Johano la Baptisto

juda vira religia gvidanto, kiu baptis Jesuon laŭ la Evangelioj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano la Baptisto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.

Johano la Baptisto (hebree יוחנן, festo je la 24-a de junio) estas personego de la Nova testamento de la Biblio. Ermito kaj predikanto inter la judoj en la tempo de Jesuo Kristo, kaj parenco (kuzo) de Jesuo. Laŭ la Evangelioj, Johano deklaris, "Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo." (Pli precize, laŭ la "Londona Biblio": Mt. 3.3; "Li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.") Kristanoj kredas, ke Dio sendis Johanon por prepari por la alveno de la Mesio. Johano nomiĝis la Baptisto ĉar li baptis liajn sekvantojn per akvo.

Sankta
Johano la Baptisto
antaŭulo, baptisto, martiro
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
Persona informo
יוחנן המטביל
Naskiĝo 7 a.K.
en Ejn Kerem, Heroda Reĝlando
Morto 30
en Machaerus, Heroda Tetrarkio
Mortis per senkapigo vd
Tombo Nabi Yahya Mosque vd
Religio kristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj juda palestina aramea lingvo vd
Loĝloko Judea dezerto vd
Familio
Patro Zeĥarja vd
Patrino Elizabeto vd
Profesio
Okupo ermito vd
Aktiva en Palestino vd
Sanktulo
Ĉefsanktejo kirko de Sankta Johano la Baptisto en Jerusalemo
Festotago 24-a de junio
Atributoj Martiro; Kruco, ŝafido, lia propra kapo
Patroneco sankta patrono de franclingva Kanado, Novlando, Puerto Rico, Malta ordeno de Jerusalemo, Florenco, Ĝenovo, Jordanio, Xewkija kaj multaj aliaj lokoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la Baptisto naskiĝis ĉirkaŭ 7 a.K. Liaj gepatroj, Zeĥarja kaj Elizabeto, estis grandaĝaj kiam li naskiĝis. Johano la Baptisto fariĝis nazireo kiam li estis junulo. Elizabeta kaj Zeĥarja alkondukis sian filon al En-Gedi, proksima de la Morta Maro. Tie estis la suda ĉefkvartiro de la nazirea kunfrataro, kaj ie la junulo estis taŭge kaj solene akceptita en tiu ordenon por sia tuta vivo. Post tiuj ceremonioj kaj kiam li estis ĵure promesinta lasi kreski sian haron, sin deteni de iu ajn drinkaĵo, kaj sin deteni tuŝi la mortojn, la familio iris en Jerusalemon, kie antaŭ la templo, Johano finfaris la ceremonion de oferdonoj postulata por tiu promeso de nazireaj votoj. Johano diris la samajn ĵurpromesojn, kiujn estis diritaj de liaj gloraj antaŭuloj, Samsono kaj la profeto Samuelo. Vivdaŭra nazireo estis konsiderata kiel sanktigita kaj sankta personeco. La judoj rigardis nazireon preskaŭ kun la respekto kaj konsidero atribuitaj al la ĉefpastro, kaj tio ne estis stranga, ĉar la vivkonsakritaj nazireoj estis la solaj personoj, krom la ĉefpastroj, kiuj estis permesataj eniri en la templan Plejsanktejon.

En la tiel-nomata "Judea dezerto", Johano vartis siajn ŝafojn laŭ rojo, kiu enfluis en pli grandan fluon ver̂ŝiĝantan en la Mortan Maron ĉe En-Gedi. La kolonio de En-Gedi inkludis ne nur vivdaŭrajn aŭ nedaŭre konsekritajn nazireojn, sed ankaŭ multnombrajn aliajn asketajn paŝtistojn, kiuj kolektiĝis en tiun regionon kun siaj ŝafaroj kaj interfratiĝis kun la nazirea kunfrataro. Ili vivtenis sin dank'al la ŝafbredo kaj la donacoj por la ordeno fare de riĉaj judoj.

Johano viriĝis en la dezerto kie Dio lin vokis por esti profeto.

La nomo alilingve redakti

Latine Ioannes Baptista, aramee ܝܘܚܢܢ (Joĥanan), hebree יוחנן המטביל (Jo-hanan ha-matbil), kaj en iuj naciaj lingvoj angle John the Baptist, armene Հովհաննես Մկրտիչ (Hovhannes Mkrtiĉ'), bulgare Йоан Кръстител (Joan Krestitel), ĉeĥe Jan Křtitel, dane Johannes Døberen, estone Ristija Johannes, eŭske Joanes Bataiatzailea, finne Johannes Kastaja, france Jean-Baptiste, galege Xoán Bautista, germane Johannes der Täufer, greke Ιωαννης ο Βαπτιστης (Ιωαννης ο Βαπτιστης), hispane Juan el Bautista, hungare Jóhannes skírari, indonezie kaj jave Yohanes Pembaptis, irlande Eoin Baiste, islande Jóhannes skírari, itale Giovanni il Battista, japane ヨハネ (洗礼者), kartvele იოანე ნათლისმცემელი (Ioane natlismtsemeli), koree 세례자 요한, korsike Ghjuvanni u Battistu, kroate Ivan Krstitelj, latve Jānis Kristītājs, litove Jonas Krikštytojas (la lastaj du simple signifas "Johano la kristaniganto", same en la slavaj lingvoj), malte Ġwanni l-Battista, nederlande Johannes de Doper, norvege døperen Johannes, pole Jan Chrzciciel, portugale João Batista, rumane Ioan Botezătorul, ruse Йоанн Креститель (Joann Krestitel'), serbe Јован Крститељ (Jovan Krstitelj), svahile Yohane Mbatizaji, slovake Ján Krstiteľ, slovene Janez Krstnik, svede Johannes döparen kaj ukraine Іван Хреститель (Ivan Krestitel').

La kristanaj eklezioj festas Johanon je la 24-a de junio. Ĉar tiu dato ligiĝas al la somera solstico, multaj gravaj popolaj tradicioj kaj superstiĉoj ligiĝas kun ĝi, videble devenaj ne de la sanktulo mem, sed el antaŭaj praaj paganaj fontoj. Li estas la protektanta patrono de la regula framasonismo laŭ la angla framasona konstitucio, pro tio framasonaj loĝioj por la unuaj tri gradoj ofte estas titolitaj johano-loĝioj. Malgraŭ la ĝenerala konateco de la 24-a de junio, multaj kristanaj paroĥoj kiuj elektis Johanon kiel sia patrono, festas lin aldone ankaŭ la 29-an de aŭgusto. Tial li estas unu el la tre malmultaj kristanaj sanktruloj kiuj havas pli ol unu oficialan festotagon en la jaro - tion superas nur la sankta Maria, kiu havas tutan vicon de temaj festotagoj en la jaro.

Eksteraj ligiloj redakti


Vidu ankaŭ redakti