Simpozio

helena bankedo

Forumo - Seminario - Kolokvo - Konferenco - Kongreso

Simpozia sceno; Fresko (murpentraĵo) de "La Tombo de la Plonĝisto", 475 a.K. Pastom Museum, Italio.

La nomo "simpozio" devenas de la greka: la greka verbo "sympotein" signifas "trinki kune".

Simpozio estis en Antikva Grekio ĉe la helenoj postmanĝa drinkado kun muziko, dancoj de artistinoj, konversacio ktp. Estas notinde ke la hetajroj ne nur estis la nuraj virinoj kiuj rajtis partopreni en la simpozioj, sed krome ties opinioj kaj kredoj estis tre respektataj de la viroj.

Nun ĝi estas renkontiĝo de specialistoj, pli grava ol kolokvo, por diskuti fakajn aferojn (diskutforumo) aŭ kolekto de kontribuaĵoj pri unu teknika temo el diversaj aŭtoroj kaj vipunktoj (laŭ PIV).

La ekvivalento de greka simpozio en romia socio estas la latina convivium.

Simpozio estas unu el la verkoj de Platono.

En antikva grekio redakti

 
Vinjunulo ĉe greka simpozio
 
Ina auloso-ludanto distras virojn ĉe simpozio pri tiu Attika ruĝfigura kratero, ĉ. 420 a.K
 
Sklavo atentas pri vomantan simpozianon.

La simpozio estis grava socia institucio en la helena kulturo. La simpozio estis evento kie viroj renkontis por diskuti, festi kaj fanfaroni pri siaj agoj. La simpozioj ofte estis okazigitaj kun la celo de festado de la inico de junaj knaboj kaj ilia eniro en sociajn aristokratajn cirklojn. Junaj knaboj rajtis ĉeesti la simpozion kiel geamikoj, amantoj aŭ paranoj por ĉestinta plenkreskulo. La simpozioj estis okazigitaj de aristokratoj por aliaj celoj, ekzemple por festi specialajn eventojn kiel ekzemple venkojn atingitajn en atletiko aŭ kantkonkursoj.

La simpozioj estis kutime okazigitaj en privataj domanaroj en la areo kie la viroj vivis kaj restis. Ĉu unuopaj aŭ paroj, viroj kutimis malstreĉiĝi sur sofoj metitaj antaŭ la muroj de la ĉambro, kaj multe da manĝaĵo, kaj vino miksitaj kun iom da akvo, estis servataj al ili de junaj kaj nudaj knaboj sur la fono de distraj spektakloj. Konforme al la festata okazaĵo, okazis ankaŭ ludoj, kantoj estis kantitaj sur la fono de flutaj sonoj luditaj de knabinoj, kaj eĉ prezentadoj kaj distraĵoj faritaj de sklavoj, distristoj kaj aktoroj estis prezentitaj.

La simpozioj estis kondukitaj fare de simpoziodirektoro, kies tasko estis decidi la taŭgan gradon de diluo de la vino en la akvo - Kutime laŭ la naturo de la diskutoj, kiuj okazis ĉe la simpozio unuflanke aŭ laŭ la distra naturo de la festo kaj la planita aranĝo aliflanke. La grekoj kaj romianoj kutime servis sian vinon miksitan kun akvo, ĉar la trinkado de pura vino estis konsiderata kutimo de necivilizitaj popoloj.

La simpozioj ankaŭ estis karakterizitaj per oficialaj proceduroj, la plej elstaraj el kiuj estis la oferverŝaj vinoj donitaj kiel donaco kaj ofero al la dioj por trankviligi kaj plezurigi ilin.

Unu el la plej popularaj ludoj ĉe tiuj simpozioj estis ludo nomita "Kottabos", en kiu la vinoj estis verŝitaj en kilikson dum la partoprenantoj en la simpozio kutimis amasiĝi por brui kaj poste ĵeti ilia tasojn al certa celo. Alia populara ludo nomiĝas "Skolia", kiu karakterizas per la kantado de malĉastaj kantoj, kiuj traktas, interalie, vintrinkadon kaj patriotajn aferojn, kiuj ankaŭ estis prezentitaj kontraŭ konkurenciva fono kiam unu el la partoprenantoj en la simpozio komencas la kanton kaj lia konkuranto devas fini ĝin.

Kio estas nomita la "Flutistaj Knabinoj" estis fakte grupo de prostituitinoj kiuj ludis muzikan instrumenton nomitan "Aŭloso", ligna blovinstrumento, simila al hobojo, kiu estis intencita por akompani la simpozion kaj provizi ĝin per distra fono.

Iafoje simpoziciaj partoprenantoj konkuris farante paroladojn, kio klarigas la nunan uzon de la vorto simpozio.

En Esperanto redakti

Simpozio estas filozofia revuo en la internacia lingvo, eldonata de Kultura Fondaĵo Simpozio, Organo de Filozofia Asocio Tutmonda (FAT).

Ĉefredaktoro kaj prezidento de la Kutura fondaĵo Simpozio estas profesoro Evaldo Pauli.

Simpozio pri -ata/-ita estas kolekto de polemikoj pri la signifo de verbaj participoj en Esperanto, pri la batalo inter tempismo kaj aspektismo