Fratoj de Jesuo

kvar viroj (Jakobo, Jozefo/Joses, Judaso, Simono) priskribitaj kiel fratoj de Jesuo, kune kun nenomataj fratinoj; laŭ kristanaj tradicioj kun la doktrino de la ĉiama virgeco de Maria, aŭ duonfratoj aŭ aliaj parencoj

La fratoj de Jesuo aŭ fratoj de la Jesuo de Nazareto, foje indikataj per la vorto desposyni (el la antikva grea δεσπόσυνος, desposunos, «de la mastro» aŭ «kio koncernas la mastron») estas elvokataj en la Evangelioj, en la Agoj de la apostoloj, en la verkoj de Jozefo Flavio, en la verkoj de Eŭsebio de Cezareo kaj en la apokrifaj evangelioj.

La parencaro de Jesuo plenumis gravan rolon dum la unuaj jarcentoj de la kristanismo, antaŭe en la Eklezio de Jerusalemo poste el la orientaj Eklezioj. Ilia identigo fariĝis objekto de kontrasto ekde la antikvaj tempoj, aparte tio, kio koncernas la gefratojn de Jesuo (fratoj kaj fratinoj).

Jozefo redakti

La kristanaj fontoj koncernantaj Jozefon troviĝas en la Evangelio laŭ Mateo, kaj en la Evangelio laŭ Luko. Laŭ tiuj tekstoj, Jozefo estis promesita al Maria okaze ke koncipiĝo de Jesuo: tial ili tiam jam estis edzo kaj edzino, kvankam ili ankoraŭ ne kunvivis.

Jozefo estas tute ignorota en la Evangelio laŭ Marko kiu, laŭ multaj modernaj bibliaj esploristoj, estis utiligita de la Mateo kaj Luko kiel bazo de iliaj rakontaroj.[1]

En la evangelioj de Mateo kaj Luko estas menciata Jozefo kiel adopta patro de Jesuo: estas ĝuste li kiu, per tiu fakto, igas Jesuon “davidido”.

Jozefo ne estas menciita en la aliaj kanonikaj evangelioj; ankaŭ la Agoj de la apostoloj lin ignoras kiel ignoras la aliajn membrojn de la familio de Jesuo. Tiuj faktoj estas ĝenerale interpretitaj, ĉe la asertantoj pri la historieco de la Evangelioj, kiel la signo ke li estis jam mortinta kiam Jesuo komencis sian predikadon.

Maria redakti

La plejgranda parto de la informoj pri Maria, la patrino de Jesuo,devenas el la mencioj legeblaj en la kanonaj evangelioj, precipe en tiu de Luko kaj en la Agoj de la apostoloj. La Evangelio laŭ Johano neniam ŝin nomas per ŝia nomo spite de ok sennomaj mencioj.

Krom la aludaj rakontoj de la evangelioj kaj de aliaj kristanaj fontoj, ekzistas neniu eksterbiblia informo sendependa kaj kontrolebla rilate aspektojn de ŝia vivo. Teksto pri la infanaĝo de Maria gastas en la Evangelio laŭ Jakobo apokrifaĵo de la Nova Testamento de la 2-a jarcento. La evangeliaj tekstoj atestas, ekde la fino de la 1-a jarcento, pri maria tradicio forte establita en la unuaj kristanaj komunumoj. Oni scias ke la pieco al Maria antaŭis la eklezian doktrinon. [2].

La «fratoj kaj fratinoj» de Jesuo redakti

Jesuo estas priskribita kiel havanta fratojn (Mt 12, 46; Mk 3, 31; Lk 8, 19), Jakobo, frato de Jesuo, Jozefo, frato de Jesuo, Judaso, frato de Jesuo kaj Simeono, frato de Jesuo kaj la samo koncernas fratinojn [3]

La ekzegeza debato pri naturo de tiu “frateco” komenciĝis inter katolikaj kaj protestantoj, kvankam Lutero kaj Zvinglo kaj John Wesley kaj aliaj eminentuloj en tio ne distanciĝis el katolikismo.

Teorioj redakti

Apogoj en la Malnova Testamento redakti

Tiu lasta teorio ŝajnas trovi kelke da fundamento en la teksta analizo de de la hebrea Biblio.

Fakte la termino “frato” kaj ĝiaj derivaĵoj estas ofte uzata en la Biblio kaj ne ĉiam kun sama signifo en la masora Biblio kaj multfoje ankaŭ en la Septuaginto.

En la 39 libroj konstituantaj la masoran tekston, la termino hebrea kaj aramea אח ('ah, oni vidu la homologan kaj samsonan araban kaj sirian ܐܚ) aperas 635 fojojn, inkluzive de la derivaĵoj (pluralo, stata konstruo singulara kaj plurala, formo kun pronoma sufikso). Laŭ la "Lexicon Hebraicum et aramaicum veteris testamenti" de Zorell, la termino povas havi ĝis 12 signifojn. Jen iuj el ili: • "frato", nome filo de la samaj gepatroj (ekzemple Esav kaj Jakobo filoj de Isaak); • "duonfrato", nome filo de la sama patro sed de malsama patrino: ekzemple la dekdu filoj kiujn Jakobo generis tra kvar malsamaj virinoj. (Genezo 35,22-26;37,4;42,3;42,4;42,13); • "parenco" aŭ "kuzo", nome apartenanta al la sama fa-milia rondo: ekzemple Abrahamo difinas "frato" sian nevon (filon de sia frato) Lot (Genezo 11,27;13,8;14,14;14,16), kaj la samo okazas por Labano. Oni vidu ankaŭ en 1kronikoj; • "membro de la sama tribo", nome de unu el la dekdu triboj: ekzemple nombroj 8,26; kaj 2 Samuelo 19,11-13); • "amiko" aŭ "aliancano", aparte en suferaj cirkonstan-coj kiel en 2 Samuelo 1,26; 1 Reĝoj 9,13; Pr 17,17; • "kolego", nome ulo religie aŭ milite aŭ socie samŝarĝita (2 Kronikoj 31,15; 1 Reĝoj 20,32; 1 Samuelo 30,23; • "proksimulo", nome ulo socie samgrada por kiu oni estas precize morale devigata (Jeremia 9,3; Ezekieloe 47,1; • "kredokompanulo": signifo kiu en la sinsekva kristana tradicio originos la terminon "frato": ekzemple, Readmono 1,16; Psalmo 133,1.

Maria de Klopas kaj Klopas redakti

Maria de Klopas estas citita en la Evangelio laŭ Johano: «Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdala.» (Jo 19, 25).

Tiu verseto similas al tio kio estas legata en la Evangelio laŭ Mateo: “56 inter kiuj estis Maria Magdala, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo. (27,55)”; kaj en la Evangelio laŭ Marko: “40 Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome.” (15, 40; kaj al la sekva de Marko «1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdala, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin» (16,1); kaj de la Evangelio laŭ Luko: «10 Kaj ili estis Maria Magdala, kaj Johana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj» (24,10).

En pasaĥo de la Prieklezia historio de Eŭsebio de Cezareo kiu ŝajnas citaĵo el Hegesipo (ĉirkaŭ 150) sugestas ke Klopas estas frato de Jozefo edzo de Maria: “Ĉiuj, sampensante, decidis ke Simeono, filo de Klopas (kiu estas menciita en la Evangelioj) indis je la sidejo de tiu Eklezio: li estis, oni diras, kuzo de la Savanto: Hegesipo, fakte rakontas ke Klopas estis frato de Jozefo» (Prieklezia hist. 3, 11, 32). En alia pasaĵo (3, 32) Simeono estas dirata filo de Maria virino de Klopas.

Ĉiuj tradicioj ŝajnas konsenti por identigi “Marian patrinon de Jakobo, virinon de Klopas” kaj “Marian patrinon de Jakobo la pli juna kaj de Jozefo frato de la Sinjoro.

E.W. Bullinger kaj, pli frue, Sankta Hieronimo[4], deduktis el Johano 19,25 ke Maria, virino de Klopas, estis fratino de Maria patrino de la Mesio. Fakte, la teksto en la greka ne uzas la koordigan konjuncion και (latine: et) inter «la fratino de lia patrino» kaj «Maria de Klopas»: Johano 19, 25 : «ειστηκεισαν δε παρα τω σταυρω του Ιησου η μητηρ αυτου και η αδελφη της μητρος αυτου, Μαρια η του Κλωπα και Μαρια η Μαγδαληνη» . Laŭ tiu interpreto rezultas ke Jozefo de (Maria patrino de Jesuo) kaj Klopas estis du fratoj kiuj edzinigis du fratinojn ambaŭ nomatajn “Maria”. Laŭ alia interpreto, eble pli versimila, (uzata en la Biblio TOB Ekumena traduko de la Biblio) [5], nepras distingi «la fratinon de lia patrino», Marian Saloman, el Maria de Klopas kiu ne estus indikata per apozicio sed simple apudmetitaj.

Johano la Baptisto, Zeĥarjan, Elizabeto redakti

Johano la Baptisto, filo de la sacerdoto Zeĥarja kaj de Elizabeto (Luko, 1, 5s), estas, laŭ la evangelia teksto, parenco de Jesuo ĉar lia patrino estis kuzino de Maria, laŭ kristana tradicio. La Evangelio atribuata al Luko diras nur ke Maria kaj Elizabeto estas «parencoj» (Lk 1, 36). Laŭ kristana kaj islama tradicioj Johano la Baptisto kaj Jesuo estis kuzoj.

Anna redakti

Laŭ diversaj apokrifaj Evangelioj, Anna estus la patrino de Maria la patrino de Jesuo, do avino de Jesuo.

Gefiloj de Jesuo redakti

Laŭ iuj gnostikaj fluoj, Jesuo estus edziniginta Marian Magdalan kun kiu estus generinta gefilojn. Tiu ideo, kvankam sena je minimuma biblia kaj alispeca fundamento, plaĉis al iuj romanistoj kaj kinistoj [6].

Aliaj personoj redakti

Laŭ Eŭsebio de Cezareo, la juda-kristana komunumo de Jerusalemo, kiu estis ĝis tiam regata de parencoj de Jesuo, nome de Jakobo la Justulo kaj Simeono la 1-a de Jerusalemo, elmigris al Pella en Transjordanio antaŭ aŭ dum la Unua Juda-Romia Milito (66-70 (Pri eklezia historio 1, 5). Post tiu elmigro ĝi ĉesis roli ion gravan en la disvolviĝo de kristanismo, malgraŭ ĝia reveno al Jerusalemo.

Notoj redakti

  1. Jozefo ne menciiĝas en la Korano kiam la patrino de Îsâ estas abunde menciata per la nomo Mariam (Surao 19).
  2. Encyclopedia Universalis, corpus 11, p. 763
  3. Foje en la manuskriptoj la nomoj, aŭ iliaj asocioj, iomete ŝanĝiĝas savante tamen la esencajn informojn.
  4. De perpetua Virginitate B. Mariae; adversus Helvidium, 382-383.
  5. Oni vidu la norojn de la Bible de Jérusalem kaj de la TOB.
  6. angle Bart D. Ehrman, Truth and Fiction in The Da Vinci Code: A Historian Reveals What We Really Know about Jesus, Mary Magdalene, and Constantine. Oxford University Press, 2004. (ISBN 978-0195181401)

Bibliografio redakti

Antikvaj aŭtoroj redakti

Freŝdataj aŭtoroj redakti

  • E.W. Bullinger et particulièrement [1], Companion Bible, Appendixes 100, 182 et notes.
  • Robert Eiseman, James the brother of Jesus.
  • Pierre-Antoine Bernheim, Jacques, frère de Jésus, Noésis (1999)
  • Malachi Martin La saga des Papes : Déclin et chute de l'Église romaine.
  • Geza Vermes, Dictionnaire des contemporains de Jésus, traduit par Patrice Ghirardi, Bayard, collection Domaine biblique, février 2008

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antikvaj interpretoj redakti

Freŝdataj interpretoj redakti