Malfermi la ĉefan menuon

Wildeshausen estas urbo en la nordokcidento de Germanio. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Oldenburg en la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio estas parto de la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 19 751 loĝantojn.

Wildeshausen
Blazono
Wildeshausen in OL.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Oldenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°53′35″N 8°25′53″O  /  52.89306°N, 8.43139°O / 52.89306; 8.43139 (Wildeshausen)Koordinatoj: 52°53′35″N 8°25′53″O  /  52.89306°N, 8.43139°O / 52.89306; 8.43139 (Wildeshausen)
Alto super la marnivelo 19 m
Areo 89,47 km²
Loĝantaro 19751 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 0 44 31
Poŝtkodo 27793
Aŭtomobila kodo OL
Oficiala Municipokodo 03458014
Komunumestro Prof. Dr. Kian Shahidi
Oficiala retejo https://www.wildeshausen.de/
v  d  r
Information icon.svg

Rilatoj al EsperantoRedakti

En 1861 en la urbo naskiĝis la esperantisto Benno Küster, kiu inter alie verkis "Plenan lernolibron de la internacia helplingvo Esperanto" ("Vollständiges Lehrbuch der internationalen Hilfssprache Esperanto"), 1910, 192 p., kaj tradukis el la germana la "eposon idilian" Hermano kaj Doroteo de Goethe (1911, 2a eld. 1922). Li kunlaboris al La Revuo kaj La Vagabondo.

 
monteta tombaro el la bronza epoko en erikejo Pestrup


 
privata lernejo Spascher Sand [Spaŝa Zant] en Wildeshausen