Bovlo

speco de ronda ujo

Bovlo estas manĝilo. En Francio oni uzas ĝin ĉefe por la matenmanĝo, por trinki kafon, lakton, teon, k.s.

Bovloj de antikva Romio

Bovloj estas faritaj el diversaj materialoj: porcelano, plasto, metalo, ligno, ceramiko, fajenco, ktp. Laŭ la materialoj bovloj utilas ne nur kiel manĝilaro sed ankaŭ kiel ujo por prepari aŭ varmigi manĝojn.

Ekzistas bovloj kun aŭ sen teniloj, bovloj ornamitaj, bovloj personigitaj kun la nomo de la uzanto, ktp, kaj ankaŭ la tiel nomata sonbovlo.

En vortaro de Krause la ujo estas nomata bovlujo kaj bovlo staras por alkohola trinkaĵo (vino kaj/aŭ ŝaŭmvino kun fruktoj). [1]. La uzo de "bovlujo" estas erara; ĝi kontrastas kun la uzo trovebla ĉe Zamenhof, en "La ŝtona urbo" (Anna Löwenstein) kaj ĉe aliaj aŭtoroj, kie la vorto ĉiam nomas la ujon[2]. Tamen figurosence eblas nomi la trinkaĵon ankaŭ bovlo (trinkaĵo).

NotojRedakti

  1. Krause: Großes Handwörterbuch Deutsch-Esperanto.Hamburg 2007. Artikolo "Bowle: Getränk bovlo; Gefäß bovlujo"
  2. Vd. en Tekstaro, serĉo "bovlo"