Malvarma liverĉenoliverĉeno por frostigendaj varoj aŭ, eventuale, se ne eblas miskompreno, ĉeno de malvarmo estas temperatur-kontrolita provizoĉeno. Nerompita malvarma ĉeno estas senĉesa serio de stokad- kaj distribu-agadoj kiuj konservas antaŭfiksitan temperaturintervalon. Ĝi estas uzata por helpi etendi kaj certigi la komsumlimdaton (bretovivo) de produktoj kiel ekzemple freŝa agrikultura produkto,[1] marfruktoj, frostmanĝaĵo, fotografia filmo, kemiaĵoj, kaj kuraciloj.[2] Tiaj produktoj, dum transporto kaj dum stokado, estas nomitaj malvarma kargo.[3] Male al aliaj varoj, malvarmĉenaj varoj estas efemeraj kaj ĉiam survoje direkte al fino aŭ celloko, eĉ kiam ĝi estis tenita provizore en frostejoj kaj tial ofte referita kiel kargo dum ĝia tuta loĝistika ciklo.

Iuj vakcinoj devas esti sub preskribita temperatura reĝimo ĝis la uzado.
Kamiono kun frostosistemo.
Frostigitaj marproduktoj.

Oni uzas la manĝaĵ-frostigon en malvarmaj regionoj ekde jarcentoj. La frostigo disvastiĝis nur post apero de la meĥanikaj frostigaj metodoj, kaj aparatoj. En 1880 - hazarde - frostis ŝipkargo da viando, kiun oni liveris de Aŭstralio al Britio. La konservado sukcesis tiel bone, ke oni tuj ekuzis la metodon por la longdistancaj transportoj.

Oni eksperimentis la frostigan metodon por pluraj manĝaĵoj. Plej avantaĝa temperaturo estas la –18 °C aŭ malpli, kio okazas en hejmaj frostigujoj. Oni "frostigas" la frukton ofte en siropon aŭ per solida sukerkovraĵo, por fermi de la aero kaj tiel protekti ĝin for de la oksidado kaj de la sekiĝo.

Notoj redakti

  1. . Fruits and Vegetables Post-Harvest Care: The Basics (PDF). CrossTree techno-visors. Arkivita el la originalo je 2020-11-03. Alirita 2015-12-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-03. Alirita 2021-12-30.
  2. Gyesley, S. W. (1991). “Total Systems Approach to Predict Shelf Life of Packaged Foods”. ASTM STP 1113-EB. 
  3. Lou Smyrlis (19a de Septembro, 2013). "CN's Claude Mongeau preaches 'eco-system of collaboration' at Port Days" Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine, Canadian Transportation Logistics, Alirita la 20an de Septembro, 2013

Bibliografio kaj eksteraj ligiloj redakti