Galia orobanko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Orobanche caryophyllacea
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Galia orobanko (Orobanche caryophyllacea) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj. La specia nomo (caryophyllacea) derivas el latino kaj signifas ke ĝi iel similas al diantoj (Dianthus caryophyllus).[1]
Ĝi estas el 15 al 50 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj, lanĉoformaj, 3 al 7 mm larĝaj kaj 12 al 18 mm longaj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas cilindra, stara, rekta kaj sen branĉoj.
La polenigo estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el tipo de formikoj.
Tiu specio estas parazita de la specioj de la genro Galio de la familio Rubiacoj kaj eĉ ankaŭ de aliaj genroj de la sama familio.[2]
NotojRedakti
- ↑ David Gledhill, The name of plants (PDF), Cambridge, Cambridge University Press, 2008. p. 93.
- ↑ Sandro Pignatti, Flora d'Italia. Volume secondo, Bologna, Edagricole, 1982, p. 615, ISBN 88-506-2449-2. p. 613.