Kongreso estas solena kunveno de samcelanoj aŭ samprofesianoj, el unu aŭ el diversaj landoj, por diskuti komunajn literaturajn, sciencajn, politikajnekonomiajn demandojn.

En la historio estis tiel nomataj ankaŭ diplomatiaj konferencoj, ekz. la Kongreso de Vieno (1815), la Kongreso de Parizo (1856), la Kongreso de Berlino (1878).

En la modernaj ŝtatoj ĝi estas nomo de iuj leĝodonaj asembleoj, ekz-e la Kongreso de Usono (federacia asembleo de Usono) aŭ komuna kunveno de ambaŭ asembleoj en Francio.

En kelkaj landoj povas temi pri politika partio (Hinda Nacia Kongreso).

4-a Brazila Kongreso de Esperanto

La universalaj kongresoj de Esperanto aranĝataj de UEA estas pli malpli festivaloj de Esperanto-kulturo, kie oni demonstras la taŭgecon de Esperanto por diversaj artismaj (kantado, teatro, literaturo), fakaj (tekniko, medicino, scienco) kaj turismaj celoj (ekskursoj), sed samtempe estas tradiskutataj organizaj problemoj de Esperanto-organizoj.

La landaj esperantistaj kongresoj kunvenigas reprezentanojn de esperantistaj kluboj kaj ankaŭ unuopulojn por pritrakti la problemojn kaj taskojn de la landa asocio kaj elekti novan estraron.

Samtempe la esperantistaj kongresoj celas ankaŭ doni ŝancon por internacia komunikado de esperantistoj, kontroli tiel propran parolkapablon kaj manieron de prononcado kaj montri facilecon de komunikado per Esperanto al la neesperantista publiko.

Vidu ankaŭ redakti