Konferenco

Konferenco estas renkontiĝo de fakuloj, kiuj interkonsiliĝas pri kelkaj difinitaj gravaj aferoj (diplomatia, jura, scienca).[1]

Vikimedia konferenco 2016

En kelkaj lernejoj ĝi estas renkontiĝo de ĉiuj instruistoj por interkonsiliĝi pri la diplomoj de la lernantoj aŭ studentoj aŭ renkontiĝo de la instruistoj kun la gepatroj.

Esperantistaj organizaĵoj aranĝas jar-konferencon por pritrakti labor-rezultojn de la pasinta jaro kaj por plani novajn celojn kaj taskojn.

ILEI okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio.

Gazetara konferenco estas renkontiĝo, dum kiu politikistoj aŭ aliaj sociaj respondeculoj transdonas informojn kaj respondas al demandoj de ĵurnalistoj.[1] Similajn renkontiĝojn oni aranĝas ankaŭ kun famaj artistoj kaj sportistoj.

Kulmin-konferenco estas interkonsiliĝo de la plej altaj respondeculoj de du aŭ pluraj regnoj.[1]

Oni nomas ĝin ankaŭ "pint-renkontiĝo" aŭ "samito", "sumito" (laŭ la angla).

Post pandemio kiel KOVIM-19 la ĉeestaj formoj de konferencoj devigis multajn organizantojn de konferencoj reorganizi sin, ekzemple ne plu uzi mikrofonojn kiel kutime, sed pendantaj super la kapooj de ĉeestantoj aŭ alternative uzante sistemon kiel SLIDO por starigi demandojn sen mikrofona uzo[2].

BildojRedakti

Ekstera ligiloRedakti

SLIDO

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. (en) Chris Stokel-Walker, What the future of conferences could look like, BBC, la 3-an de septembro 2020