Frondo (botaniko)
Frondo estas tiu organo, kiu ludas la rolon de folio en kelkaj plantoj kiel palmoj kaj filikoj aŭ grandaj algoj (ekzemple de laminario).

Flanko sur kiu estas la akso (maldekstre) kaj flanko kontraŭa al tiu de la akso (dekstre) de filika frondo (Blechnum appendiculatum). Soroj estas evidentaj sur la flanko kontraŭa al tiu de la akso.
La frondoj estas ĝenerale grandaj (krom en kelkaj specioj, precipe ene de le genro Asplenium).
Priskribo de la filikaj frondojRedakti
La frondoj en filikoj estas ankaŭ la organo, kiu portas la reproduktajn aparatojn.
Grado de divido de la limbo de frondoRedakti
Asplenium scolopendrium, nedividita limbo
Polypodium vulgare, duondividita limbo
Pteridium aquilinum, unufoje dividita limbo
Athyrium filix-femina, dufoje dividita limbo
Formo de la konturo de la limboRedakti
Asplenium septentrionale, linia limbo
Oreopteris limbosperma, lancoforma limbo
Thelypteris palustris, oval-lancoforma limbo
Gymnocarpium robertianum, triangula limbo