Legomo

manĝebla planto aŭ parto de planto, implikita en kuirado; Kuirarta ingredienco de planta origino.

Legomo estas nutrada kaj kuirarta termino kiu signifas parton de vegetaĵo, kiu estas kutime manĝata de homoj ĉu kiel tuto ĉu kiel parto de la plado, sed ne estas dolĉa frukto, nukso, spico, aŭ greno. La termino legomo ankaŭ signifas la tutan vegetaĵon, kies partoj estas manĝataj. Oni manĝas foliojn (kiel ĉe laktuko), tigojn (ĉe asparago kaj preferinde la plej freŝajn burĝonajn partojn), radikojn (ĉe karotoj), tuberojn (ĉe terpomoj), kaj florojn (brokolo) de diversaj plantoj. Tamen, la termino ankaŭ inkluzivas diversajn nedolĉajn fruktojn, kiel guŝojn (fabojn), tomatojn, avokadojn kaj la molajn semojn de kelkaj plantoj kiel maizo (aludata plej ofte kiel cerealo) kaj pizoj.

Legomoj
Legomoj en surstrata Merkato en Filipinoj.
La verdaj kaj blankaj asparagoj
Brokolo
Florbrasiko
Aro de "ruĝaj askolonoj"
Brusela cikorio

Ĉe PIV legomo estas ĉiu manĝebla ĝardena herbo (escepte de sukaj fruktoj kaj de spicaj herboj). Estas plej konataj tipoj la jenaj: folilegomo (ekz. laktuko, plej multaj brasikoj, spinaco), florlegomo (ekz. florbrasiko, brokolo, artiŝoko), fruktolegomo (ekz. kukurbo, tomato), radiklegomo (ekz. karoto), semlegomo (ekz. pizo), ŝoslegomo (ekz. asparago), tiglegomo (ekz. medolbrasiko).

La termino "legomo" estas iome neregula, kaj amplekse difinita per de kuirarta kaj kultura tradicio. Ĝi normale ekskludas aliajn manĝaĵojn derivitajn el plantoj kiaj fruktoj, nuksoj kaj cerealogreno, sed povas kaj ja inkludas semojn kiaj guŝojlegumoj. En kelkaj lingvoj oni alproksimigas la signifon de legomo al tiu de vegetalo, uzata ĉefe en biologio, kaj ne tiom por manĝo aŭ nutrado.

Priskribo redakti

 
Manĝaĵoj el plantoj: legomoj kaj fruktoj.

Legomvendisto estas profesiulo kiu dediĉas sin al vendado de legomoj kaj fruktoj plej ofte en sama vendejo aŭ sekcio de ĉiovendejo. Ĝi estas grava fako en vendejoj de manĝaĵoj, kune kun viando, fiŝo, pano, ovoj, lakto ktp. La termino legomejo povas referenci al ĉia tipo de kampo kie oni kultivas legomojn, sendepende de grando, posedmaniero, laborsistemo ktp. Dum la termino legomĝardeno plej ofte estas uzata por malgrandaj kampoj plej ofte proksime aŭ eĉ tute apude de domo, kiu es povas esti ĉu hejmo de la legomisto (legomproduktanto, kamparano) aŭ domo por laboriloj, stokejo, stalo ktp.). La termino legomujo estas uzata por aludi al telero aŭ alitipa manĝujo kiel bovlo, en kiu oni surtabligas la legomojn, por ties manĝo.

Legomoj estas preferata manĝofako por vegetarismo, kune kun fruktoj, kaj cerealoj.

Origine, vegetaloj estis rikoltitaj el la naturo fare de ĉasistoj-kolektistoj kaj ties rekta kultivado aperis en kelkaj partoj de la mondo, probable dum la periodo de 10,000 a.K. al 7,000 a.K., kiam disvolviĝis nova agrikultura vivmaniero. Dekomence, oni kultivis plantojn kiuj nature estis kreskiĝintaj surloke, sed post tempopaso, komercado alportis ekzotajn rikolotoproduktaĵojn el aliloke por esti aldonata al tieaj tipoj. Nuntempe, plej legomoj kreskiĝas tutmonde kie la klimato permesas ĝin, kaj tiuj plantoj povas esti kultivataj ankaŭ en protektitaj medioj en la malplej taŭgaj lokoj (forcejoj ktp). Ĉinio estas la plej granda produktanto de legomoj, kaj la tutmonda komerco de agrikulturaj produktoj ebligas, ke la konsumantoj aĉetu legomojn produktatajn el tre malproksimaj landoj. La skalo de produktado varias el vivtenigaj farmistoj kiuj plenumas la postulajn necesojn de sia familio por manĝo, al agrikultura industrio kiu uzas ampleksajn terbienojn por kultivi ununuran produkton. Depende el la tipo de la koncerna legomo, la rikoltado de la produkto estas sekvata de klasigo, stokado, procezado kaj komercigo.

Legomoj povas esti manĝataj ĉu krudaj ĉu kuiritaj kaj ili ludas tre gravan rolo en la homa nutrado, ĉar ili enhavas ĉefe malmulton el grasoj kaj karbohidratoj, sed multon da vitaminoj, mineraloj kaj fibroj. Multaj registaroj kuraĝigas siajn civitanoj al konsumado de plej eble da fruktoj kaj vegetaloj, el kiuj oni rekomendas manĝi kvin aŭ pliajn porciojn ĉiutage.

Terminaro redakti

 
Venn-a diagramo montras la koincidon de la terminoj "manĝeblaj legomoj" maldekstre laŭ kuirarta senco kaj "fruktoj" dekstre laŭ botanika senco.

La preciza difino de "legomo" povas varii simple pro la multaj partoj de plantoj konsumitaj kiel manĝaĵoj tutmonde - radikoj, tuberoj, bulboj, bulbotuberoj, tigoj, folitigoj, folingoj, folioj, burĝonoj, floroj, fruktoj kaj semoj. La plej ampleksa difino estas la uzado de la vorto adjektive por signifi "materialo de planta origino" por distingi ĝin el "animala", signife "materialo de animala origino". Pli specife, legomo povas esti difinita kiel "ajna planto, parto el kiu estas uzata por manĝo",[1] kaj duaranga signifo poste povus esti "la manĝebla parto de tia planto".[1] Pli preciza difino estas "ajna plantoparto konsumita por manĝo kiu estas nek frukto nek semo, sed inkludante maturajn fruktojn kiuj estas manĝataj kiel parto de ĉefa manĝo".[2][3] Sufiĉe ekster tiuj difinoj estas fungoj kaj aliaj manĝeblaj similaj estaĵoj, kiaj manĝeblaj algoj kiuj, kvankam ne partoj de verdaj plantoj, estas ofte traktataj kiel vegetaloj.[4]

En ĉiutaga lingvaĵo, la vortoj "frukto" kaj "legomo" estas reciproke ekskludaj. "Frukto" havas precizan botanikan signifon, nome kiel parto kiu disvolviĝis el la ovolujo de florplanto. Tio estas konsiderinda diferenca el la tutmonda kuirarta signifo. Dum persikoj, prunoj, kaj oranĝoj estas "fruktoj" en ambaŭ sencoj, multaj aĵoj ofte nomataj "legomoj", kiaj la melongenoj, la kapsikoj kaj la tomatoj, estas botanike fruktoj. La demando ĉu la tomato estas frukto aŭ legomo faris vojon eĉ al la Supera Kortumo de Usono en 1893. Tiu kortumo reguligis unuanime en la proceso Nix kontraŭ Hedden ke tomato estas ĝuste identigita, kaj tiele taksita kiel, legomo, por celoj rilataj al importaĵoj laŭ la Tarifo de 1883. La kortumo tamen agnoskis, ke botanike parolante, tomato estas frukto.[5]

Historio redakti

Antaŭ la alveno de agrikulturo, homoj estis ĉasistoj-kolektistoj. Ili manĝis manĝeblajn fruktojn, nuksojn, tigojn, foliojn, guŝojn kaj tuberojn, kadavrumis mortintajn animalojn kaj ĉasadis vivantajn por manĝi.[6] Arbarĝardenado en klarejo de tropika ĝangalo ŝajne estis la unua ekzemplo de agrikulturo; utilaj plantospecioj estis identigitaj kaj kuraĝigitaj por kreski dum nedezireblaj specioj estis forigitaj. Plantobredado pere de selektado de variaĵoj kiu enhavu dezireblajn trajtojn kiaj grandaj fruktoj kaj vigla kreskomaniero sekvis tuje.[7] Kvankam la unuaj pruvoj pri sennaturigo de herboj kiaj tritiko kaj hordeo troviĝis en la Fekunda duonluno en Mezoriento, ŝajne diversaj popoloj ĉirkaŭ la mondo startis kreski rikoltajn produktojn en la periodo de 10,000 a.K. al 7,000 a.K.[8] Vivteniga agrikulturo pluas ĝis nuntempe, ĉar estas multaj ruraj farmistoj en Afriko, Azio, Sudameriko kaj aliloke kiu uzas siajn kampetojn por produkti sufiĉajn manĝaĵojn por siaj familioj, kaj eĉ ajna kromproduktado utilas por akiri aliajn varojn.[9]

Laŭlonge de la registrita historio, riĉuloj povis permesi al si akiri varian dieton kiu inkludu viandon, legomojn kaj fruktojn, sed ĉe malriĉuloj, viando estas luksaĵo kaj la manĝaĵoj kiujn ili manĝas estas tre malvaria, tipe enhavantaj ĉefe iome da bazmanĝaĵoj faritaj el rizo, sekalo, hordeo, tritiko, miliomaizo. La aldono de vegetala materialo havigis iome da varieco al la dieto. La bazmanĝa dieto de Aztekoj en Centrameriko estis el maizo kaj ili kultivis ankaŭ tomatojn, avokadojn, fabojn, kapsikojn, kukurbojn, kaj manĝis ankaŭ semojn de ternuksoj kaj amaranto por suplementi siajn tortiljojn kaj kaĉojn. En la teritorio de la nuna Peruo, la Inkaoj vivtenis sin el maizo en la malaltaj teroj kaj el terpomoj ĉe pli altaj terenoj. Ili uzis ankaŭ semojn el kvinoo, suplementante sian dieton per kapsikoj, tomatoj kaj avokadoj.[10]

En Antikva Ĉinio, rizo estis la bazmanĝa agrikultura produkto en la sudo kaj tritiko en la nordo, el kiuj tiu laste menciita kuiriĝis kiel farĉopastaĵoj, nudeloj kaj patkukoj. Legomoj uzitaj por akompani tiujn estis ignamoj, sojfaboj, faboj, rapoj, ŝalotoj kaj ajloj. La dieto de antikvaj egiptoj estis bazita sur pano, ofte enhavanta sablon kiu difektigis siajn dentojn. Viando estis luksaĵo sed fiŝoj estis pli disponeblaj. Tiuj estis akompanataj de gamo da legomoj kiaj longkukurboj, faboj, lentoj, cepoj, poreoj, ajlo, rafanoj kaj laktukoj.[10]

La ĉefa dieto de la antikvaj grekoj estis pano, kaj tio estis akompanata de kapra fromaĝo, olivoj, figoj, fiŝoj kaj foje viando. La kultivitaj legomoj estis cepoj, ajlo, brasikoj, melonoj kaj lentoj.[11] En Antikva Romo oni faris densan kaĉon el ameltritiko aŭ faboj, akompane de verdaj legomoj sed malmulta viando, kaj fiŝoj ne estis tre aprezataj. Romianoj kultivis grandajn fabojn, pizojn, cepojn kaj refanojn kaj manĝis la foliojn de betoj pli ol ties radikojn.[12]

Kelkaj oftaj legomoj redakti

Kelkaj oftaj legomoj
Bildo Priskribo Uzataj partoj Origino Kultivovarioj Monda produktado
(×106 tunoj, 2012)[13]
  brasiko
Brassica oleracea
folioj, akselaj ŝosoj, tigoj, florŝosoj Eŭropo brasiko, ruĝa brasiko, savoja brasiko, krispa brasiko, burĝonbrasiko, tigobrasiko, florbrasiko, brokolo, ĉina brokolo 70.1
  rapo
Brassica rapa
tuberoj, folioj Azio rapo, napo, ĉina brasiko, pekina brasiko, ĉinia brasiko, verda brasiko
  rafano
Raphanus sativus
radikoj, folioj, semoguŝoj, semoleo, ŝosoj Sudorienta Azio rafano, dajkono, semoguŝaj variaĵoj
  karoto
Daucus carota
radiktuberoj Persio karoto 36.9[n 1]
  pastinako
Pastinaca sativa
radiktuberoj Eŭrazio pastinako
  ruĝa beto
Beta vulgaris
tuberoj, folioj Eŭropo, Mezoriento kaj Hindio ruĝa beto, marbeto, folibeto, sukerbeto
  laktuko
Lactuca sativa
folioj, tigoj, semoleo Egipto laktuko, ĉina laktuko 24.9
  fazeolo
Phaseolus vulgaris
Phaseolus coccineus
Phaseolus lunatus
guŝoj, semoj Centra kaj Suda Ameriko fazeolo, franca fazeolo, ruĝa fazeolo, blanka fazeolo, perua fazeolo 44.6[n 2]
  faboj
Vicia faba
guŝoj, semoj Nordafriko
Suda kaj sudokcidenta Azio
fabo
  pizo
Pisum sativum
guŝoj, semoj, burĝonoj Mediteranea regiono kaj Mezoriento ĝardena pizo, ebenpizo, sukerpizo, seka pizo 28.9[n 2]
  terpomo
Solanum tuberosum
radiktuberoj Sudameriko terpomo 365.4
  melongeno
Solanum melongena
fruktoj Suda kaj Orienta Azio melongeno 48.4
  tomato
Solanum lycopersicum
fruktoj Sudameriko tomato 161.8
  kukumo
Cucumis sativus
fruktoj Suda Azio kukumo 65.1
  kukurbo
Cucurbita spp.
fruktoj, floroj Mezameriko kukurboj, legomkukurbo 24.6
  cepo
Allium cepa
bulboj, folioj Azio cepo, ŝaloto, askolonio, askalono 87.2[n 2]
  ajlo
Allium sativum
bulboj Azio ajlo 24.8
  poreo
Allium ampeloprasum
foliguŝoj Eŭropo kaj Mezoriento poreo, elefantajlo 21.7
  kapsiko
Capsicum annuum
fruktoj Norda kaj Suda Ameriko kapsiko, dolĉa kapsiko 34.5[n 2]
  spinaco
Spinacia oleracea
folioj Centra kaj sukokcidenta Azio spinaco 21.7
  ignamo
Dioscorea spp.
tuberoj Tropika Afriko ignamo 59.5
  Batato
Ipomoea batatas
tuberoj, folioj, burĝonoj Centra kaj Suda Ameriko batato 108.0
  manioko
Manihot esculenta
tuberoj Sudameriko manioko 269.1
  1. Inkludas kaj karotojn kaj rapojn.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Produktoj de sekaj kaj verdaj legomoj aldonitaj.

Listo de oftaj legomoj redakti

 
Dajkono
 
Krispa brasiko

Aziaj legomoj redakti

Afrikaj legomoj redakti

Produktado redakti

Kultivado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Legomĝardeno kaj Utilĝardeno.
 
Kultivante legomojn en Sudafriko.

Legomoj estis parto de la homa dieto el ekstermemora tempo. Kelkaj estas bazaj manĝaĵoj sed plej estas akcesoraj kromaĵoj, kiuj aldonas variecon al manĝaĵoj ties unikajn gustojn kaj samtempe, kaj aldonas ankaŭ nutraĵojn necesaj por la sano. Kelkaj legomoj estas plurjaraj sed plej estas unujaraj kaj dujaraj, kutime rikoltita en la sama jaro de semado aŭ plantado. Ajna sistemo estas uzata por kutivi legomojn, sekvante similan modelon; preparado de la grundo per moligado uax mildigado ĝin, forigo aŭ enterigo de fiherboj kaj aldono de organikaj aŭ kemiaj sterkoj; semado de semoj aŭ plantado de junaj plantoj; zorgado de la kultivita planto por malpliigi la plantokonkurencon, kontrolado de plagoj kaj havigado de sufiĉa akvo; rikoltado de la kultivaĵo kiam ĝi pretas; klasifikado, stokado kaj komercigado de la rikolto aŭ ties manĝado freŝe rekte el la grundo.[14]

Diferencaj grundotipoj kongruas al diferencaj kultivaĵoj, sed ĝenerale en moderaj klimatoj, sablecaj grundoj sekiĝas rapide sed ankaŭ varmiĝas rapide printempe kaj estas taŭgaj por fruaj kultivoj, dum tre argilecaj grundoj retenas malsekecon pli bone kaj pli taŭge por malfruaj rikoltosezonoj. La kreskosezono povas esti plilongigita per la uzado de retkovriloj, sonorilkovriloj, plastaj mulĉejoj, tuneletoj kaj forcejoj.[14] En pli varmaj regionoj, la produktado de legomoj estas limigita de la klimato, ĉefe pro la modelo de la precipitaĵo, dum en moderklimataj zonoj, ĝi estas limigita de la temperaturo kaj de la tagolongo.[15]

 
Foli-brasikoj en Koloradio, Usono.

Je hejma skalo, ŝovelilo, forkego kaj ŝpato estas la uzeblaj iloj, dum ĉe komercaj farmoj disponeblas ampleksa gamo de mekanika ekipaĵaro. Krom traktoroj, tiuj estas plugiloj, erpiloj, driloj, transplantiloj, kultivatoroj, irigacia ekipaĵaro kaj ŝredatoroj. Novaj teknikoj estas ŝanĝantaj kultivoprocedurojn engaĝiĝintajn en kultivado de legomoj pere de komputilkontrolaj sistemoj, lokigiloj pere de GPS kaj memŝoforaj programoj por senŝoforaj maŝinoj kio havigas ekonomian profiton.[15]

Rikoltado redakti

 
Rikoltado de ruĝa beto en Unuiĝinta Reĝlando.

Kiam oni rikoltas legomon, ĝi estas eltranĉita el sia fonto de akvo kaj manĝado. Ĝi pluspiras kaj perdas humidecon kiam ĝi faras tion, nome procezo plej notinda en la velkiĝo de la verdaj folienhavaj kultivaĵoj. Rikoltado de radikaj legomoj kiam ili estas tute maturaj plibonigas ties stokadan vivon, sed alternative, tiuj radikaj legomoj povas esti lasataj surgrunde kaj kolektitaj laŭlonge de etenda periodo. La rikolta procezo serĉas malpligrandigi damaĝaron kaj vundaron al la kultivaĵoj. Cepoj kaj ajloj povas esti sekigitaj dum kelkaj tagoj en la kampo kaj la radikkultivaĵoj kiaj terpomoj profitas el mallonga maturperiodo en varmaj humidaj medioj dum kiu tempo damaĝo saniĝas kaj la haŭto dikiĝas kaj plifortiĝas. Antaŭ komercado aŭ stokado, oni bezonas fari klasigadon por forigi damaĝitajn aĵojn kaj selekti produktojn laŭ ties kvalito, grando, matureco kaj koloro.[16]

Stokado redakti

Ĉiuj legomoj eltiras profiton el taŭga postrikolta zorgado. Granda proporcio de legomoj kaj de forpaŝantaj manĝaĵoj perdiĝas post rikoltado dum la stokoperiodo. Tiuj perdoj povas esti tiom grandaj kiom ĝis 30 al 50 procento en disvolviĝantaj landoj kie ne disponeblas taŭgaj malvarmaj instalaĵoj por stokado. La ĉefaj kaŭzoj de perdoj estas forĵetaĵoj okazigitaj de humideco, fungoj, mikro-organismoj kaj plagoj.[17]

 
Provizora stokado de terpomoj en Nederlando.

Stokado povas esti mallongdaŭra aŭ longdaŭra. Plej legomoj estas forpaseblaj kaj mallongdaŭra stokado dum kelkaj tagoj havigas flekseblecon en merkatadon. Dum stokado, folienhavaj legomoj perdas humidecon, kaj la vitamino C en ili degeneriĝas rapide. Kelkaj produktoj kiaj terpomoj kaj cepoj havas pli bonajn stokokvalitojn kaj povas esti vendataj kiam pli altaj prezoj estas disponeblaj, kaj per etendo de la merkatsezono, pli granda totala volumo povas esti vendata. Se fridigita stokado ne estas disponebla, la prioritato por plej kultivaĵoj estas stokadi altkvalitan produkton, por reteni altan humidecnivelon kaj teni la produkton en ombro.[16]

Pli taŭga stokado celas etendi kaj sekurigi surbretan vivon estas plej bone farita post aplikado de efika frostoĉeno.[18] Malvarma stokado estas partikulare utila por legomoj kiaj florbrasikoj, melongenoj, laktukoj, rafanoj, spinacoj, terpomoj kaj tomatoj, kies plej bona temperaturo dependas el la tipo de produkto. Estas temperatur-kontrolaj teknologioj kiuj ne postulas la uzadon de elektro kia vaporiga malvarmigo.[19] Stokado de fruktoj kaj legomoj en kontrolita atmosfero kun altaj niveloj de karbona dioksido aŭ altaj niveloj de oksigeno povas malhelpi mikroban kreskon kaj etendi stokan vivon.[20]

La traktado de legomoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj fare de joniga radiado povas esti uzata por konservi ilin kaj el mikroba infektado kaj el insekta damaĝo, same kiel el fizika kadukiĝo. Ĝi povas etendi la stokadan vivon de la manĝaĵoj sen rimarkinda ŝanĝo de ties proprecoj.[21]

Konservado redakti

La celo de la konservado de legomoj estas etendi ties disponeblon por konsumadaj aŭ merkatigaj intencoj. La celo estas rikolti la manĝaĵojn je ties maksimuma stato de palatabluma kaj nutra valoroj, kaj konservi tiujn kvalitojn por etenda periodo. La ĉefaj kaŭzoj de kadukiĝo ĉe legomoj post ili estas kunigitaj estas la agoj de naturaj enzimoj kaj la damaĝo farita de mikro-organismoj.[22] Enladigado kaj frostigado estas la plej ofte uzataj teknikoj, kaj legomoj konservitaj pere de tiuj metodoj estas ĝenerale similaj laŭ nutra valoro al kompareblaj freŝaj produktoj rilate al karotenoidoj, vitamino E, mineraloj kaj dieta fibro.[23]

 
Fabokampo kaj enladigejo, Nov-Ĵerzejo, Usono.

Enladigado estas procezo dum kiu la enzimoj de la legomoj estas malaktivigitaj kaj la mikro-organismoj ĉeestantaj estas mortigitaj pere de la varmo. La sigelita lado ekskludas aeron el la manĝaĵo (sterilvakuigo) por eviti sekvan kadukiĝo. La plej malalta necesa varmo kaj la minimuma proceztempo estas uzataj por eviti la mekanikan difektiĝon de la produkto kaj por konservi la guston tiom for kiom eblu. La lado estas tiam kapabla esti stokita je averaĝe mediaj temperaturoj dum longa tempoperiodo.[22]

Frostigi legomoj kaj teni ties temperaturon sub −10 (14 ) evitos ties difektiĝon dum mallonga periodo, dum temperaturo de −18 (0 ) estas postulata por pli longdaŭra stokado. La enzim-agado estos simple malhelpita, kaj brogado de taŭge grandaj preparitaj legomoj antaŭ frostado malpliigas tion kaj kaj evitas la disvolvigon de disaj gustoj. Ne ĉiuj mikro-organismoj estos mortigitaj je tiuj temperaturoj kaj post malfrostigo la legomoj estu uzataj tuje ĉar alimaniere, ajnaj ĉeestaj mikroboj povas proliferi.[24]

 
Sunsekigado de tomatoj en Grekio.

Tradicie, sunsekigado estis uzata por kelkaj produktoj kiaj tomatoj, fungoj kaj faboj, etendingante la produkton sur bretoj kaj turnigante la produkton laŭ vicoj. Tiu metodo suferas pro kelkaj malavantaĝoj kiaj manko de kontrolo sur sekigindicoj, difektiĝo kiam la sekigado estas malalta, poluado pro malpurigo, malsekigo pro pluvo kaj atako fare de roduloj, birdoj, insektoj kaj aliaj bestoj. Tiuj malavantaĝoj povas esti malpliigitaj pere de la uzado de sunenergiaj sekigiloj.[17] La sekigita produkto devas esti apartigita el reabsorbado de malsekigo dum stokado.[22]

Altaj niveloj kaj de sukero kaj de salo povas konservi manĝaĵojn per evitado de la kresko de mikro-organismoj. Verdaj faboj povas esti saligitaj pere de kovrado de la guŝoj per salo, sed tiu metodo konservi estas maltaŭga por plej legomoj. Kukumoj, betoj, karotoj kaj kelkaj aliaj legomoj povas esti boligitaj kun sukero por krei marmeladojn.[22] Vinagro estas amplekse uzata en manĝokonservado; sufiĉa koncentro de acetata acido evitas la disvolvigon de detruaj mikro-organismoj, kion oni uzas por la preparado de peklaĵoj, ĉatnioj kaj kukumetoj.[22] Fermentado estas alia metodo konservi legomojn por posta uzado. Acida brasiko estas farita el ege tranĉita brasiko kaj dependas el bakterioj el laktata acido kiuj produktas komponaĵojn kiuj malhelpas la kreskon de aliaj mikro-organismoj.[19]

Ĉefaj produktantoj redakti

 
Legomvendejo en Barato.
 
Legomoj en ĉiovendejo en Usono.
 
Legomoj en ĉiovendejo en Kanado.
 
Burĝonbrasiko

En 2010, Ĉinio estis la plej granda produktanta de legomoj lando, kun ĉirkaŭ la duono el la tutmonda produktado. Barato, Usono, Turkio, Irano kaj Egipto estis la venontaj plej grandaj produktantoj. Ĉinio havis la plej grandan terareon dediĉitan al la produktado de legomoj, kvankam la plej granda averaĝe rikoltokvanto estas atingita en Hispanio kaj Sud-Koreio.[25]

Lando Areo kultivata
ja miloj da hektaroj
Rikolto
miloj da kg/ha
Produktado
miloj da tunoj
Ĉinio 23,458 230 539,993
Barato 7,256 138 100,045
Usono 1,120 318 35,609
Turkio 1,090 238 25,901
Irano 767 261 19,995
Egiptio 755 251 19,487
Italio 537 265 14,201
Rusio 759 175 13,283
Hispanio 348 364 12,679
Meksiko 681 184 12,515
Niĝerio 1844 64 11,830
Brazilo 500 225 11,233
Japanio 407 264 10,746
Indonezio 1082 90 9,780
Sud-Koreio 268 364 9,757
Vjetnamio 818 110 8,976
Ukrainio 551 162 8,911
Uzbekio 220 342 7,529
Filipinoj 718 88 6,299
Francio 245 227 5,572
Totalo tutmonda 55,598 188 1,044,380

Normigado redakti

 
Samkiel la plimulto de la kamparanoj de Subsahara Afriko, ĉi kamerunano kultivas legomojn je vivteniga nivelo.
 
Elefantajlo
 
Tigobrasiko

La Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) publikigas internacian normigadon por sekurigi ke produktoj kaj servoj estas sekuraj, fidindaj kaj bonkvalitaj.

Estas nombraj normigadoj de ISO koncerne al fruktoj kaj legomoj.[26] ISO 1991-1:1982 listigas la botanikajn nomoj de 61 plantospecioj uzataj kiel legomoj kun ties komunaj nomoj de legooj en angla, franca kaj rusa.[27] ISO 67.080.20 kovras la stokadon kaj transporton de legomoj kaj ties derivaj produktoj.[28]

Esperantlingvaj nomoj redakti

Grava fonto por la esperantlingvaj nomoj de legomoj estas la listo "PPL Legomoj. Esperanto-nomoj por legomoj manĝataj en Nord-Okcidenta Eŭropo" fare de la nederlanda esperantisto Wouter F. Pilger en 1997.[29] Li indikas, ke la listo temas pri manĝataj legomoj akireblaj en Nordokcidenta Eŭropo en la 1990-aj jaroj. Li aldonas nomojn en angla, franca, germana, kaj nederlanda. krom kompreneble la latinlingvan sciencan dunomon. Li avertas pri la kriterioj per kiuj li formis la liston kaj pri la malfacilo distingi inter legomo kaj frukto, aŭ inter legomo kaj spic-herbo. Li ordigas la speciojn laŭ alfabeta ordo de iliaj familioj.

 
 De iuj planto-specioj ekzistas multaj varioj, kaj foje de unu vario ekzistas pluraj kultivaroj aŭ kultur-formoj, aŭ rasoj, preparataj kiel legomoj en malsama maniero. Ankaŭ foje la sama vario aŭ formo estas ne la sama legomo laŭ la aĝo de la planto aŭ la uzata parto de la planto. Pro tio, eĉ la scienca nomo de la vario aŭ formo ne estas plene decidiga. Tial mi donas ankaŭ skizan priskribon kaj nomojn en kelkaj naciaj lingvoj. Kvankam tiuj nacilingvaj nomoj estas transprenitaj el verkoj pri legomoj, foje ili pli ŝajnas esti nomo por la planto, eble ĉar la legomo tie estas malpli konata. Kaj foje ili ŝajnas al mi simple neĝustaj (tiam mi aldonis demandsignon). 

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vegetable. Dictionary.com. Alirita 2015-03-03.
  2. Sinha, Nirmal; Hui, Y.H.; Evranuz, E. Özgül; Siddiq, Muhammad; Ahmed, Jasim (2010). Handbook of Vegetables and Vegetable Processing. John Wiley & Sons. pp. 192, 352. ISBN 978-0-470-95844-5. [1] Alirita la 14an de Decembro 2015.
  3. Vainio, Harri kaj Bianchini, Franca. (2003) Fruits And Vegetables. IARC. ISBN 9283230086.
  4. Fungi vegetables. Spices & Medicinal Herbs: Classification of vegetables. Alirita 2015-03-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-12-13.
  5. NIX v. HEDDEN, 149 U.S. 304 (1893). Findlaw.com.
  6. Portera, Claire C.; Marlowe, Frank W. (January 2007). “How marginal are forager habitats?”, Journal of Archaeological Science 34 (1), p. 59–68. doi:10.1016/j.jas.2006.03.014. 
  7. Douglas John McConnell. (1992) The forest-garden farms of Kandy, Sri Lanka. ISBN 978-92-5-102898-8. [rompita ligilo]
  8. The Development of Agriculture. National Geographic. Alirita 2015-03-05.
  9. Wharton, Clifton R.. (1970) Subsistence Agriculture and Economic Development. Transaction Publishers. ISBN 978-0-202-36935-8.
  10. 10,0 10,1 Lambert, Tim A brief history of Food. Alirita 2015-03-04.
  11. Apel, Melanie Ann. (2004) Land and Resources in Ancient Greece. Rosen Publishing Group. ISBN 978-0-8239-6769-8.
  12. Forbes, Robert James. (1965) Studies in Ancient Technology. Brill Archive.
  13. FAOSTAT Query page. Alirita 2015-09-16. Aggregate data: may include official, semi-official or estimated data
  14. 14,0 14,1 Brickell, Christopher (ed). (1992) The Royal Horticultural Society Encyclopedia of Gardening. Dorling Kindersley, p. 303–308. ISBN 978-0-86318-979-1.
  15. 15,0 15,1 (2007) Introduction to Agricultural Engineering Technology: A Problem Solving Approach. Springer Science & Business Media. ISBN 978-0-387-36915-0.
  16. 16,0 16,1 Dixie, Grahame (2005) 8. Post-harvest handling: Storage. Horticultural Marketing. FAO. Alirita 2015-03-21.
  17. 17,0 17,1 (2000) Solar Energy: Fundamentals and Applications. Tata McGraw-Hill Education, p. 191. ISBN 978-0-07-463631-2. [rompita ligilo]
  18. Kohli, Pawanexh (2008) "Why Cold Chain for Vegetables" in Fruits and Vegetables Post-Harvest Care: The Basics Arkivigite je 2020-11-03 per la retarkivo Wayback Machine. Crosstree Techno-visors
  19. 19,0 19,1 (2010) Handbook of Vegetables and Vegetable Processing. John Wiley & Sons, p. 192, 352. ISBN 978-0-470-95844-5.
  20. Thompson, A. Keith. (2010) Controlled Atmosphere Storage of Fruits and Vegetables. CABI. ISBN 978-1-84593-647-1.
  21. de Zeeuw, Dick Use of nuclear energy to preserve man's food. International Atomic Energy Agency. Alirita 2015-03-22.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 (1968) Home preservation of Fruit and Vegetables. Ministry of Agriculture, Fisheries and Food, p. 1–6.
  23. Rickman, Joy C. ; Bruhn, Christine M.; Barrett, Diane M. (2007). “Nutritional comparison of fresh, frozen, and canned fruits and vegetables II. Vitamin A and carotenoids, vitamin E, minerals and fiber”, Journal of the Science of Food and Agriculture 87 (7), p. 1185–1196. doi:10.1002/jsfa.2824. 
  24. (2003) Handbook of Vegetable Preservation and Processing. CRC Press, p. 286–290. ISBN 978-0-203-91291-1.
  25. Table 27 Top vegetable producers and their productivity. FAO Statistical Yearbook 2013. Food and Agriculture Organization of the United Nations. Alirita 2015-09-14.
  26. 67.080: Fruits. Vegetables. International Organization for Standardization. Arkivita el la originalo je 2012-09-22. Alirita 2009-04-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-22. Alirita 2015-12-20.
  27. ISO 1991-1:1982: Vegetables -- Nomenclature. International Organization for Standardization. Alirita 2015-03-20.
  28. 67.080.20: Vegetables and derived products. International Organization for Standardization. Alirita 2015-03-20.
  29. "PPL Legomoj. Esperanto-nomoj por legomoj manĝataj en Nord-Okcidenta Eŭropo" Wouter F. Pilger, 1997, alirita en 13a de novembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vegetable en la angla Vikipedio.