Alkroĉa galio
Alkroĉa galio aŭ Galio kroĉa (Galium aparine) estas planto el la familio de rubiacoj. Ĝi kreskas ĉie, do eble ankaŭ en via ĝardeno aŭ sur via balkono. Ĝi facile kroĉiĝas (pro tio la nomon) al la haŭto de bestoj kaj vestaĵoj.
Alkroĉa galio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alkroĉa galio
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Manĝado
redaktiLa tuta planto estas manĝebla, kvankam la plej junaj ŝosoj estas la plej bongustaj. Manĝu ĝin kruda aŭ vapore kuirita, ekz. aldone al supo. La semojn vi povas sekigi kaj rosti por anstataŭigi kafon.
Trinkado
redaktiSekigu la tutan planton por elfari teon. Iuj ankaŭ hakas la planton kaj elpremas la sukon por trinki.
Kuraca efiko
redaktiLa planto helpas peli urinon, vekas apetiton, kontraŭas inflamojn, stimulas limfo-drenadon kaj purigas la sangon.
Atentu!
redaktiNe uzu kune kun sango-maldensigiloj aŭ diurezilo.