Kilikso
Kilikso, (helene Κίλιξ, latine Cilix) en la helena mitologio filo de la sidonia reĝo Agenoro.
Kilikso | |
---|---|
eponimo • rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Kilikio |
Patro | Agenoro |
Patrino | Telefaso |
Gefratoj | Kadmo • Eŭropa • Phoenix |
Infanoj | Taso • Thebe |
Liaj gefratoj estis:
- Eŭropo, amantino de la plej alta dio Zeŭso
- Kadmo, teba reĝo
- Foinikso, foinia reĝo
- Fineo, reĝo de Trakio
- Taso, heroo
Kiam Zeŭso forrabis lian fratinon Eŭropon, forvojaĝis kun siaj fratoj Foinikso kaj Kadmo serĉi ŝin. Sed pri serĉado baldaŭ rezignis kaj kiam li venis ĝis nuntempa sudorienta Malgranda Azio, plaĉis al li kaj firme ekloĝis tie. Fondis tie burgon kaj reĝolandon, kiun pli poste oni nomis per lia nomo Kilikio. Onidire en la malnovepoko tio estis la plej negastama lando en la mondo, plie fama pro maraj rabistoj.
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kilix en la ĉeĥa Vikipedio.