Galio (genro)

Galio (Galium) estas granda genro de unujaraj kaj staŭdaj herbaj plantoj de la familio Rubiacoj, kiu ekzistas en moderklimataj zonoj kaj de Norda kaj de Suda Hemisferoj. Estas ĉirkaŭ 600 specioj de Galioj,[1] kaj oni ĉirkaŭkalkulas el 629[2] al 650[3] en 2013.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galio
Floroj de Galium aparine
Floroj de Galium aparine
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Galio Galium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Asperula estas tre rilata genro; kelkaj specioj de Galio (kiel ekzemple G. odoratum) foje estis metita tien.

Priskribo redakti

Tiuj specioj estas staŭdoj, kelkaj kun vertikalaj rizomoj, ordinare kun mallarĝaj duope kontraŭsidantaj folioj kaj folisimilaj stipuloj, tiel ke ili kune aspektas kvazaŭ ronde aranĝitaj folioj kaj kun malgrandaj blankaj aŭ flavaj malofte ruĝaj floroj en densaj infloreskoj.

Kelkaj specioj redakti

  • Alkroĉa galio (Galium aparine) havas etajn dornojn, per kiuj ĝi kroĉiĝas sur aliajn plantojn.
  • Galium verum estas tipa specio.
  • Galium boreale.
  • Galium mollugo.
  • Odora galio (Galium odoratum).
  • Nana galio (Galium pumilum)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Galium. Flora of China. [1] Alirita la 11a de junio 2018.
  2. "WCSP". World Checklist of Selected Plant Families. [2] Alirita la 11a de junio 2018.
  3. Galium. The Jepson eFlora 2013. [3] Alirita la 11a de junio 2018.