Indonezia lingvo
ISO-lingvokodo :
639-1 = | id |
639-3 = | ind |
La indonezia lingvo (indonezie: Bahasa Indonesia) estas aŭstronezia lingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Memnomiĝo estas Bahasa Indonesia. Ekster Indonezio oni ofte nomigas ĝin simple "Bahasa", tamen tio ne estas ĝusta, ĉar ties traduko estas simple "lingvo". Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malaja lingvo, al kiu ĝi ege similas. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo. La Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum la dua mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.
GramatikoRedakti
Skribo kaj ortografioRedakti
La indonezian lingvon oni skribas per latina skribo. En 1972 oni enkondukis novan oficialan ortografion. Ĉi tiu ortografio estas enkondukita samtempe en Malajzio kaj Indonezio kaj forigis la diferencojn inter la du ortografioj.
Ŝanĝoj:
Indonezie antaŭ 1972 | Malajzie antaŭ 1972 | Kune post 1972 |
---|---|---|
tj | ch | c |
dj | j | j |
ch | kh | kh |
nj | ny | ny |
sj | sh | sy |
j | y | y |
u, oe* | u, o | u |
* En 1947 oni jam ŝanĝis oe per u
VortfaradoRedakti
En la vortfarado gravan rolon havas afiksigo: prefiksigo, sufiksigo kaj infiksigo. Krome, estas grava reduplikado (ripeto) de vortoj aŭ ties partoj. Ofte la vortoj havas kaj prefikson kaj sufikson.
La plej produktivaj prefiksojRedakti
per- produktas transitivajn verbojn.
pe- (peng-, pem-, pen-, penj-) produktas substantivojn kun signifo de ilo aŭ aganto, havas diversajn formojn kiuj dependas de sekvanta vokalo aŭ konsonanto.
se- produktas konjunkciojn kaj adverbojn.
Ekzemploj.
besar (granda) — perbesar (grandigi), dua (du) — perdua (duopi), lukis (pentri) — pelukis (pentristo), lalu (estinta) — selalu (ĉiam), lama (tempo) — selama (dum).
La plej produktivaj sufiksojRedakti
-an montras rezulton, objekton de agado, rimedon, ilon, similecon, kolektivan nocion.
-i, -kan produktas transitivajn verbojn.
Ekzemploj.
larang (malpermesi) — larangan (malpermeso), manis (dolĉa) — manisan (dolĉaĵoj, franĝaĵoj), mata (okulo) — matai (rigardi), satu (unu) — satukan (unuigi).
Prefikso + sufiksoRedakti
ke…an signifas agon aŭ staton.
pe…an produktas verbajn substantivojn kiuj signifas proceson.
per…an simile proceso, ago, sed kreita de adjektivo.
Ekzemploj.
satu (unu) — kesatuan (unueco), pulau (insulo) — kepulauan (arkipelago), membatas (limigi) — pembatasan (limigo), dagang (negoci) — perdagangan (negoco), adab (civilizacio) — peradaban (civilizita)
InfiksojRedakti
-em-, -el-, -er- produktas adjektivojn.
Ekzemploj.
guruh (tondro) — gemuruh (tondra)
ReduplikadoRedakti
Reduplikado estas ripetado de intera vorto (simpla) aŭ de la unua silabo. Ekzistas reduplikado kun ŝanĝoj (ekzemple kiam ŝanĝiĝas unu vokalo) kaj kun aldono de afiksoj.
Ekzemploj.
mata (okulo) — matamata (spiono)
laki (edzo) — lelaki (viro)
rumah (domo) — rumahrumah (modelo de domo)
anak (infano) — anakanak (en infana maniero)
abu (cindro) — abuabu (griza)
barat (okcidento) — kebarat-baratan (en okcidenta maniero)
gunung (monto) — gunung-gemunung (monta lando)
Kunmetitaj vortojRedakti
En la indonezia lingvo ekzistas kunmetitaj vortoj. La plej konataj: mata-hari ("okulo de tago") = suno, oranghutan ("homo de arbaro") = orangutango.
Aliaj ekzemploj.
nenek-moyang (antaŭuloj), kie nenek = avo, avino, moyang = praavo, praavino.
air-mata (larmoj), kie air = akvo, mata = okulo.
tanah-air (patrujo), kie tanah = tero, air = akvo.
hari-besar (festo), kie hari = tago, besar = granda.
PrononcoRedakti
Litero | Nomo | Prononco | ||
---|---|---|---|---|
Majuskla | Minuskla | Indonezia | IPA | |
A | a | a | /a/ | a |
B | b | be | /be/ | b |
C | c | ce | /t͡ʃe/ | ĉ |
D | d | de | /de/ | d |
E | e | e | /e/ | e, /ɛ/, kaj /ə/ |
F | f | ef | /ef/ | f |
G | g | ge | /ge/ | g |
H | h | ha | /ha/ | h |
I | i | i | /i/ | i |
J | j | je | /d͡ʒe/ | ĝ |
K | k | ka | /ka/ | k |
L | l | el | /el/ | l |
M | m | em | /em/ | m |
N | n | en | /en/ | n |
O | o | o | /o/ | o |
P | p | pe | /pe/ | p |
Q | q | ki | /ki/ | k |
R | r | er | /er/ | r |
S | s | es | /es/ | s |
T | t | te | /te/ | t |
U | u | u | /u/ | u |
V | v | ve | /fe/ | v~f |
W | w | we | /we/ | /w/ |
X | x | eks | /eks/ | ks |
Y | y | ye | /je/ | j |
Z | z | zet | /zet/ | z |
Digrafo | Prononco | ||
---|---|---|---|
IPA | Esperanto | ||
ai | /ai̯/ | aj | |
au | /au̯/ | aŭ | |
oi | /oi̯/ | /ʊi̯/ | oj |
kh | /x/ | ĥ | |
ng | /ŋ/ | La angla "ng" en "sing" | |
ny | /ɲ/ | ~nj | |
sy | /ʃ/ | ŝ |
Vidu ankaŭRedakti
BibliografioRedakti
- Bradley Kendal Tietti, Bahaso, Monato, Antverpeno, julio 1993, nº 7, paĝoj 16-17. Pri la lingvo mem.
Eksteraj ligilojRedakti
LiteraturoRedakti
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/07, paĝo 16: Bahaso verkita de Bradley Kendal.