Ĉiro
Ĉiro (cirrhus) estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj (pizoj). Ĝi estas transformaĵo de ŝosakso, de folio aŭ de folieto, povas esti tigo- aŭ fadenforma kaj tenas sin al iu substrato per ĉirkaŭvolviĝo. Ĉiroj estas tuŝsensivaj kaj reagas je tuŝstimulo per kurbiĝo kaj volviĝo. Ĉirplantoj estas subgrupo de grimpoplantoj.
Ĉiraro kiel ornamo
redaktiPlantaj ĉiraroj ofte estas uzataj kiel ornamaĵoj[1], en ĉiuj kulturoj kaj je ĉiuj epokoj: ekde foliaroj kiel la antikvaj helikoj aŭ vitoĉiroj. Ĉiraro estas egale interesa kaj en la arthistorio, kaj en heraldiko.
-
Komenca paĝo de la ora buleo el 1400 (kopio)
-
Kolorstampita kovrilo de la unua eldono de Ben Hur de Lew Wallace el 1880
-
Ŝajnflorala, fraktala spiralĉiro el 2007
Referencoj
redakti- ↑ Noto: Ornament Arkivigite je 2015-04-06 per la retarkivo Wayback Machine. En: Das grosse Kunstlexikon von P.W. Hartmann, beyars.com