Reglamento (Eŭropa Unio)

Laŭ la artikolo 249 de la traktato pri Eŭropa Komunumo, "Reglamento havas ĝeneralan aplikon. Ĝi estas deviga en sia tuteco kaj rekte aplikenda en ĉiu membroŝtato."

Ĝi simbolas la leĝfaran povon de Eŭropa Unio, kaj estas la ĉefa fonto de la derivita juro. Ĝin alprenas unuarange la Ministrara Konsilio kaj duarange la Eŭropa Komisiono.

Cele al klarigo, la Traktato estiganta Konstitucion por Eŭropo donas novan nomon al reglamento: eŭropa leĝo. Ĝia artikolo I-33 ja tekstas jene: "Eŭropa leĝo estas leĝfara akto kun ĝenerala apliko. Ĝi estas deviga en tuteco kaj rekte aplikenda en ĉiu membroŝtato." Tamen la Konstitucio konservas la nocion eŭropa reglamento, sed tia akto servos nur por aplikigi la eŭropan leĝon (same kiel en pluraj naciaj jurordoj).

Ecoj de reglamento

redakti

Akto kun ĝenerala apliko

redakti

Same kiel leĝo en nacia jurordo, la eŭropa reglamento enhavas ĝeneralajn kaj nepersonajn preskribojn, kiuj devigas ĉiujn.

Tiusence reglamento kontrastas kun decido, ĉar ĉi-lasta havas nur personan aplikon kaj do celas nur iujn personojn.

Ĝuste por eviti konfuzon inter reglamento kaj decido (pri la celitoj), la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj precizigis, ke reglamento estas leĝdona akto "aplikenda ne de limigitaj, cititaj aŭ rekoneblaj celitoj sed de personkategorioj celitaj malkonkrete kaj en ilia tuteco" (vd. la juĝdecidon Confédération générale des producteurs de fruits et légumes kt. Konsilio en 1962).

Akto deviga en sia tuteco

redakti

La devigeco estas komuna eco de reglamento kaj de decido, sed distingas reglamenton disde eŭropuniaj nedevigaj aktoj, nome rekomendoj kaj opinioj.

La traktako precizigas, ke reglamento estas "deviga en sia tuteco", kio malpermesas al la membroŝtatoj apliki ĝin nur parte, kun adaptoj aŭ elekte. Ili apliku kaj observu ĉiujn detalojn de reglamento. Tio distingas reglamenton disde direktivo, kiu devigas la membroŝtatojn nur pri la atingenda rezulto.

Tio povas pensigi onin, ke reglamento difinas ĉiujn dispoziciojn por bona apliko. Tamen tio ne ĉiufoje okazas: tiakaze povos esti alprenitaj eŭropuniaj aŭ membroŝtataj aktoj por la plena apliko de la reglamento.

Akto rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj

redakti

Reglamento jurefikas en la internaj jurordoj de la membroŝtatoj sen tio, ke necesas alpreni naciajn aktojn por enlanda transformo (male de tio, kio okazas pri direktivo).

Krome, ĝi estigas rajtojn kaj devigojn por la individuoj. Tio estas, ke la rekta apliko konsistas el la atingo de la individuoj (ne nur de la membroŝtatoj).

Fine, reglamento estu same aplikata en ĉiuj membroŝtatoj, por ke la unuformeco de la eŭropunia regularo estu konservata.

Kategorioj de reglamentoj

redakti

Reglamento havas ne nur leĝdonan flankon, sed ankaŭ aplikan flankon.

Bazaj reglamentoj
Ili estas la plene leĝdonaj reglamentoj, kiuj enhavas la ĉefajn principojn kaj regulojn por reguligi la koncernan kampon. Ilin alprenas ekskluzive la Ministrara Konsilio, kun foja kunlaboro de la Eŭropa Parlamento. Ilin la Eŭropa Konstitucio nomas eŭropaj leĝoj.
Aplikaj reglamentoj
Ili celas aplikigi la dispoziciojn de la bazaj reglamentoj, kaj indikas la aplikorimedojn kaj la eventualaj permesitaj esceptoj. Ilin povas alpreni la Ministrara Konsilio aŭ la Eŭropa Komisiono. Ilin la Eŭropa Konstitucio nomas eŭropaj reglamentoj.
Kunaj reglamentoj de la Konsilio kaj la Parlamento
Ili estas alprenitaj kadre de la kundecida proceduro, kiu donas al la Parlamento samrajtan kunleĝfaradon kiel al la Ministrara Konsilio.

Efektiviĝo

redakti

Principe, reglamento efektiviĝas ekde la dato, kiun ĝi mem indikas en siaj dispozicioj.

Sed, se la eŭropunia leĝfaranto ne precizigas la daton, reglamento efektiviĝas ekde la dudeka tago, kiu sekvas la tagon, kiam la reglamento estis publikigita en la Oficiala Gazeto de Eŭropaj Komunumoj.

Necesa motivo

redakti

La traktatoj devigas la eŭropuniajn instituciojn motivi la reglamentojn. Motivo estas esenca procedo por la alpreno de reglamento: manko de motivo povas sekvigi la nuligon de la akto.

La eŭropunia juĝistaro precizigis la postulitan gradon de la motivo. Laŭ la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj sufiĉas, ke:

  1. reglamento referencas al la ĝenerala situacio, kiu kondukis al ĝia alpreno;
  2. reglamento indikas siajn ĝeneralajn celojn.