Bogor
Bogor estas metropolo (apartenanta al la plej dense loĝataj urboj en la mondo) en Indonezio. Ĝi estis la ĉefurbo de la lando dum la brita okupado kaj estis utiligita, kiel la ĉefurbo fare de la nederlandanoj dum la seka sezono, tiam konate kiel Buitenzorg (1746–1942).
Bogor | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 16100–16169 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 982 469 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 8 256 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 36′ S, 106° 48′ O (mapo)-6.5978027777778106.79926333333Koordinatoj: 6° 36′ S, 106° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 265 m [+] | ||
Areo | 119 km² (11 900 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||



Bazaj informoj Redakti
- Areo: 119 km²
- Supermara alteco: 265 m
- Loĝantaro: 949.066 en 2010
- Poŝtkodo: 16100 - 16169
- Horzono: UTC + 7 h
- Telefonprefikso: 0251
Geografio Redakti
Bogor situas en okcidenta parto de Javo laŭ aŭtovojo Bandungo-Ĝakarto. La lasta urbo troviĝas 60 km-ojn.
Historio Redakti
En la 5-a jarcento la urbo nomiĝis Pakuan, apartenanta pli frue kaj poste al diversaj regnoj. Oficiale ekde 1684 la nuna Bogor apartenis al kolonio de Nederlando kaj pro la bona klimato ĝi estis somera ĉefurbo. En 1834 en la proksimo vulkano funkciis kun tertremo. La japanoj okupis la urbon en 1942.
Trafiko Redakti
Bogor havas bonan fervojan kontakton. En la urbo precipe kamionetoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato Redakti
Bogor havas tropikan klimaton kaj nomiĝas ankaŭ "Pluvo-urbo", pro la oftaj pluvoperiodoj. Preskaŭ ĉiam pluvas eĉ dum la seka sezono. La pluvo en Bogor estas iom regula. Jare pluvas po 1637 mm. La temperaturo estas averaĝe 26 ° C. Dum tago tio varias 10 ° C-ojn.
Ekonomio Redakti
En la ĉirkaŭaĵo de Bogor plantejoj pri teo, kafo kaj kaŭĉuko troviĝas.
Vidindaĵoj Redakti
- prezidanta palaco
- parko de cervoj
- botanika ĝardeno de 1817
Ĝemelurboj Redakti
Esperanto Redakti
Ekde la 5-a de aprilo 2013 la unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.