Gazetarkonferenco

Gazetarkonferenco estas ago de parola komunikado planita ĉu de persono, organismo aŭ ento al kiu oni invitas la amaskomunikilojn por havigi informadon. La deveno de la praktiko de la gazetarkonferenco estas atribuita en Usono en 1913.[1]​ La usona prezidanto Woodrow Wilson okazigis kun la reprezentantoj de la gazetoj 57 kunsidojn inter tiu jaro kaj 1916. Tamen, kelkaj fakuloj indikas, ke fakte li klinis en tiuj gazetarkonferencoj al havigo de malmulta informaro.[2]​ Fakte la praktiko de gazetarkonferencoj utilas al ambaŭ flankoj; tio estas, ĵurnalistoj profitas de la fakto ke ie kaj iam oni havigas la informaron kiu alimaniere tiu devus serĉi per pli da penlaboro. Aliflanke la informanto profitas la fakton, ke per multaj rimedoj tiu povas kontroli la precizan kvanton kaj kvaliton de la informaro, evitante la filtradon al la gazetaro de informaro kiun tiu ne deziras disvastigi. La strukturo de la gazetarkonferencoj normale konsistas en dekomenca informodiskurso de la informanto kaj posta laŭvica demandaro fare de la ĵurnalistoj, demandoj kiuj estas responditaj same laŭvice fare de la informanto. Kiam la informanto deziras pli draste kontroli la havigeblan informaron kaj eviti tiklajn demandojn, tiu povas disponi, ke la gazetarkonferenco konsistos nur en informodiskurso de la informanto sen posta demandaro.

George W. Bush dum gazetarkonferenco en la Blanka Domo.

La gazetarkonferencoj kutime estas organizitaj de institucioj, politikaj partioj, sindikatoj kaj entreprenoj, kiuj povas disponi de pli granda kunvokokapablo. Kunvokas ankaŭ grupoj kaj sociaj movadoj kiuj deziras diskonigi al la publika opinio difinitan aferon. Uzas tiun metodon ankaŭ la entoj organizantaj kaj promociantaj diversajn aktivecojn por diskonigi siajn programojn al la civitanoj kaj famaj personecoj (futbalistoj, kantistoj, aktoroj ktp.). En specifaj situacioj ankaŭ normaluloj povas kunvoki gazetarkonferencojn okaze de aferoj kiuj trafas personojn, familiojn ktp., ekzemple pro morto, murdo, jura proceso ktp.

NotojRedakti

  1. Corrientes, Revista. «Abuso con las ruedas de prensa».revistacorrientes.com. Konsultita la 19an de Januaro 2021.
  2. Clarenc, Claudio Ariel (2011). Nociones de Cibercultura Y Periodismo. Lulu.com. ISBN 978-1-257-79365-5. Konsultita la 19an de Januaro 2021.