Evangelio laŭ Petro

eksterkanona evangelio

La Evangelio laŭ Petro estas unu el la nombraj evangelioj diritaj apokrifaj, nome atribuitaj al persono, kiu certe tiel ne verkis. Verkita en la Kojnea greka lingvo plej problable komence de dua duono de la dua jarcento p.K., ĝi estas konata pro citaĵoj de la unuaj kristanaj verkistoj kaj pro malkrovro en 1887 dum arkeologia fosado en loko Akhmin najbare de Kairo (Egiptio).

κατά Πέτρον ευαγγέλιον
literatura verkopseŭdoepigrafioApokrifoj de la Nova Testamento
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo slovena lingvo
Eldonado
Ĝenro evangelio
vdr

Priskribo redakti

Fakuloj pri antikva kristana literaturo tuj komprenis kion la franca arkeologo Grébant elfosis en tombo de monaĥo de la oka jarcento: fragmento de la evangelio de Petro. La samaj fakuloj ĝin dividis laŭ ĉapitroj kaj versetoj, kiuj restis ĝis nun.

En la pergamena fragmento, kune kun aliaj apokrifaĵoj de la sama aŭtoro, estas rakontata la proceso kaj la morto kaj la resurekto de Jesuo, kun apartaj priskriboj pri tiu lasta kiuj ne troviĝas en la kanonaj evangelioj (vidu La Fundamentoj ueci[1]): laŭ tiuj lastaj neniu ĉeestas la resurekton, ili nur atestas ĉeeston kaj travivadon de Jesuo kun siaj apostoloj post ilia konstato pri la malplena tombo. Kvankam ĉio okazus en sabata tago - dum kiu hebreoj tiaĵojn ne faras – granda popolamaso venas "vidi la tombon, sigilitan, kvazaŭ la aŭtoro volus forigi ĉiun dubon pri la proksima resurekto, kaj du anĝeloj deĉieliĝas, eniras la tombon kaj eliras tri homoj, du tuŝantaj la ĉielon la tria kun la supera korpo trans la ĉielo". La fantazio tro venkas sur la realo. Eble pro tio la diversaj eklezioj ĝin reĵetis kaj ekskludigis el oficiala kanono de la inspiritaj libroj (399, Koncilio de Hipono).

Sed ne nur pro tio la Petra evangelio estis rifuzita de la kristanaj komunumoj: en ĝi oni vidis, krom fantaziaĵoj, spurojn de herezoj: Eŭsebo el Cezareo (265-340), ekzemple, nin informas ke laŭ Serapiono, episkopo de Antiokio de la fino de la dua jarcento, tiu evangelio, al Petro atribuata, montras spurojn de docetismo kaj ke “stilo devojiĝas el la apostola maniero kaj la enhavo estas tute en malakordo kun la ortodoksa doktrino”. Sed la unua citanto de la evangelio laŭ Petro estis Origeno (185-250) kiu hazarde ĝin nomas por informi ke, “rilate la fratojn de Jesuo, iuj pretekste de la tradicio transdonita de la evangelio laŭ Petro aŭ de la libro de Jakobo, asertas ke la fratoj de Jesuo estis filoj de Jozefo kaj de lia unua edzino ...”. Parolas pri tiu evangelio ankaŭ Teodoreto el Ĉiro (V J.) kaj samtempa Filipo el Sido, kiu informas ankaŭ pri kialo de la rifuzo.

Inter la ideaj karakterizoj de la verkisto elstaras tiu de evidenta kontraŭjudismo, kiu tamen ne estas racia antisemitismo: ĝi, fakte, atribuas la tutan kulpon de la mortokondamno de Jesuo al Antipa Herodo kaj aliaj hebreaj funkciuloj: Herodo, lin transdoninte al la popolo, instigas por ke tiu ĉi lin moku kaj krucumu. Eble, laŭ tiufakaj historiistoj, por ne malplaĉi al romiaj aŭtoritatuloj, sed, respondas aliaj kristikistoj, la kulpigo sekvas la spurojn de Talmudoj kiuj ne hezitas pensigi ke hebreoj mem intrigis por ke Jesuo estu procesata kaj kondamnata.

Bibliografio redakti

  • A. Lods, Evangelii secundum Petrum et Petri apocalypseos quae supersunt, Paris 1892
  • C. Maurer, Das Petrusevangelium, in E. Hennecke, Neuetestamentlichen Apokryphen, Tübingen 1959

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti