Malfermi la ĉefan menuon
UTC dato kaj horo de solsticoj kaj ekvinoksoj
jaro Ekvinokso
Mar
Solstico
Jun
Ekvinokso
Sept
Solstico
Dec
tago horo tago horo tago horo tago horo
2007 21 00:07 21 18:06 23 09:51 22 06:08
2008 20 05:48 20 23:59 22 15:44 21 12:04
2009 20 11:44 21 05:45 22 21:18 21 17:47
2010 20 17:32 21 11:28 23 03:09 21 23:38
2011 20 23:21 21 17:16 23 09:04 22 05:30
2012 20 05:14 20 23:09 22 14:49 21 11:12
2013 20 11:02 21 05:04 22 20:44 21 17:11
2014 20 16:57 21 10:51 23 02:29 21 23:03
2015 20 22:45 21 16:38 23 08:20 22 04:48
2016 20 04:30 20 22:34 22 14:21 21 10:44
2017 20 10:28 21 04:24 22 20:02 21 16:28
2018 20 16:15 21 10:07 23 01:54 21 22:23
2019 20 21:58 21 15:54 23 07:50 22 04:19
2020 20 03:50 20 21:44 22 13:31 21 10:02

Solstico estas astronomia evento, kiu okazas kiam la ŝajna pozicio de la Suno vidata de la Tero atingas sian plej nordan (junie) aŭ sudan (decembre) ekstreman pozicion. Ĉe la solsticoj, la suno atingas sian plej grandan altecon super (junie) aŭ sub (decembre) la ĉiela ekvatoro - proksimume 23°12", egala al la aksa angulo de la tero.

La momento kiam la suno atingas la solstican punkton ankaŭ nomiĝas la solstico, samkiel la tago en kiu ĝi okazas - la plej longa aŭ mallonga tago de la jaro, la 20-23aj de junio kaj decembro. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viko festas solsticojn kiel ŝabatojn (vidu Julo kaj Somermezo), kaj en pluraj landoj la solsticoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de somero kaj vintro.

En la junia solstico, la suno estas rekte superkapa (ĉe la zenito) je tagmezo ĉe la Tropiko de Kankro (latitudo 23° 26' 22" norde de ekvatoro), kaj en la decembra solstico, je tagmezo ĉe la Tropiko de Kaprikorno. (latitudo 23° 26' 22" sude de ekvatoro) Vidu tropiko por havi pli da informoj.

La vorto "solstico" venas el la fakto ke la pozicio de la suno je meztago ŝajnas resti fiksita dum pluraj tagoj. Efektive, ĝi venas de la latina sol ("suno") kaj sistere ("stari senmove").


Tamen, pro la elipsa naturo de la tera orbito, kiu rezultigas variadon en la tera rapideco de revolucio, la tago de la solstico ne konformas al la tago, kiam la suno leviĝas kaj subiras la plej malfruan aŭ la plej fruan.

Alivorte, la tempo de la tago, dum kiu la suno estas videbla, ŝanĝiĝas iomete inter meze de decembro kaj fruaj januaro ; kaj inter meze de junio kaj komence de julio, tiel ke dum ĉi tiuj periodoj la mallongigo kaj posta plilongigo (aŭ kontraŭa) de la sunluma daŭro ne atingiĝas per simetriaj varioj en la leviĝanta kaj subiranta tempo de la suno.