Kojnea greka lingvo

formo de la greka lingvo parolita inter 300 a.K. kaj 330 p.K.

Kojneo (greke κοινή [γλῶσσα], koinē glōssa, „la komuna [lingvo]") estas la historia greka lingvo de la helenisma epoko ĝis la epoko de la romiaj imperiestroj, de proksimume 300 a.K. ĝis 600 p.K. Fojfoje la lingvo de la malfrua antikva periodo (pli-malpli 300 p.K. ĝis 600 p.K., do la lasta triono de la supre menciita tempo) ne plu kunkalkuliĝas. La antaŭaj evoluaj fazoj de la greka lingvo nomiĝas prahistoria kaj antikva greka lingvo, la posta fazo ĝis la jaro 1453 nomeblas "mezepoka greka lingvo", ekde tiam la lingvo difiniĝas kiel moderna greka lingvo - ĉiuj lingvoformoj antaŭ la jaro 1453 sume foje nomatas "malnovgreka lingvo". Tiu lingvo tra multaj jarcentoj estis la plej grava komunikilo en la teritorio de la orienta Mediteranea Maro, kaj ankaŭ en la latine dominita okcidento de la antikva Eŭropo la lingvo estis multe disvastiĝinta. En la moderna greka lingvo la vorto κοινή prononciĝas [kinˈi].

Kojneo
Κοινὴ γλῶσσα
koinế glôssa
sankta lingvo • historia lingvo • dialekto
Atika-Ionia greka lingvo
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
Helena lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 grc (por la historia greka lingvo ĝis la jaro 1453)
  SIL grc (por la historia greka lingvo ĝis la jaro 1453)
  Glottolog koin1234
Angla nomo Koine Greek
Franca nomo koinè
vdr

En la hodiaŭa lingvaĵo de lingvistiko "kojneo" (do "ĝenerala lingvo") ankaŭ estas nomo aplikebla por ĉiu dialekto, kiu ene de certa lingva komunumo establiĝas kiel ĝenerale akceptita superregiona standardo (vidu ankaŭ la latinan terminon lingua franca).

Evoluo redakti

La kojnea greka lingvo ekestis per la miksiĝo de la unuopaj grekaj dialektoj (ĉefe de la regionoj Atiko, Dorio kaj Ionio dum la plurjaraj armeaj konkeroj de la makedona reĝo Aleksandro la Granda, kies armeo konsistis el soldatoj el Makedonio kaj plej diversaj regionoj de Grekio. Pro la granda politika kaj kultura signifo de la urboŝtato Ateno dum la 5-a kaj 4-a jarcento a.K. la dialekto de Atiko, la regiono de Ateno, estis la bazo de la lingvo.

La granda teritoria amplekso de la makedona imperio sub Aleksandro la Granda levis la lingvon al la funkcio de ĝenerala komunikilo en Sud-Eŭropo inkluzive de la suda Balkano, en Malgrandazio, Sirio, Palestino kaj Egiptio. La signifo de la kojnea greka lingvo en okcidenta Azio kaj Egiptio ne malkreskis, kiam pere de la Romia Imperio tre disvastiĝis la latina lingvo kaj post la divido de la Romia Imperio en okcidentan kaj orientan parton dum la jaro 395 p.K. en la Bizanca Imperio ĉirkaŭ la jaro 630 iĝis la sola oficiala lingvo. La lingvo tiel iĝis la fundamento por la mezepoka kaj moderna fazoj de la greka lingvo.

La lingvo apartenas al la "malnovgreka lingvo", sed klare malsimilas de la klasika greka lingvo de SofokloPlatono kaj tute esence malsamas de la lingvo de Homero. Ĉefe menciindas gramatikaj kaj fonetikaj simpligoj. La nuntempa greka lingvo, moderna "artefarita lingvo", pli baziĝas sur la kojnea greka ol sur la pli frua klasika atika dialekto.