nomo Simono (papo li estis proksimume ekde 30 - 64/67 Romo) estis unu el dek du devenaj apostoloj - disĉiploj de Jesuo Kristo. Li estas konsiderata kiel unua el la papoj.

Papo
Papo
Apostolo Petro
1-a papo de la katolika eklezio
Sankta Petro de Petro Paŭlo Rubens
Naskonomo Simono Petro
Pontifiko de 30
ĝis 64/67
Antaŭulo -
Sekvanto Lino
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Betsaida
Morto 13-a de oktobro 64/67
en Romo, Italio
Mortokialo krucumado [#]
Tombo Vatikana Nekropolo [#]
Familio
Gefratoj Sankta Andreo [#]
Sanktulo
Festotago 29-a de junio (festo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, en katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo kaj luteranismo)
22-a de februaro (festo katedro de Sankta Petro, en katolikismo)
18-a de januaro (konfeso de Sankta Petro, en anglikanismo)
Atributoj Ŝlosiloj de la paradizo, matiro ruĝa, paliumo, virkoko, homo krucumita sur invertita kruco kun la kapo malsupre.
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jen laŭ la bibliaj tekstoj (kaj laŭ artikolo de Profesoro Ignatiu ORHA el Baia Mare en "Bazaro" n-ro 2 2004) la vivo de Sankta Petro: Sankta Petro antaŭ ol fariĝi disĉiplo de Jesuo nomiĝis Simon kaj li estis filo de Jona. Li naskiĝis en distrikto Galileo, en la loko Betsaida, ĉe norda bordo de la lago Genezareta – kiu estis nomita ankaŭ Galilea Maro aŭ Tiberiada lago. La naskiĝdaton de Sankta Petro oni ne konas, sed oni scias, ke li estis pli aĝa ol Jesuo. Simon kune kun sia frato Andreo loĝis en la loĝloko Kapernaum, kie ili estis fiŝkaptistoj. Ili antaŭ ol fariĝi disĉiploj al Jesuo estis disĉiploj de Sankta Johano la Baptisto (fonto: Johano 1, 35-44)

Lia nomo Petro, kiu aperas en la kvar Evangelioj 114 fojojn kun aparta atento kaj unualoke kompare kun la aliaj apostoloj, estis donita de Jesuo, kiu diris:

"Vi estas Petro (fakte "Kefa" en la aramea lingvo, latine "Petrus", kaj tio signifas "ŝtono"), kaj sur tiu ĉi "petro" (= ŝtono, estis vortludo) mi konstruos mian eklezion" (Mateo 16, 18)

Tiuj vortoj estas laŭ katolikismo la pravigo de la povo de papo. Kaj tiel Sankta Petro estas la unua papo.

Sankta Petro estis la unua inter la apostoloj, kiu faris miraklon, kuracante invalidon de Jerusalemo (Agoj 3, 1-16)

En jaro 42 la reĝo de Israelo, Herodo Antipas, persekutis la kristanojn. Apostolo Petro estis malliberigita, sed poste li estis mirakle liberigita (Agoj 5, 18-42)

Apostolo Petro alvenis poste Romon, oni ne scias la daton, sed oni scias, ke li organizis la unuan kristanan komunumon Roman. Sankta Petro predikis kaj baptis en Romo ankaŭ surborde de rivero Tibero, ekzistas monumento sur tiu bordo kun surskribo en latino : "LOCUS UNDE BAPTIZAVIT SANCTI PETRI" (= loko kie baptis Sankta Petro). Tio estis dum tempo de Nerono, Romia imperiestro de 54 ĝis 68.

Sankta Petro estis krucumita kun la kapo suben sur la monteto Vatikano, kie li estis ankaŭ entombigita. Pro tio papo Anakleto (78-88) memore al Sankta Petro, konstruigis sur tiu loko kristanan preĝejon, la tombo estante interne de la preĝejo. En jaro 324 Konstantino la 1-a de la Romia Imperio detruis la malnovan preĝejon kaj sur ties loko konstruigis novan, pli grandan kaj pli belan. Preskaŭ 1.200 jaroj poste, sur la sama loko, do super la tombo de Sankto Petro, papo Julio la 2-a (1503-1513) ekkonstruigis novan imponan preĝejon: la bazilikon de Sankta Petro en Romo kaj antaŭ ĝi la egale imponan placon de Sankta Petro, kies konstruado daŭris ĝis 1667.

Patronecoj redakti

Profesioj
Alvokata por peti helpon en
Lokoj

Petro kaj Paŭlo redakti

Ofte kristanaj preĝejoj aŭ loĝlokoj havas komunan patronecon de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo de Tarso.

Bildoj redakti


Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti