Stalo
Stalo estas konstruaĵo, kiu servas kiel loĝejo por bestoj agrikulture tenataj.

Laŭ Francisko Azorín stalo estas Loĝejo por brutaro, por grego.[1] Li indikas etimologion el la latina stabulum, el stabulare (stali). Kaj li aldonas la terminon stali, por loĝigi brutojn en stalo.[2]
PriskriboRedakti
Povas temi pri propra domo aŭ pri parto de ĝi. Plej ofte, sed ne nepre, temas pri parto de bieno, sed stalo ankaŭ ekzemple povas esti unuopa konstruaĵo sur aŭ apud paŝtejo. Por ĉiu bestospeco kaj laŭ ĉiuj kulturoj kaj epokoj ekzistas apartaj konstruoformoj. Devas esti praktike en- kaj elgvidi la bestojn, alporti manĝaĵon kaj freŝan fojnon por kuŝado, elporti malpuraĵojn. Devas esti taŭga varmeco kaj sufiĉo da oksigeno. Modernaj staloj plej ofte estas haloj kun centra vojo kaj unu aŭ pluraj flankaj ĉeloj por po unu aŭ por pluraj bestoj.
Tipoj de stalojRedakti
Staloj estas konstruaĵoj sur bieno aŭ troviĝas proksime de bieno. Ĉe loĝstala domo, kiu dominis antaŭ la industria revolucio, la stalo estas integrita en loĝdomo de la agrikuluristo.
Se la stalo troviĝas ekster la biena loko kaj proksime de paŝtejo, ĝi nomiĝas „eksterbiena stalo“.
En la industria agrikulturo de la 21a jarcento ofte la stalo aŭ pli bone stalego troviĝas ekster la vilaĝo aŭ urbo. La bestoj tenataj en tiaj staloj plej ofte ne havas la eblon serĉi la nutraĵon en la subĉielejo.
Historio de la stalkonstruaĵo kaj la tenado de bestoj en stalojRedakti
Staloj en la 21a jarcentoRedakti
Hodiaŭ utilbestoj estas tenataj kaj sur paŝtejoj kaj en staloj. En industriŝtatoj ofte la tenado en staloj estas la plej ofta: de 12,5 milionoj da bovoj, kiuj ekzistas en Germanujo 4,8 milionoj havas minimume partatempan eblecon por iri eksteren al paŝtejo. De la porkoj en Germanuno malpli ol 1 % estas tenataj subĉiele. Male al tio 84 % de la ŝafoj povas paŝti eksterdome sur paŝtejoj.[3]Ankaŭ ekzistas ŝtaloj por bestoj, kiuj plejparte aŭ sezone paŝtas eksterdome ekzistas staloj, plej ofte en formo de eksterbienaj staloj. Dum vintro la bestoj ofte estas en staloj por la glaciigita trinkakvo kaj danĝero gliti kaj vundi sin dum frosta kaj neĝa periodoj. La tenado en staloj donas sekurecon kaj pli facilan kontroleblecon.[4] Krome la kolektado de sterko en stalo estas pli facila ol eksterstale.
Hodiaŭ ekzistas specialaj konstruformoj por ĉiu bestospeco kaj utilformo, kiuj dependas de la bezonoj de la bestospeco rilate la nutrigado, mastrumado, temperaturbezono kaj aerumado.
Ĝenerala konstruoRedakti
Stalkonstruaĵoj hodiaŭ ofte estas haloj kun trairejoj aŭ pluraj ejoj poe unu aŭ pluraj bestoj. La bestoj estas nutrataj aŭ dum la tuta jaro au nur dum la malvarmaj sezonoj en la stalo.
Ĉe malnovaj bienaj staloj la stokejoj por fojno kaj pajlo ofte estas super la stalo. modernaj staloj havas proprajn ejojn aŭ ujoj por stoki la furaĝon, fojnon kaj pajlon.
BovojRedakti
Ĉe la staltenado de bovoj oni distingas inter unupa tenado kaj grupa tenado. Ĉe la unuopa tenado la bestoj estas ligitaj. Tio povas okazi per ligado sur longa stalo, mezlonga stalo aŭ mallonga stalo. La lasta estas hofiaŭ preferata, ĉar tie la ekskrementoj fakis malantaŭ la kuŝejoj kaj tiel pli facile povas esti forigeblaj.
Junbestoj (bovidoj) estas tenataj dum la unuaj du samajnoj en bovidkabanoj (ankaŭ nomataj igluo, kabano). eklde al oka samajno ili devas etis tenataj en grupoj:
Ĉe la grupa kaj grega tenado ekzistas en la kurstlo ekszistas diversaj eblecoj, kiuj distingixas rilate la ejodivido kaj substerkaĵo. La plej ofta varianto estas ĉe laktobovinoj , en kiu la povoa kpovas kuŝi en propra stalfako kŭstalfaka kurstalo aŭ kie ĝi povas kuŝi kaj manĝi en propra stalfako ene de kurstalo. Tiu metodo ebligas al la altproduktiva bovino manĝi kaj remaĉi senĝenate. La staltipo por la junbova kreskigado aŭ la la ekstensiva patrinbovina tenado estas plej ofte sterktavalo stalo. Lal planko etas dekliva kaj je ties supra fino freŝa substerkaĵo estas aldonita regule dum la bestoj tretas al sterkon kontinune al al alis fino, kie ĝi esta forigata. Ankaŭ en profundkurstaloj substerkaĵo estas uzata; ĉi tie sur al kuntretita sterko freŝa substerkeĵo estas aldonata. Ĉe tiu metodo ekestas izolantaj matracoj el substerkaĵtavoloj, kiuj plu kaj plu altiĝas. Tiun sistemon estas uzata ĉe junbetas krekigado kaj virbovgrasigado. Alternativo estas fendoplanko sen substerkaĵo, betonita plankto kun fendoj por tralasi la ekrementoj.
La prizorgado kun akvo kaj furaĝo okazas per trogoj
PorkojRedakti
Ĉe la porktenado ekzistas diversaj konstruformoj, kiuj estas agordita al la diversaj celoj de la besttenado.
PorkgrasigadoRedakti
La porkgrasigado okazas en grupoj, tial la porkgrasiga stalo estas separatigita en fakoj. La varmstalo estas devige aerumita kaj la przrgado kun akvo okazas per specialaj niplotogoj. La bestoj ricevas la furĝon per aŭtomatoj en fluida aŭ seka formo (fluidnutrado , Seknutrado). Nur en malgrandaj staloj la bestoj esstas nutrataj per mano.
ĈevalojRedakti
Ĉe ĉefvaloj dominas la stalfaka stalo kaj la unuopaj ĉevalo staras en unuopaj fakoj, Ofte ekzistas ebleco por elkuri..[5]
Vidu ankaŭ artikolojn pri ĉevalstaloj, ĉevalbredado kaj ĉevalejo)
KortobirdojRedakti
Ĉe la kortobirda tenado la stalformo ankaŭ dependas de al tenadcelo.
Kortobirda grasigadoRedakti
Jenaj kortbirfoj taŭgas poe grasdigi virkoketoj, meleagroj kaj ekonomie malpli gravaj estas hejmanseroj, anasoj, kolomboj, strutoj kaj ordinaraj koturnoj. Staloj de virkoketoj kaj meleagoj estas simil konstruitaj. Aux la bestoj estas tenataj en fermitaj staloj kun deviga aerumado aŭ ili estas tenataj en staloj kun libera aerumado. La lasta staltipo nomiĝas „naturstalo“. La planko ne estas firmigita kaj nur ricevis ĉ. 3,5 cm dika tavolo el hakita pajlo aŭ molligna rabotaĵo.
Ovoproduktantaj kokinojRedakti
Ĉe kokinoj por produkti ovojn oni distingas inter enkaĝa tenado, tenado en kaĝegoj, surplanka tenadeo kaj subĉiela tenado. En la Eŭropa Unio ekzistas reglamento (Eŭropa Unio) pri postuloj al la staloj (1999/74/EG : Richtlinie des Rates vom 19. Juli 1999 zur Festlegung von Mindestanforderungen zum Schutz von Legehennen - Amtsblatt Nr. L 203 vom 03/08/1999 S. 0053–0057).
Ŝafoj kaj kaprojRedakti
La tenado en grupoj okazas en stalfakoj ene de granda stalego. enili estus multe da spaco por grupok ĝis kvin bestoj.[6]
Flankkonstruaĵoj kaj stokejojRedakti
Ofte la furaĝo estas stokata proksime de la stalo, ekzemple en separata ejo, por eviti la ŝarĝon de la enstala aero, se temas pri seka, polva materialo. En malnovaj staloj ofte la furaĝo estas stokata enla subtegmentejo de la stalo.
Vidu ankaŭRedakti
LiteraturoRedakti
- Reiner Brunsch, Otto Kaufmann, Thomas Lüpfert: Rinderhaltung in Laufställen. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-4533-2.
- Jens Marten: Pferdehaltung. AID, Bonn 1996. (AID, Band 1309)
- Dietbert Arnold: Pferdewirtprüfung [Bd.1] Stallklima. BOD, Norderstedt 2009, ISBN 978-3-8370-9960-7.
ReferencojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 189.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Deutscher Verband für Landschaftspflege e.V.: Zahlen zur Weidehaltung in Deutschland[rompita ligilo].
- ↑ AMA Marketing GesmbH: Rund ums Rind: Haltung[rompita ligilo].
- ↑ Michael Koch: Traditionelles Arbeiten mit Pferden. Ulmer, Stuttgart 1998, ISBN 3-8001-7383-2, S. 20 f.
- ↑ Nina M. Keil u.a.: Laufstallhaltung für kleine Ziegenbestände. Einfache und kostengünstige Umbaulösungen. Arkivigite je 2014-03-10 per la retarkivo Wayback Machine In: ART-Berichte. 727 (2010).
- ↑ Biologische Schutzgemeinschaft Hunte-Weser-Ems: Die Lethe-Heide
Eksteraj ligilojRedakti
- Landwirtschaftsamt Baden-Württemberg: Planungshilfen für den Rinder-Stallbau. 2. August 2010.
- Katalog der Ausstellung „Der nicht mehr gebrauchte Stall“ 2011.