Agla pteridio

Specio de pteridio (filikoj)

La agla pteridio [1] (Pteridium aquilinum), ankaŭ komune konata kiel aglofiliko, estas specio de filiko vegetanta en la mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj de la mondo. La ekstrema leĝereco de ĝiaj sporoj favorigis la tutmondan disvastiĝon de la specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agla pteridio
Agla pteridio
Agla pteridio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Filikoj Pteridophyta
Klaso: Veraj filikoj Pteridopsida
Ordo: Polipodialoj Polypodiales
Familio: Denstediacoj Dennstaedtiaceae
Genro: Pteridio Pteridium
Pteridium aquilinum
(L.) Kuhn
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La agla pteridio estis la unuan fojon priskribita kiel Pteris aquilina de la patro de la taksonomio, Karolo Lineo, en Volumo 2 de lia Species Plantarum en 1753. La origino de la specia epiteto derivita de la latina aquila "aglo", sed al kio tio aludas estas iom necerta. Ĝenerale la formo de la maturaj frondoj estus similaj al la flugiloj de aglo. Tamen, mezepokaj lertuloj, inkluzive de Erasmo, pensis ke la aspekto de la fibroj videblaj en transversa sekcio de la tigo, estas simila al tiu de dukapa aglo aŭ de kverkarbo. La nuntempa scienca dunomo el 1879 estas ŝuldata al Friedrich Adalbert Maximilian Kuhn [2].

Tradicie ĝi estis pritraktata kiel la nura specio en la genro pteridio; tamen nuntempe tiu ĉi estas partigita en 11 speciojn.

Priskribo

redakti

Ĝi estas herbeca staŭdo, vintre decidua. La grandaj, proksimume triangulaj frondoj estiĝas unuope, leviĝantaj supren ekde subtera rizomo, kaj kreskas ĝis alto de 1–3 m ; la ĉeftigo, aŭ stipo, havas diametron de maksimume 1 cm ĉe la bazo.

Ekologio

redakti

Fleksebla planto, ĝi volonte koloniias perturbitajn areojn. Ĝi eĉ povas esti invada en landoj kie ĝi estas indiĝena, kiel ekzemple en Anglujo, kie ĝi invadis la erikejon de kaluno en la arbustetaroj de North Yorkshire [3].

La planto enhavas la kancerogenan kombinaĵon "ptakilosido" [4], kaj komunumoj (plejparte en Japanujo) kie la junaj stipoj estas utiligataj kiel legomon havas kelkajn el la plej altaj stomakokancero-proporcioj en la mondo [5].

La konsumo de ptakilosido-kontaminata lakto supozeble kontribuas al homa stomakokancero en la andaj regionoj de Venezuelo [6].

La sporoj ankaŭ estas konsiderataj kiel kancerogenaj.

Estis sugestite ke seleno-suplementado povas malhelpi same kiel inversigi la imuno-toksajn efikojn induktitajn per la ptakilosido de la agla pteridio [7].

Referencoj

redakti
  1. Plantolisto "Pilger". Arkivita el la originalo je 2013-04-26. Alirita 2013-04-26 .
  2. Thomson, John A. (2004). “Towards a taxonomic revision of Pteridium (Dennstaedtiaceae).”, Telopea 10 (4), p. 793–803. 
  3. Whitehead SJ, Digby J (1997). “The morphology of bracken (Pteridium aquilinum (L.) Kuhn) in the North York Moors—a comparison of the mature stand and the interface with heather (Calluna vulgaris (L.) Hull) 1. The fronds”, Annals of Applied Biology 131 (1), p. 103–16. doi:10.1111/j.1744-7348.1997.tb05399.x. 
  4. Gomes J, Magalhães A, Michel V, Amado I, Aranha P, Ovesen RG, Hansen HC, Gärtner F, Reis CA, Touati E.,"Pteridium aquilinum and its ptaquiloside toxin induce DNA damage response in gastric epithelial cells, a link with gastric carcinogenesis". Toxicol Sci. 2011 Dec 5;
  5. I A Evans, B Widdop, R S Jones, G D Barber, H Leach, D L Jones, and R Mainwaring-Burton (1971). “The possible human hazard of the naturally occurring bracken carcinogen”, Biochem J. 124 (2), p. 29P–30P. 
  6. Alonso-Amelot M.E., Avendano M. "Possible association between gastric cancer and bracken fern in Venezuela: An epidemiologic study." International Journal of Cancer. 91 (2) (pp 252-259), 2001.
  7. Latorre A.O., Caniceiro B.D., Wysocki H.L., Haraguchi M., Gardner D.R., Gorniak S.L.,"Selenium reverses Pteridium aquilinum-induced immunotoxic effects. Food and Chemical Toxicology. 49 (2) (pp 464-470), 2011

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti