Ĝakarto

ĉefurbo kaj provinco de Indonezio

Ĝakarto(Jakarta, oficiale konata kiel Speciala Ĉefurba Regiono Ĝakarto (indonezie Daerah Khusus Ibu Kota Jakarta), estas ĉefurbo kaj havenurbo de respubliko Indonezio. Ĝi estas la plej loĝata urbo en Indonezio kaj unu el plej loĝataj aglomeraĵoj en la mondo. Ĝi estas same la ekonomia, kultura kaj politika centro de la lando.

Ĝakarto
(Daerah Khusus Ibukota Jakarta)
indonezie Jakarta
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Daerah Khusus Ibukota Jakarta
Moto: Jaya Raya (venka kaj prosperanta)
Kromnomo: La granda durio
Ŝtato Indonezio Indonezio
Insulo Javo
Subdivido
Historiaj regionoj Granda Barato, Taruma reĝlando Tarumanagara, Reĝlando Sunda
Flughaveno Flughaveno Halim Perdanakusuma
Tipo de urbo Aglomeraĵo
Memorindaĵoj
Turo Ĝakarta Turo
Maro Java maro
Situo Ĝakarto
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 06° 12′ 00″ S 106° 48′ 00″ O / 6.20000 °S, 106.80000 °O / -6.20000; 106.80000 (mapo)
Areo 740,28 km² (74 028 ha)
 - de lando 662,33 km² (66 233 ha)
 - de akvo 6 977,5 km² (697 750 ha)
Loĝantaro 9 580 000 (2010)
 - de metropolo 26 600 000
Denseco 12 941,05 loĝ./km²
 - de metropolo 26 600 000 loĝ./km²
Fondo 5-a jarcento
 - oficiala estiĝo 22-a de junio 1527
Horzono WIB / OIT (UTC+7)
Poŝtkodo 1xxx0
Telefona antaŭkodo +62 21
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Indonezio
Situo enkadre de Indonezio
Situo enkadre de Indonezio
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono
Vikimedia Komunejo: Jakarta
Retpaĝo: www.jakarta.go.id
Portalo pri Indonezio
Map
Nuboskrapuloj (meze Wisma 46) en Ĝakarto
Ĉefvojo en Ĝakarto
Urbodomo de Ĝakarto

Ĝi situas ĉe la Ĝakarta golfo sur la nordokcidenta marbordo de insulo Javo. En decembro de 2012 la urbo havis 9'761'407 loĝantojn en la propra urbo [1] kaj 13'194'000 kun la aglomeraĵo. Ĝi estas ne nur la plej loĝata urbo en Indonezio sed ankaŭ la plej loĝata en Sudorienta Azio.[2] La oficiala metropola areo, konata kiel Jabodetabek (nomo formita per la kombino de la komencaj silaboj de Jakarta, Bogor, Depok, Tangerang kaj Bekasi), estas la dua plej granda en la mondo.

Establita en la 4a jarcento, la urbo iĝis grava komerca havenurbo por la Sunda Regno. Ĝi estis de facto ĉefurbo de la Nederlanda Hindio (konata kiel Batavia tiam, respektive Batavio). Nuntempe la ĉefurbo pluestis la ĉefurbo de Indonezio ekde la sendependeco de la lando esti deklarita en 1945. La urbo estas nune la sidejo de la Sekretariaro de ASEAN.

Ĝakarto estis listita kiel mondurbo en la esplorado de 2008 fare de la Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC).[3] Baze sur esplorado fare de la Brooking Institute, en 2011 la ekonomia kresko en Ĝakarto rangis la 17a inter la 200 plej grandaj urboj de la mondo, saltinte el ĝis rango de 2007 kiel la 171a. Ĝakarto kreskis pli rapide ol Kuala Lumpur, Pekino kaj Bangkoko.[4]

Historio redakti

La pli frua setlejo, Jaĝakarta ("venkoriĉa urbo"), estis detruita en 1619 far Nederlanda Orienthinda Kompanio. La Kompanio fondis samloke lokon Batavia (en Esperanto Batavio) kiel havenon por la floranta spicokomerco. (Pri la nomo vidu: "Batavoj".)

La urbo estis alinomita dum la dua mondmilito al Ĝakarto. Je la pli frua nomo atentigas nur la valida regiona aŭtokodo "B".

Geografio redakti

Ĝakarto kovras 661.23 km², nome la plej malgranda inter ĉiuj provincoj de Indonezio. Tamen, ĝia metropola areo kovras 6 392 km², kio etendiĝas al la du najbaraj provincoj Okcidenta Javo kaj Banteno.[5] La areo Granda Ĝakarto inkludas tri najbarajn kabupaten (nome Bekasi, Tangerang kaj Bogor) kaj kvin apudajn urbojn (nome Bogor, Depok, Bekasi, Tangerang kaj Suda Tangerang).

Ĝakarto estas en la nordokcidenta marbordo de Javo, ĉe la elfluejo de la rivero Cilivung en la Ĝakarta Golfo, ero de la Java maro. Ĝi estas stratege proksime de la Sunda Markolo. La norda parto de Ĝakarto estas ebena tero, kaj kelkaj ties areoj estas sub marnivelo,[6] kaj suferas oftajn inundojn. La sudaj partoj de la urbo estas montetaj. Ĝi estas unu el nur du aziaj ĉefurboj kiuj estas en la suda hemisfero (kun la ĉefurbo de Orienta Timoro nome Dili). Oficiale, la areo de Ĝakarta Speciala Distrikto estas 661.23 km² de terareo kaj 6 977 km² de marareo.[7] La insuloj Seribu (Mil Insuloj), kiuj estas administracie parto de Ĝakarto, estas en Ĝakarta Golfo, norde de la urbo.

Ĝakarto kuŝas sur malalta kaj ebena aluvia ebenaĵo, game el −2 ĝis 91 m kun averaĝa alto de 8 m super marnivelo kun historie etendaj marĉecaj areoj. Kelkaj partoj de la urbo estis konstruitaj sur akiritaj tajdaj areoj ekzistantaj tra la areo.[8] Dek tri riveroj fluas tra Ĝakarto. Ili estas Cilivung, Kalibaru, Pesanggrahan, Cipinang, Angke, Maja, Mookervart, Krukut, Buaran, Okcidenta Tarum, Cakung, Petukangan, Sunter kaj Grogol River.[9][10] Ili fluas el la altaj teroj Puncak ĝis la sudo de la urbo, poste tra la urbo norden al la Java maro. la rivero Cilivung dividas la urbon en la okcidenta kaj orienta distriktoj. Tiuj riveroj, kombine kun la pluvoj de malseka sezono kaj nesufiĉa drenado pro ŝtopiĝo, faras ke Ĝakarto ofte suferas inundojn.

Krome, Ĝakarto enfaliĝas ĉirkaŭ 5 ĝis 10 cm ĉiujare, kaj eĉ ĝis 20 cm en la nordaj marbordaj areoj. Post fidinda studo, oni ekkonstruis ringan digaron konatan kiel Giganta Ĝakarta Marmurego ĉirkaŭ la Ĝakarta Golfeto por helpi kontroli la minacon el la maro. Tiu digego estos ekipita per pumpilsistemo kaj retenareoj por defendi kontraŭ akvo kaj funkcii kiel pagŝoseo. Oni esperas, ke la projekto estu finkompletigita ĉirkaŭ 2025.[11] En Januaro 2014, la centra registaro interkonsentis konstrui du akvobaraĵojn sur la rivero Ciavi, en Bogor, kaj tunelon de 1.2 km el la rivero Cilivung ĝis la rivero Cisadane por mildigi inundojn en la urbo.[12] Nuntempe oni konstruas subteran akvokanalon 1.2 km longan, kun kapacito de 60 m³ por sekundo inter la rivero Cilivung kaj la Orienta Flukanalo por milidi la inundojn de la rivero Cilivung.[13] En 2023, la gazeto New York Times informis, ke en kelkaj lokoj Ĝakarto estas enfaliĝanta ĝis 30 cm ĉiujare.[14]

Medidefendantoj indikas, ke tiu enfaliĝo estas helpata per la elfosado de subtera akvo, grandparte eksterleĝe. Krome, la registara manko de strikta regularo pliigas la problemon, ĉar multaj ĵus konstruitaj altaj konstruaĵoj, korporacioj kaj fabrikoj ĉirkaŭ Ĝakarto decidas eksterleĝe elfosi subteran akvon. Fakte, en ĵusa inspektado al 80 konstruaĵoj en Jalan Thamrin, grandtrafika ŝoseo liniigita kun nubostrapuloj kaj vendejaregoj, 56 konstruaĵoj havas pumpilojn por subtera akvo, kaj 33 estis pumpantaj tiun akvon eksterleĝe.[15] Tio povus esti haltigita ĉesigante la elfosadon (kiel faris la urbon Tokio), pliigante la efikecon, kaj trovante aliajn fontojn por uzado de akvo. Krome, pliigi regularon pere de pli alta impostado aŭ limigi la pumpadon de subtera akvo montriĝis helpa ĉe urboj kiel Ŝanghajo, Tokio, kaj San Jose en kiuj oni bremsis la enfaliĝon.[16] La riveroj de Ĝakarto estas tre poluataj kaj nuntempe netaŭga por trinkakvo.[17]

Arkitekturo redakti

 
Betavia tradicia domo en distrareo Taman Mini Indonesia Indah.

Ĝakarto havas arkitekture gravajn konstruaĵoj game laŭlonge de diversaj historiaj kaj kulturaj periodoj. Arkitekturaj stiloj montras Malajajn, Sundajn, Javajn, Arabajn, Ĉinajn kaj Nederlandajn influojn.[18] Eksterlandaj influoj efikis sur la arkitekturo de la tradicia Betavi domo. La domoj estis konstruitaj el nangka ligno (Artocarpus integrifolia) kaj enhavis tri ĉambrojn. La formo de la tegmento rememorigas pri la tradicia java "joglo".[19] Aldone, la nombro de registritaj kulturheredaj konstruaĵoj pliiĝis.[20]

 
Fasado de la Bankomuzeo Indonesia en Kota Tua.

Koloniaj konstruaĵoj kaj strukturoj estis tiuj kiuj estis konstruitaj dum la kolonia periodo. La hegemoniaj koloniaj stiloj povas esti dividitaj en tri periodoj: nome la Nederlanda orjarcento (17-a ĝis fino de la 18-a jarcento), la transirstila periodo (fino de la 18-a jarcento – 19-a jarcento), kaj la nederlanda modernismo (20-a jarcento). Kolonia arkitekturo estas evidenta en domoj kaj vilaoj, preĝejoj, civilaj konstruaĵoj kaj oficejoj, ĉefe koncentrita en la Ĝakarta Malnova Urbo (Kota Tua) kaj en Centra Ĝakarto. Arkitektoj kiel J.C. Schultze kaj Eduard Cuypers desegnis kelkajn el la plej gravaj konstruaĵoj. Verkoj de Schultze estas ekzemple la koncertejo Gedung Kesenian Jakarta, la konstruaĵo de la Indonezia Suprema Kortumo kaj la konstruaĵo de la Ministerio de Financoj, dum Cuypers desegnis la Bankomuzeon Indonesia kaj la Muzeon Mandiri. Komence de la 20-a jarcento, plimulto de konstruaĵoj estis konstruitaj laŭ Novrenesanca stilo.

Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, la arkitektura gusto ekŝanĝis favore al raciismo kaj al modernismo, aparte per artdekora arkitekturo. La elita ĉeurbo Menteng, disvolviĝis dum la 1910-aj jaroj, estis la unua klopodo en la urbo kreadi idealan kaj sanigan loĝejaron por la meza klaso. Tiuj originaj domoj havis laŭlongan organizadon, kun grandaj tegmentorandoj, grandaj fenestroj kaj malferma aerumado, ĉiuj praktikaj trajtoj por tropika klimato.[21] Tiuj domoj estis disvolvigitaj de N.V. de Bouwploeg, kaj establitaj de Pieter Adriaan Jacobus Moojen.

Post sendependiĝo, la procezo naci-konstruado en Indonezio kaj detruado de la memoro de koloniismo estis tiom grava kiom la simbola konstruado de arteriaj ŝoseoj, monumentoj, kaj registaraj konstruaĵoj. La Nacia Monumento en Ĝakarto, desegnita de Sukarno, estas la modelo de naciismo en Indonezio. Komence de la 1960-aj jaroj, Ĝakarto havigis aŭtoŝoseojn kaj super-skalajn kulturajn monumentojn kiel la Stadiono Gelora Bung Karno. La parlamenta konstruaĵaro montras hiperbolan tegmenton rememorigan de la germanaj raciismaj kaj korbusaj desegnokonceptoj.[22] La konstruaĵo de 1996, Wisma 46 staras ĝis alto de 262 m kaj ĝia plumplinta pinto celebras teknologion kaj simboligas stereoskopion.

La urba konstruadego pluis dum la 21-a jarcento. La Ora Triangulo de Ĝakarto estas unu el la plej rapidaj evoluantaj Centraj Negocdistriktoj en la Azi-Pacifika regiono.[23] Laŭ la KAKUL kaj Emporis, estas 88 nuboskrapuloj kiuj atingas aŭ superas 150 m, kio metas la urbon ene de la tutmondaj 10 urboj kun plej da nuboskrapuloj.[24] Ĝi havas pli da konstruaĵoj pli altaj ol 150 metroj ol ĉiuj aliaj urboj de Sudorienta Azio kaj eĉ de la Suda Hemisfero.

Termarkiloj redakti

 
Selamat Datang Monumento, termarkilo de 1960-aj jaroj de Ĝakarto en la okcidenta pinto de la distrikto Menteng.

Plimulto de termarkiloj, monumentoj kaj statuoj en Ĝakarto estis ekkonstruitaj en la 1960-aj jaroj dum la epoko de Sukarno, poste kompletigitaj en la epoko de Suharto, kvankam kelkaj datas el la kolonia periodo. Kvankam multaj el la projektoj estis kompletigitaj post lia prezidenteco, oni konsideras, ke Sukarno, kiu estis mem arkitekto, planis monumentojn kaj termarkilojn de Ĝakarto, ĉar li deziris, ke la urbo estu modelo de pova nova nacio. Inter monumentaj projektoj tiukadre konstruitaj, iniciatitaj, kaj planitaj dum lia regado estas la Nacia Monumento Monas, la Moskeo Istiqlal, la parlamenta komplekso, kaj la Stadiono Gelora Bung Karno. Sukarno ankaŭ konstruigis multajn naciismajn monumentojn kaj statuojn en la ĉefurbo.[25]

 
Nacia Monumento Monas, simbolo de Ĝakarto.

La plej fama termarkilo, kiu iĝis la simbolo de la urbo, estas la 132 m alta obelisko de la Nacia Monumento (Monumen NasionalMonas) en la centro de la placo Merdeka. Je ĝia sudokcidenta angulo staras Mahabarato-tema Arĝuna Ŭiĝaja ĉarstatuo kaj fontano. Plu sude tra Jalan M.H. Thamrin, unu el la ĉefaj avenuoj, la monumento Selamat Datang staras sur fontano en la centro de la trafikocirklo de Hotel Indonesia. Aliaj termarkiloj estas la Moskeo Istiqlal, la Ĝakarta Katedralo kaj la Preĝejo Immanuel. La iama Batavia Stadhuis, nome haveno Sunda Kelapa en la Ĝakarta Malnova Urbo estas alia termarkilo. La Aŭtografa Turo de Thamrin Nine en Centra Ĝakarto, je 382.9 metroj estas la plej alta konstruaĵo en Indonezio. la plej ĵusa termarkilo konstruita estas la Ĝakarta Internacia Stadiono.

Kelkaj statuoj kaj monumentoj estas naciismaj, kiel la Monumento al la Ekhavo de Okcidenta Nov-Gvineo, Tugu Tani, la statuo al la Junularo Patung Pemuda Membangun kaj la gatotkaĉa Monumento Dirgantara. Kelkaj statuoj rememoras naciajn heroojn de Indonezio, kiel Diponegoro kaj Kartini en la placo Merdeka. La statuoj de Sudirman kaj Mohammad Husni Thamrin estas en stratoj kiuj portas iliajn nomojn. Estas ankaŭ statuo de Sukarno kaj Hatta en la Proklama Monumento kaj en la enirejo al la Soekarno–Hatta Internacia Flughaveno.

Placoj, parkoj kaj lagoj redakti

 
Boatado en la lago de la Indonezia arkipelago en Taman Mini Indonesia Indah.

En Junio 2011, Ĝakarto havis nur 10.5% verdajn malfermajn spacojn (Ruang Terbuka Hijau), kvankam tio kreskiĝis ĝis 13.94%. Publikaj parkoj estas inkluditaj en publikaj verdaj malfermaj spacoj.[26] Estas ĉirkaŭ 300 integritaj de infanoj uzeblaj publikaj spacoj (RPTRA) en la urbo en 2019.[27] Je 2014, 183 akvorezervejoj kaj lagoj estis konstruitaj en la areo Granda Ĝakarto.[28]

  • Placo Merdeka (Medan Merdeka) estas preskaŭ 1 km2 areo kiu estas hejmo de la simbolo de Ĝakarta, nome la Monumento Monas aŭ Monumen Nasional (Nacia Monumento). Ĝis 2000, ĝi estis la plej granda urba placo en la mondo. La placo estis kreita de la nederlanda ĝenerala guberniestro Herman Willem Daendels (1810) kaj estis origine nomita Koningsplein (Reĝa Placo). La 10an de Januaro 1993, Prezidento Suharto ekbeligis la placon. Inter ĝia trajtoj elstaras cerva parko kaj 33 arboj kiuj reprezentas la 33 provincojn de Indonezio.[29]
  • Lapangan Banteng (Bufalejo) estas en Centra Ĝakarto proksime al la Moskeo Istiqlal, la Ĝakarta Katedralo, kaj la Ĝakarta Centra Poŝtoficejo. Ĝi kovras ĉirkaŭ 4.5 hektarojn. Dekomence, ĝi estis nomita Waterlooplein (Placo Waterloo) kaj funkciis kiel ceremonia placo dum la kolonia periodo. Koloniaj monumentoj kaj memormonumentoj starigitaj sur la placo dum la kolonia periodo estis detruitaj dum la epoko de Sukarno. La plej elstara monumento en la placo estas la Monumen Pembebasan Irian Barat (Monumento al la "Liberigo" de Okcidenta Irian (Novgvineo)). Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la parkon oni uzis kiel busterminalo. En 1993, la parkon denove oni turnis en publika spaco. Ĝi iĝis distrejo por la popolo kaj nuntempe utilas kiel ekspoziciejo aŭ por aliaj eventoj.[30] 'Jakarta Flona' (Flora dan Fauna), ekspozicio pri floroj kaj ornamplantoj kaj maskotoj, okazas en tiu parko ĉirkaŭ Aŭgusto ĉiujare.
 
Ancol Gondola.
  • Taman Mini Indonesia Indah (Miniatura Parko de Indonezio), en Orienta Ĝakarto, havas dek parketojn.
  • Taman Suropati aŭ Parko Suropati estas en Menteng, Central Ĝakarto. La parko estas ĉirkaŭata de nederlandaj koloniaj konstruaĵoj. Taman Suropati estis konata kiel Burgemeester Bisschopplein dum la kolonia epoko. La parko estas cirklo-forma kun surfaca areo de 16,322 m². Kelkaj modernaj statuoj estis faritaj por la parko fare de artistoj de la landoj de ASEAN, kio kontribuas al ĝia kromnomo 'Taman persahabatan seniman ASEAN' ('Parko de la amikeco de artistoj de ASEAN').[31]
  • Parko Menteng estis konstruita sur la loko de la tiama stadiono Menteng de la teamo Persija. Parko Situ Lembang estas proksime, kaj havas lagon centre.
  • Parko Kalijodo estas la plej nova parko, en la nordokcidenta subdistrikto Penjaringan, kun 3.4 ha ĉe la rivero Krendang. Ĝi formale malfermiĝis la 22a de Februaro 2017. La parko estas malfermita 24 horojn tage kiel verda malferma spaco (RTH) kaj infanamika integrita publika spaco (RPTRA) kaj havas sketejojn laŭ internaciaj normoj.[32]
  • Mangrovejo kaj Natura Rezervejo Muara Angke kaj la Naturturisma Parko Pantai Indah Kapuk en la nordokcidenta subdistrikto Penjaringan.[33]
 
Tebet Honda Parko, Suda Paviliono.
  • Parkoj Tebet Honda, Puring, Mataram, Langsat, Ayodya kaj Martha Christina Tiahahu Literatura Parko en Suda Ĝakarto.[34][35]
  • La bestoĝardeno Ragunan (Kebun Binatang Ragunan) estas en Pasar Minggu, Suda Ĝakarto. Ĝi estas la tria plej malnova bestoĝardeno en la mondo kaj la dua plej granda kun la plej diversaj populacioj de animaloj kaj plantoj.[36]
  • Setu Babakan estas 32-hektara lago ĉirkaŭita de Betavia kultura vilaĝo, en Jagakarsa, Suda Ĝakarto.[37] Ankaŭ la Parko Dadap Merah estas en tiu areo.
  • Taman Impian Jaya Ancol, alinome Ancol estas la plej granda integrata turisma areo en Sudorienta Azio. Ĝi estas laŭlonge de la golfeto, ĉe Ancol en Norda Ĝakarto.
  • Taman Waduk Pluit/Pluit Lagoparko kaj Putra Putri Parko estas en Pluit, Norda Ĝakarto.[38]

Vidindaĵoj redakti

Administraciaj dividoj redakti

 
Divido de la ĉefurba regiono

Sunda Kelapa, pliposte nomata Jayakarta, estas la malnova haveno de Ĝakarto. Sunda Kelapa estis la origina loko el kio ekestis Ĝakarto.

Demografio redakti

Ĝakarto altiras homojn el la tuta Indonezio, ofte serĉe de laborposteno. La censo de 1961 montris, ke 51% de la urba loĝantaro estis naskiĝinta en Ĝakarto mem.[39] Interna enmigrado tendencis malhelpi la efekton de familiplanaj programoj.[40] La Ministerio de Internaj Aferoj (Kemendagri) tabulas siajn proprajn datumojn, kio pliiĝis ekde oni ekpostulis personajn identigilon en la lastaj jardekoj, kaj listigis la loĝantaron de Ĝakarto en 11 261 595 personoj fine de la jaro 2021.

Ekonomio redakti

Indonezio estas la plej granda ekonomio de ASEAN, kaj Ĝakarto estas la ekonomia nervocentro de la Indonezia insularo. La laŭnoma MEP de Ĝakarto estas 203.702 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj la aĉetpova MEP estis 602.946 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2021, kio estas ĉirkaŭ 17% de la tuta Indonezio.[41] Ĝakarto estis rangigita la 21a en la listo de la Indekso de Urboj de Ekonomia Influo en 2020 fare de la gazeto CEOWORLD.[42] Laŭ la Japana Centro por Ekonomika Esplorado, la regiona malneta produkto por persono de Ĝakarto rangigas ĝin la 28a inter 77 urboj en 2030 el 41a en 2015, nome la plej granda en Sudorienta Azio.[43] La indekso Savills de Fortaj Urboj antaŭdiris, ke Ĝakarto estos inter la 20 pintaj urboj en la mondo ĉirkaŭ la jaro 2028.[44][45]

Kulturo redakti

 
Pupoj Ondel-ondel estas la maskoto de la urbo kaj la simbolo de la Betavia kulturo. En tiu ĉi poŝtmarko inter monumentoj kaj termarkiloj de la urbo.

Kiel ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto estas fandopoto de kulturoj el ĉiuj etnaj grupoj de la lando. Kvankam Betavioj estas indiĝena komunumo de Ĝakarto, la urba kulturo reprezentas multajn lingvojn kaj etnajn grupojn, subtenas diferencojn pri religio, tradicioj kaj lingvoj, anstataŭ nura kaj hegemonia kulturo.

Transporto redakti

Ĝakarto havas egan sistemon de rapidaj busoj nomitan TransJakarta kiun oni lastatempe fervore pligrandigis kaj plidensigis. Sistemo de urbaj fervojlinioj nomita KRL Commuter LineKRL Jabotabek, kurtigo KRL estas kereta rel listrik kio siavice signifas "elektra fervojo", ekzistas kaj ekzistis delonge kaj estas en iomete uzebla stato sed suferas je nesufiĉa kapacito. Nuntempe oni konstruas du pliajn sistemojn, MRT Jakarta (parte subtera malpeza fervojo) kaj LRT Jabodebek (malpeza fervojo).

Turismaj interesaĵoj redakti

Ĉe Ĝakarto troviĝas la plej granda – ankoraŭ ekzistanta – haveno por kargo-velŝipo, Tanjung Priok.

Naskiĝintoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

  1. Jumlah Penduduk Provinsi DKI Jakarta. Dinas Kependudukan dan Catatan Sipil. Arkivita el la originalo je 2013-12-27. Alirita 27a de Februaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-27. Alirita 2015-05-19.
  2. Indonesia Population 2014. World Population Review (26a de Marto 2014). Alirita 11a de Aŭgusto 2014.
  3. The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC). Loughborough University. Alirita 7a de Decembro 2009.
  4. Foke lebih yakin lembaga survei asing (24a de Aprilo 2012). Arkivita el la originalo je 2013-08-31. Alirita 2015-05-19.
  5. "Publikasi Provinsi dan Kabupaten Hasil Sementara SP2010". Bps.go.id. Arkivita el la originalo la 13an de Oktobro 2010. Alirita la 7an de Junio 2011.
  6. "The Tides: Efforts Never End to Repel an Invading Sea". Jakarta Globe. Arkivita el la originalo la 17an de Novembro 2015. Alirita la 15an de Novembro 2015.
  7. Governor Decree 2007, No. 171. el Statistiko DKI Ĝakarta Provinca Oficejo, Jakarta in Figures, 2008, BPS, provinco DKI Jakarta
  8. Murray et al. 2014, pp. 267–72.
  9. Simanjuntak, T. P. Moan (16a de Julio 2014). "Maja River in Pegadungan Strewn with Water Hyacinth and Mud". Berita Resmi Pemprov. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2015. Alirita la 30an de Junio 2017.
  10. Elyda, Corry (27a de Decembro 2014). "BPK slams city's efforts to manage liquid waste". The Jakarta Post. Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2015.
  11. Hendrix, Esmeralda, "Dutch to study new dike for Jakarta Bay".
  12. New Ciliwung River Dams Planned as Jakarta Struggles With Latest Floods (20a de Januaro 2014). Arkivita el la originalo je 25a de Septembro 2015. Alirita 5a de Decembro 2018.
  13. Jatinegara residents complain about underground tunnel project. Arkivita el la originalo je 25a de Septembro 2015. Alirita 24a de Aprilo 2015.
  14. "The Plan to Build a New Capital", The New York Times, 17a de Majo 2023.
  15. "Jakarta, the fastest-sinking city in the world", BBC News, 12a de Aŭgusto 2018.
  16. (1985) “Land subsidence caused by ground water withdrawal in urban areas”, GeoJournal 11 (3). doi:10.1007/BF00186338. Alirita 30a de Marto 2023.. 
  17. Jakarta, the fastest-sinking city in the world (16a de Aŭgusto 2018). Arkivita el la originalo je 27a de Aprilo 2021. Alirita 27a de Aprilo 2021.
  18. Knörr 2014, p. ?.
  19. Nas & Grijns 2000, p. 324.
  20. "Number of cultural heritage buildings in Jakarta increased".
  21. Wilson, Willy, "Building on the Past", The Jakarta Post, 11a de Julio 2012. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
  22. Bishop, Phillips & Yeo 2003, p. 198.
  23. Where are the fastest evolving Central Business Districts in Asia Pacific?. Arkivita el la originalo je 9a de Julio 2018. Alirita 20a de Junio 2017.
  24. CTBUH Tall Building Database. The Skyscraper Center. Arkivita el la originalo je 8a de Decembro 2015. Alirita 27a de Oktobro 2015.
  25. Silver 2007, p. 101.
  26. "Ruang Terbuka Hijau Terus Ditambah", Poskotanews.com, 25a de Junio 2011. (indonezie)
  27. "Jakarta to revive RPTRAs".
  28. "30 lakes and reservoirs in Greater Jakarta disappear".
  29. Taman Medan Merdeka (indonezie). deskominfomas. Jakarta.go.id. Arkivita el la originalo je 23a de Majo 2010.
  30. Taman Lapangan Banteng (indonezie). deskominfomas. Jakarta.go.id. Arkivita el la originalo je 24a de Majo 2010.
  31. Taman Suropati (indonezie). deskominfomas. Jakarta.go.id. Arkivita el la originalo je 23a de Majo 2010.
  32. Egi Adyatama (5a de Marto 2017) Kalijodo Park Expected to be New Tourism Icon in Indonesia. Arkivita el la originalo je 31a de Marto 2017. Alirita 30a de Marto 2017.
  33. . Taman Wisata Alam Angke Kapuk, Permata di Utara Jakarta. Arkivita el la originalo je 25a de Novembro 2020. Alirita 4a de Decembro 2020.
  34. "Travel: Must-visit public parks in the capital".
  35. "City allocates Rp 140 billion to revamp five parks".
  36. Ninis Chairunnisa (21a de Septembro 2014) Ragunan Zoo Mulls Safari Night. Arkivita el la originalo je 8a de Decembro 2015. Alirita 3a de Januaro 2017.
  37. "Metro Madness: A Day of Betawi Culture at Setu Babakan".
  38. "Hidden parks in the concrete jungle".
  39. Cybriwsky & Ford 2001, pp. 202–13.
  40. (2008) Statistik Potensi Desa Provinsi DKI Jakarta 2008 10 (indonezie). Jakarta: Statistics Indonesia. ISBN 978-979-724-994-6.
  41. Badan Pusat Statistik Jawa Timur. (2022) Produk Domestik Regional Bruto Kabupaten/kota di DKI Jakarta 2019–2021. Jakarta: Badan Pusat Statistik.
  42. "Most economically influential cities in the world, 2020".
  43. "Shenzhen and Jakarta shine in city economy forecasts for 2030".
  44. "Jakarta makes top 20 for resilient cities in global real estate index".
  45. "2028, Jakarta Diperkirakan Masuk Daftar Kota Tangguh Dunia".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jakarta en la angla Vikipedio.