Ĉi tiu artikolo temas pri fotosintezanta parto de planto. Por termino ed grafeoteorio rigardu la paĝon Arbo (grafeteorio).

Folio (latine folium) nomiĝas en plantoscienco organo de plantoj, kie okazas fotosintezo. Folio ĝenerale estas flanka kreskaĵo de la ŝosoakso, kaj ordinare verda kaj maldika. Folio servas por fotosintezo do enpreno karbondioksido de la aero, proceso necesa por nutrado de la planto.

Folio antaŭ la suno.
Diverseco de folioj

Priskribo

redakti
 
Morfologia (forma) kategorigo de folioj

Folipartoj

redakti

Folio estas triparta:

  • foliplato: plata parto de la folio (aŭ folilameno, aŭ limbo), ĉefa fotosintezejo.
  • folitigo: tigo tenanta la foliplaton (aŭ petiolo el la latina petiolus, piedeto).
  • folibazo: baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon, kiel ĉe la poacoj.

Krome, ĉe kelkaj specioj, estas alia parto:

  • stipulo: platformaĵo, baze de la folio, ĉiam duope, tipe ĉe la rozacoj.

Oni povas paroli ankaŭ pri:

  • Folivejnoj aŭ folinervuro estas la vaskulaj faskoj en la foliplatoj de la folioj. Ekzistas ĉefa nervuro aŭ kaj flankaj nervuroj. Ilia tasko estas la transportado de akvo kaj asimilaĵoj. Ili ankaŭ plifortigas la folion.

Foliaj specoj

redakti

Estas du malsamaj specoj de folioj:

  • Folio simpla, se la foliplato estas plena;
  • Folio kunmetita, se la foliplato konsistas el pluraj folietoj. Ĝi povas esti, laŭ aranĝo de la folietoj:
    • pare kunmetita (pinata): se la nombro de folietoj estas para, aŭ
    • nepare kunmetita:: se la nombro de folietoj estas nepara.
    • dufoje kunmetita, se la folietoj estas dividataj en folietetoj.
    • Trifolieta, kiel ĉe la trifolio.
    • Man-forma, fingrata, se la folietoj similas al manaj fingroj.

Formoj de la folio

redakti

La folioj varias laŭ:

  • ĝenerala formo: formoelipsa, ovoforma, inverse ovoforma (ovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, rondforma, lancoforma, renforma, linia (linioforma), ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma
  • bazo: sidanta, tiga, descenda, ĉirkaŭĉrena, kunkreskinta, ĉirkaŭkreskinta
  • rando: glatranda, harranda, (duoble) segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba (ondlinia), festonranda, krenela (dentoranda kun rondaj dentoj), cilia
  • fino: pinta, pintega, pikilpinta, milda
  • nervuroj: strinervura, fingronervura, plumnervura folio[1].

Kelkaj specioj havas malsamformajn foliojn, kiel la hedero kies la floroj estas malsamaj inter la fekundiĝaj kaj nefekundiĝaj branĉoj.

Foliordo

redakti

La aranĝo de la folioj sur la tigo tre varias. La foliordo povas esti:

  • baza: ĉiuj folioj estas tutbazaj.
  • alterna: la folioj kreskas alterne el iu flanko kaj la alia.
  • kontraŭa: la folioj estas duope samnivele, aŭ samebena, aŭ kruca tipe ĉe la lamiacoj.
  • ĉirkaŭa (aŭ stela), se pli ol du folioj estas samnivele.

Tipoj de folioj

redakti

Modifiĝintaj folioj:

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas proverbo pri folio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •  
      Li tremas, kiel aŭtuna folio.  

Referencoj

redakti
  1. Foliaj nervuroj
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13 .