Eŭropa

helenmitologia filino de Agenoro, princino de Tiro kaj reĝino de Kreto

Eŭropa, (helene Εὐρώπη), laŭ la helena mitologio, estis filino de Agenoro, reĝo de Fenicio kun la reĝino Telefasa, kaj fratino de Kadmo, la estonta fondinto de Tebo, en la grekia pejzaĝo Beotio. Ŝi estis tiel bela ke oni akuzis ŝin uzi la vizaĝofarbojn de la diino Hera, ŝtelitajn por ŝi de Hekata.

Eŭropa
rolulo de helena mitologio • fikcia homo
Informoj
Eble sama Europa
Sekso ina
Ekipita per Girlando
Patro Agenoro
Patrino Telefaso
Gefratoj KiliksoKadmo • Phoenix • Thrace
Edzo/Edzino Asteriono
Kunulo Zeŭso
Infanoj MinooRadamanto • Carnus • Dodon • Sarpedon • Alagonia • Hydarnis
vdr
Eŭropa kaj la taŭro de Gustave Moreau (c. 1869)

Foje, kiam la princino rikoltis florojn kune kun siaj amikinoj, proksime de plaĝo, ne tre fora de la paŝtejo kie manĝis la brutaro de sia patro, ŝi ekvidis specialan taŭron inter la aliaj brutoj, kun blankbrila felo, respektinda sinteno kaj dolĉa mieno, neniam vidita de ŝi. La junulino, allogita de tia belega specimeno, alproksimiĝis por karesi la beston kaj sentis lian buŝodoron similan al safrano. La taŭro tiam kuŝis ĉe ŝiaj piedoj kvazaŭ invitante ŝin suriri lian dorson. Eŭropa, fascinata de lia neordinara beleco kaj sereneco, sidiĝis sur la dorson de tiu mirinda taŭro. Apenaŭ stariĝinte, la virbruto direktiĝis al la maro portante surdorse la belulinon kaj naĝis ĝis la insulo Kreto. Tiam la taŭro, kiu estis Zeŭso aliformiĝinta kiel bruto, prenis sian originan formon kaj prezentiĝis al la princino, amorante ŝin ĉe fonto sub platanoj, kiuj, laŭ la tradicio, konservis porĉiame sian frondon.

Poste, Eŭropa naskis siajn tri filojn: Minoo, Radamanto kaj Sarpedono. Tiuokaze Zeŭso omaĝis la patrinon per tri donacoj: la giganto Taloso, kiu devis protekti la insulon kontraŭ ajna malamika forto, ĉashundo kiu neniam maltrafis la predaĵon kaj nevenkebla armilo.

Zeŭso edziniĝe oferis Eŭropan al la loka reĝo Asteriono, kiu akceptis ŝiajn filojn kiel siaj propraj kaj kiam li mortis, anstataŭis lin unu el ili, Minoo. Eŭropa fariĝis, tiele, la unua reĝino de Kreto.

Por la verkisto Palaifato, ŝi ne estas prenita el Tiro, en Fenicio, al Kreto de Zeŭso sur la dorsflanko de taŭro, sed de homo kun la nomo Taŭro kiu militis tiam en la regiono de Tiro kie li forrabis plurajn junajn knabinojn ties la filino el reĝo, Eŭropa.

Vidu ankaŭ redakti