Ornamo povas signifi ornamado-nornamaĵo-n. Kiel ornamaĵo ĝi estas plejofte ripetiĝa, ofte abstrakta aŭ abstraktiga strukturo kun porsimema simbola funkcio. Ornamaĵoj troviĝas sur tukoj, konstruaĵojtapetoj. Ili estas ofte eroj aŭ motivoj en dekoracia arto, ekzemple en la art-metio. Kiel unuopa ornama motivo ĝi do estas parto de dekoracio.

Elspezaj ornampentraĵoj en la katedralo de Speyer de proks. 1850; detruitaj en 1960.
Ionika cimatio sur friso de la Nikolapreĝejo je Lepsiko.

Ĉiu ornamaĵo laŭforme kontrastas laŭforme klare de la fona strukturo kaj estas ofte kolore aŭ reliefige limigata. Jam en la ŝtonepoko troviĝas argilkruĉoj ornamhavaj. Ornamaĵoj povas estis formataj kontrete el floraj aŭ fantaziaj strukturoj . Florajn aŭ foliajn ornamaĵojn oni ofte troviĝas en preĝejoj, katedraloj, klostroj kaj aliaj konstruaĵoj ĉe kolonojorieloj, same kiel ĉe plafonoj (stuko) aŭ domportaloj. Ornamaĵoj povas enteni ankaŭ abstraktajn ornamojn, ekz. tradiciajn gentosigojn, por klarigi la apartenecon de portanto. Aparte ofte ili aperas en la islama arto, kiu pro la religia malpermeso de bildoj aperas kiel arabesko.

Laŭ Francisko Azorín ornami estas Plibeligi ion per aldonaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina ornare kaj ad ornare (ornami). Kaj li aldonas la terminojn ornamaĵo por ornamanta objekto kaj ornamisto, krom klarigojn bildajn por la ornamotipoj: segilforma, fusoforma, diamantopinta, ŝakoforma, najlokapa, biljeto, zigzaga kaj freto.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 154.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti