Grado (angulo)

mezurunuo de angulo; π/180 radianoj
(Alidirektita el Grado)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grado (apartigilo).

La grado estas angula mezurunuo kiu egalas al π / 180 radianoj, al naŭdekono de orto, aŭ al 10/9 gradusoj. La simbolo de grado estas °.

Figuro montranta angulon de unu grado (en ruĝo) kompare kun 90 (en bluo) kaj 360 gradoj (en verdo)

Grado estas pli oportuna mezurunuo de angulo ol radiano, ĉar ĝi ebligas skribi multajn kutimajn angulojn (ekzemple orton) per entjera kvanto de gradoj.

Por pli ĝusta mezuro de anguloj oni uzas aŭ dekumajn frakciojn de grado aŭ minutojn kaj sekundojn.

Angula minuto estas 1/60 de grado. Angula sekundo estas 1/60 de angula minuto, do 1/3600 de grado. La simbolo de angula minuto estas ' kaj la simbolo de angula sekundo estas ".

Ekzemplo: 34,863° ~= 34°51'47"

Ambaŭ notaciojn oni uzas por indiki la angulojn de geografiaj longitudo kaj latitudo, kiuj preskaŭ neniam estas indikataj per ne-gradaj unuoj.

Vidu ankaŭ redakti