Alergio estas troa reago de la imunsistemo al certaj normale nedanĝeraj substancoj (alergenoj). Ekzemploj de alergioj estas alergioj kontraŭ poleno, nutraĵo, polvo aŭ insektopiko. Alergioj iĝis pli kaj pli grava sanproblemo de la industriaj ŝtatoj.

Allergy skin testing.JPG
Alergia haŭtotestado

La polenalergia sezono komenciĝas en la kontinenta zono, per florado de ulno, betulacoj, kiam aperas ties polenoj en la aero. Poste floras la poplo, betulo, poacoj, tilio kaj kulminas somere per florado de artemizio, ambrosio. La alergiajn perturbojn oni jam povas sanigi per kontarŭalergiaj drogoj.

En la 20. jarcento aperis la konservaj, kolorigaj materialoj en la nutroindustrio, kies uzado pli kaj pli grandiĝis. Dum la nutrado ankaŭ tiuj materialoj enpenetras la korpon kaj kelkaj tie kaŭzas alergion aliaj akumuliĝas, pliaj sekreciiĝas. La efiko de la t.n. E-materialoj ankoraŭ ne estas 100-procente konata. La kuracistoj jam povas ekzameni, je kiu nutraĵo havas alergion la paciento.

Se oni somere ĝenas vespojn, ĝi povas piki la homon, enlasante venenon al la korpo. La veneno per la sangocirkulado povas kaŭzi eĉ gravajn simptomojn kiel pezan spiradon, sveniĝon kelkfoje eĉ morton. Oni devas ĉiam konsulti kuraciston kaj ĝis tiam enpreni kalcian pilolon. Proponitas ne frapi vespojn, sed toleri ilin.

Simptomoj estas diversaj:

  • polenalergio: ternado; ŝveliĝinta okulo, larmado
  • nutraĵalergio: jukado, ŝveliĝanta gorĝo, lango, haŭtaj malsanoj (ekzemo)
  • insektopiko: malforta jukado, peza spirado, sveniĝo, morto


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti