Imuna sistemo

korpa sistemo por batali kontraŭ infekcioj

La imuna sistemo[1] de plurĉela vivulo zorgas pri la defendo de ĉi tiu vivulo kontraŭ atakoj de virusoj, bakterioj, parazitoj, kanceriĝintaj ĉeloj, kaj iuj venenoj. La imunsistemoj multe varias inter la vivuloj. Ĉe la mamuloj (kaj do ĉe la homo) ĝi organiziĝas en du partoj, ne tute sendependaj.

Unuarangaj kaj duarangaj organojRedakti

 
La osta medolo estas unuaranga organo de la imuna sistemo.

La imuna sistemo konsistas el serio de organoj, histoj kaj ĉeloj amplekse disaj tra la tuta korpo. Funkcie, la organoj estas klasigeblaj en unuarangaj kaj duarangaj. La unuarangaj estas la osta medolo kaj la timuso, kiuj havigas la mikromedion por la matureco de la linfocitoj de la akirita imuneco. La duarangaj organoj estas la limfaj ganglioj, la lieno, la limfoida histo asocia al mukozoj (kaj parte ankaŭ la propra osta medolo) kie la imunaj ĉeloj migras kun la mikroorganismo aŭ antigeno en sian internon, havigante la taŭgan medion por ke la limfocitoj interagadu kun tiu, en la procezo nomita estado de antigeno.[2]

Imunaj defendoliniojRedakti

La imuna sistemo protektas la organismojn de la infektoj kun variaj defendolinioj de kreskanta specifeco. La unua defendolinio estas formata de la fizikaj, kemiaj kaj biologiaj barieroj kiuj estas la haŭto kaj ĉiuj mukozaj surfacoj de la organismo (digesta sistemo, spirsistemo, generurina sistemo, same kiel la okula konjunktivo), kiuj evitas, ke patogenoj kiel bakterioj kaj virusoj eniru en la organismo. Se patogeno penetras tiujn barierojn, la denaska imunsistemo havigas tujan reagon, sed ne specifan. La denaskaj elementoj de reago ekzistas en ĉiuj plantoj kaj animaloj.[3] Tamen, se la patogenaj agentoj evitas la denaskan reagon, la vertebruloj posedas trian nivelon de defendo, kiu estas la akirita imunreagon. Tiel la imunsistemo adaptas sian reagon dum la infekto por plibonigi la rekonon de la patogena agento. La informo pri tiu pliboniga reago estas konservata eĉ post la patogena agento estas eliminita, sub la formo de imuna memoro, kaj ebligas, ke la adapta imunsistemo okazigas atakojn pli rapidajn kaj pli fortajn se en la estonteco la imunsistemo detektas tiun tipon de patogeno.[4]

Denaskaj defendojRedakti

 
La homa haŭto estas denaska defendolinio.

Ĉi tiuj estas la unuaj kaj plej fundamentaj defendoj kiujn homoj havas. Tiuj nomiĝas "denaskaj" ĉar preskaŭ ĉiuj homoj havas tiujn denaske.[5]

La unua denaska defendo estas la surfacaj baroj kiuj estas konsistigitaj de haŭto kaj mukozoj. Ambaŭ tre bone povas reteni eksterajn invadantojn. La haŭto (kondiĉe ke, ĝi ne rompiĝas) estas kvazaŭ muro kontraŭ la plejmulto de la mikroorganismoj. La mukozaj membranoj protektas la malfermojn en la korpo ekzemple la spiraj, urinaj aŭ digestaj vojoj, kaj la eksteraj seksorganoj. La mukozaj membranoj en la haŭto ankaŭ eligas acidajn sekreciojn kiuj haltas kreskon de bakterioj. Tiuj en la buŝo enhavas lisozimon kiu estas baktericida enzimo. Fine, la mukozo estas ia gluo kiu kaptas mikroorganismojn.[5]

La dua denaska defendo estas la internaj defendoj kiuj estas konsistigitaj de fagocitoj.[5]

La "hormona" imuna sistemoRedakti

Ĝi agas kontraŭ la bakterioj kaj virusoj en la korpaj likvaĵoj, kiel ekzemple la sango. Ĝiaj ĉefaj agantoj estas la imunoglobulinoj, produktitaj de la B-limfoĉeloj, kiuj devenas el la ostomedulo.

La "ĉela" imuna sistemoRedakti

Ĝi zorgas pri la ĉeloj infektitaj de virusoj aŭ bakterioj kaj pri la kanceraj ĉeloj. Ĉefaj agantoj estas la T-limfoĉeloj, kiuj maturiĝas en la timuso post naskiĝo en la ostomedulo. Ekzistas du grandaj tipoj de T-limfoĉeloj:

  • la T-ĉelvenenaj limfoĉeloj (TĈ) rekonas la infektitajn ĉelojn per rekoniloj, kiuj testas la eksteran membranon de aliaj ĉeloj. La rekonitaj ĉeloj estas detruitaj kune kun la viruso, kiun ili entenas.
  • la T-helpantaj limfoĉeloj interagas kun la makrofagoj (kiuj englutas la danĝerajn substancojn) kaj ankaŭ produktas citokinojn, kiuj stimulas la multobliĝon de la limfoĉeloj T kaj B.

Al la T-limfoĉeloj aldoniĝas la t. n. "NM-ĉeloj" (por Natura Murdisto aŭ Natura Mortiganto, do Natural Killer – NK en la angla). Ĉi tiuj ĉeloj rolas interalie komence de la gravedeco, kiam la feto devas protekti sin por supervivi en la patrina utero.

Historio de la imunologioRedakti

 
Eble Tucidido faris la unuajn aludojn al homa imuneco.

La imunologio estas scienco kiu ekzamenas la strukturon kaj funkciadon de la imunsistemo. Ĝi originiĝis en la medicino kaj en la unuaj studoj pri la kaŭzoj de la imuneco al la malsanoj. La plej antikva referenco al imuneco okazis dum la plago de Ateno en la jaro 430 a.n.e., kiam Tucidido notis,ke kelkaj personoj kiuj jam estis rekuperiĝintaj de antaŭa ekskesplodo de la malsano povis zorgi la malsanulojn sen suferi la malsanon por la dua fojo.[6] Tiu observo pri akirita imuneco estis poste uzata de Louis Pasteur en la disvolvigo de la vakcino kaj en sia mikroba teorio de la malsano.[7] La teorio de Pasteur opoziciis al la tiutempaj teorioj pri la malsanoj, kiaj la "miasma teorio". Oni konfirmis, ke la mikroorganismoj estas la kaŭzo de la infektaj malsanoj nur en 1891, kiam Robert Koch disvastigis siajn postulatojn, pro kio li ricevis la Nobel-premion en 1905.[8] En 1901, pro la malkovro de la viruso de la flava febro fare de Walter Reed, oni konfirmis, ke la virusoj estaas homaj patogenoj.[9]

Okazis granda progreso en la imunologio ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, pere de la rapida disvolvigo de la studoj pri humora imuneco kaj pri ĉela imuneco.[10] De partikulara gravo rezultis la laboro de Paul Ehrlich, kiu proponis la Seitenkettentheorie (teorio de la flanka ĉeno) por klarigi la specifecon de la reakcio antigeno-antikorpo; liaj kontribuoj al la kompreno de la humora (hormona) imunologio estis agnoskitaj per la Nobel-premio en 1908, ricevita kune kun Ilja Meĉnikov, nome la fondinto de la ĉela imunologio.[11]

Peter Gorer malkovrris en 1936 la antigenon H-2 de la muso, kaj tiel la unuan grandan komplekson de histoakordigebleco (MHC laŭ internacia anglalingva mallongigo de major histocompatibility complex). Dume kaj tial, Peter Medawar kaj Thomas Gibson povis klarigi gravajn funkciojn de la imunĉeloj. En 1948, Astrid Fagraeus malkovris, ke la antikorpoj estis produktitaj de la B-ĉeloj de la plasmo. Unu jaron poste, Frank Macfarlane Burnet kaj Frank Fenner publikigis sian hipotezon pri la imuntolero, kio estos konfirmita kelkajn jarojn poste fare de Jacques Miller per la malkovro de la eliminado de T-ĉeloj memreakciaj en la timuso. En 1957, Frank Macfarlane Burnet priskribis la teorion de la klonselekto kiel centra principo de la adapta imuneco.[12]

Fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj, John David kaj Barry Bloom malkovris la Faktoron Inhibician de Migrado de la Makrofagoj (MIF) kaj nova klaso de substancoj sekreciataj de la limfocitoj. Dudley Dumonde stampis la terminon "limfocino" por tiuj substancoj. Stanley Cohen, kiu en 1986 ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino pro sia malkovro de la kreskofaktoroj NGF kaj EGF,[13][14] ekstudis komence de la 1970-aj jaroj la funkciojn de la faktoroj nomitaj "limfocinoj" kun Takeshi Yoshida. Ili malkovris, ke tiuj substancoj apartenas al grupo de substancoj mensaĝistaj kiuj estas produktitaj de multaj diversaj tipoj de ĉeloj de la imunsistemo. En 1974 Stanley Cohen proponis la terminon "citokino", kiu plifirmiĝis per la malkovro de pliaj substancoj tiutipaj. Ekde tiam oni malkovris pli ol cent novaj citokinoj, kies strukturo kaj funkcioj estis esploritaj detale.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. imuna sistemo en PIV ĉe vortaro.net
  2. [1]
  3. Litman G, Cannon J, Dishaw L (2005). «Reconstructing immune phylogeny: new perspectives.». Nat Rev Immunol 5 (11): 866-79. PMID 16261174.
  4. Mayer, Gene (2006). «Immunology - Chapter One: Innate (non-specific) Immunity». Microbiology and Immunology On-Line Textbook. USC School of Medicine. Arkivita el la originalo en la 16a de februaro 2007. Konsultita la 8an de Aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 5,2 Human Anatomy and Physiology (6th edition) Elaine N. Marieb unit 21
  6. Retief F, Cilliers L (1998). «The epidemic of Athens, 430-426 BC». S Afr Med J 88 (1): 50-3. PMID 9539938.
  7. Plotkin S (2005). «Vaccines: past, present and future». Nat Med 11 (4 Suppl): S5-11. PMID 15812490.
  8. El Premio Nobel de Medicina de 1905 Nobelprize.org Vizitita la 8an de Januaro 2007 (en angla).
  9. Maĵoro Walter Reed, armekuracisto de la Usona Armeo Walter Reed Army Medical Center. Vizitita la 8an de Januaro 2007.
  10. Metchnikoff, Elie; Tradukita de F.G. Binnie. (1905). Immunity in Infective Diseases (Google Books). Cambridge University Press. ISBN 68025143
  11. Nobel Premio pri Medicino de 1908 Nobelprize.org Vizitita la 8an de Januaro 2007.
  12. Forsdyke, D. R. (1995). "The Origins of the Clonal Selection Theory of Immunity" Arkivigite je 2012-07-30 per la retarkivo Wayback Machine FASEB. Journal 9:164-66
  13. Shampo, M A; Kyle R A (Junio 1999). «Stanley Cohen--Nobel laureate for growth factor». Mayo Clin. Proc. (Usono) 74 (6): 600. ISSN 0025-6196. PMID 10377936.
  14. Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino 1986 Nobelprize.org Konsultita la 28an de julio 2011.

Vidu ankaŭRedakti