Vegetarismo

maniero de homa nutrado, kio evitas manĝi kaj viandon kaj fiŝon

Vegetarismo estas maniero de homa nutrado dum kiu estas evitata manĝado de ĉiuj specoj de viando (mamulaĵoj, fiŝaĵoj, birdaĵoj kaj ankaŭ viando de ĉiuj aliaj bestoj), ŝmalco, gelateno kaj simile. Pli precize, vegetaranoj ne manĝas buĉproduktojn, do manĝaĵojn pro kiuj devis besto morti. La plejmulto de vegetaranoj tamen manĝas aliajn produktojn de bestoj, ekzemple ovojn, laktoproduktojnmielon. Nur veganismo, specifa formo de vegetarismo, rifuzas konsumi bestoproduktojn ĝenerale.

Diverseco de nutraĵoj manĝeblaj de vegetaranoj
Vegetaraj kaj veganaj manĝaĵoj servataj en la delikataĵejo.
Afiŝo surstrate en Stokholmo, kiu diras: "Viando havas du okulojn. Manĝu vegane!"
Manifestacio en Parizo favore al vegetarismo, 2008. La protestafiŝo diras "Bestoj estas miaj amikoj, kaj mi ne manĝas miajn amikojn."

Tipoj de vegetaranoj redakti

 
Distingiloj sur nutraĵoj en Barato

Oni povas distingi diversajn tipojn de vegetaranoj:

  • vegetarano: kutima vorto por homo, kiu ne manĝas viandon; ofte signifas lakto-ovo-vegetaranon
  • lakto-ovo-vegetarano: homo kiu ne manĝas viandon, sed manĝas ovojn kaj produktojn el lakto
  • lakto-vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon, nek ovojn, sed manĝas lakton, fromaĝon, buteron, kaj aliajn produktojn el lakto
  • ovo-vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon, nek laktaĵojn, sed manĝas ovojn kaj ovaĵojn
  • veganokompleta vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon, nek iun ajn parton de besto, nek produkton el bestoj (lakton, buteron, grason, mielon, ktp.). Fakte la ĝusta vorto por tiu specife pridieta vorto estas vegetaĵano (aŭ vegetalano), veganoj ja estas nepre vegetaĵanoj sed krome vivas bojkotante bestajn produktojn el aliaj kampoj ol nur manĝa (rilate vestaĵojn, dorlotbestan industrion, distradon, "sciencan" testadon)
  • krud-vegetarano: vegetarano kiu ne kuiras manĝaĵojn
  • frukt-vegetarano: vegetarano kiu manĝas nur fruktojn, iujn legomojn, eble semojn
  • fiŝ-vegetarano (homo kiu ne manĝas landbestaĵojn sed manĝas marbestaĵojn); duonvegetarano (fleksitarano), ktp.: ofte tia homo nomas sin vegetarano, sed fakte tio estas erara. La ĉefa bazo de vegetarismo ja estas ne manĝi ion ajn mortan bestaĵon. Krome neniu vegetarana asocio akceptas tiajn formojn kiel vegetaraj.

Argumentoj de vegetaranoj redakti

  • Sano: Laŭ certaj vegetaranoj kaj multaj sciencaj esploroj[1] certaj manĝaĵoj, ekz-e tiuj kun multe da animalaj grasaĵoj, estas malbonaj por kelkaj malsanoj kiuj rilatas al hepato, koro, sango-cirkulado, ktp. Tiuteme ofte estas opiniate, ke vegetarismo malbonefikas al sano, ĉar komunkrede homa korpo bezonas ĉiamanĝecan dieton. Laŭ iuj sciencaj studoj, vegetaranoj havas pli bonan sanon ol aliaj personoj, ekzemple la ŝerpoj de Himalajo, aŭ hunzaoj de Karakorum. Sed estas disputate, ĉu tio eble estas efiko de aliaj faktoroj ol la manĝaĵoj.
  • Produkta efikeco kaj triamondismo: La produktado de manĝaĵoj el bestoj ofte malŝparas grundon, la kvanto de vegetaĵaj proteinoj bezonataj por "produkti" bestajn proteinaĵojn ege kaj multoble superas la rezultontan, do okazas vasta malŝparo. Vidu cetere al ekologio: ĉar ĝi ankaŭ akcelas detruon de pluvarbaroj pro grandskala produktado de sojo ofte genetike modifitaj organismoj (aŭ GMO).
  • Moralo, aŭ religio: Multaj personoj kredas, ke oni ne rajtas mortigi bestojn por ekhavi manĝaĵon (Tamen multaj vegeteranoj manĝas laktaĵojn, kies fabrikado baziĝas sur buĉado de idoj de la melkitaj brutoj). Multaj personoj bojkotcele iĝas vegeteranoj, ĉar ili opinias ke en modernaj fabrikaj farmoj de intensa agrikulturo oni kruelege suferigas bestojn. Sed tiel ili samtempe bojkotas la alitipajn farmojn, kie oni ne celas kruele suferigi bestojn.

Historio redakti

Vegetarismo estis kutima por Hinda subkontinento ekde eble la 2a jarmilo antaŭ Kristo – pro spiritaj kialoj kiel senperforto kaj por redukti malbonan karmon. Hinduismo predikas ke ĝi estas perfekta dieto por spirita evoluo, ankaŭ en Ĝajnismo, kiu havas inter ok kaj dek milionoj da kredantoj, ĉiuj ĝajnismanoj estas vegetaranoj. Budaismaj monakoj de la skolo "mahajana" ankaŭ historie praktikis vegetarismon.

Multaj hindaj antikvaj tekstoj promocias vegetarismon. Laika literaturo de Tirukural anoncis pli ol 2000 jaroj antaŭe: “Sentemaj animoj kiuj forlasis pasion ne manĝos karnon lasitan de vivo. Kiel oni povas praktiki veran kompaton, se oni manĝas karnon de besto por grasigi sian propran karnon?”.

Vegetaranoj en Eŭropo estis nomataj “pitagoranoj” pro filozofo Pitagoro kaj liaj sekvantoj, kiuj rifuzis viandon en la 6a jarcento antaŭ Kristo. Tiuj homoj praktikis vegetaran dieton pro por-sanaj kaj etikaj kialoj. Laŭ la romia poeto Ovido, Pitagoro diris: “Dum Homo daŭre restas senkompata detruanto de malpli altaj vivaj estaĵoj, neniam li konos sanon aŭ pacon. Tiom longe, kiom homoj masakras bestojn, ili mortigos unu la alian. Ja, tiu, kiu semas murdon kaj doloron, ne povas rikolti ĝojon kaj amon”.

Pri manĝado de viando estas eseo de la 1-a-jarcenta grek-romia verkisto kaj filozofo Plutarko, trovita en sia kolekto de skribaĵoj, Moralia. En "Pri manĝado de viando", li argumentas kontraŭ la malracieco kaj malmoraleco, laŭ li, de mortigado kaj manĝado de bestoj.

En la 1847a jaro la unua vegetarana societo en Ramsgate [Ramsgejt], Anglio, konsentis ke “vegetarano” — de la latina vorto uegetus (“vive”) kaj simila al la angla vorto vegetable (“legomo”) — estas persono kiu rifuzas konsumi ajnan karnon.

Adventistoj de la Sepa Tago kaj kredantoj de Rastafarianismo — religioj fondiĝintaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj — ankaŭ ofte estas vegetaranoj.

Afrikaj hebreaj israelidoj manĝas nur laŭ la organika vegetara dieto, kiu ankaŭ ekskludas laktaĵojn.

Sekvantoj de la sikismo estas dividitaj pri sia opinio pri ĉu ilia religio malaprobas manĝadon de viando aŭ ne.

En la okcidenta mondo populareco de vegetarismo stabile kreskis dum la 20a jarcento kiel rezulto de por-sanaj, etikaj kaj (pli antaŭnelonge) ekologiaj zorgoj.

Laŭ artikolo en la nederlanda gazeto Trouw, la Esperanto-movado komencis kiel unua propagandi vegetarismon dum la Universala Kongreso en 1908[2].

En Usono en la jaro 2000a de 2,5% ĝis 3% de loĝantaro diris ke ili neniam manĝas viandon, kio povas signifi ke ili estas vegetaranoj, kaj de 5% ĝis 6% diris ke ili ne manĝas viandon. Tio montras kreskon kompare kun la lasta jardeko kaj grandan kreskon de la 1950a jaro, kiam vegetarismo estis tre malofta, kvankam la po-persona viand-konsumo kreskis signife ekde tiam, ĉar la prezo de viando malkreskis pro bien-fabrikoj kaj la averaĝa enspezo kreskis.

La Veggie Pride estas internacia okazaĵo celebrata por diskonigi kaj vegetaranismon kaj veganismon. Ĝi okazas ĉiujare en Parizo ekde 2001, kvankam ĝi ankaŭ estis imitata en aliaj urboj de la mondo. Tiu ĉi parado arigas veganojn kaj vegetaranojn montri sian fieron pri la rifuzo de manĝaĵoj kaj ĉio bestodevena kaj denunci la diskriminacion kiun la bestoj suferas. La Veggie Pride celas kuraĝigi la vegetaranojn kaj veganojn plifirmigi siajn konvinkojn kaj enkonduki la temon al debato en la socio. La unua Veggie Pride Italia okazis en Romo la 17-an de majo 2008 kaj ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 700 personoj. En 2009, la Veggie Pride samtempe okazis en Birmingham, Liono, Milano kaj Prago.

Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) – festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle: International Vegetarian Union, IVU).

Citaĵoj redakti

  • "Ĉu indas demandi kial Pitagoro rifuzis viandon? Min pli interesas, en kia mensostato estis homo, unuafoje tuŝinta per la lipoj sangozan karnon kaj gustuminta kadavraĵaĉon, kiaj cirkonstancoj devigis lin surtabligi pladojn el putraj korpoj kaj nomi manĝaĵo tion, kio antaŭ nelonge blekis, moviĝis kaj spiris..." (Plutarko)
  • "Tiel longe ekzistas buĉejoj tiel longe ĉiam estos militejoj" (Leo Tolstoj)
  • "Auŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj." (el Laŭte! n° 171, [[Teodoro Adorno]])
  • "Mi preferas putraĵojn anstataŭ kadavrojn, do vegetaraĵojn, anstataŭ aferojn kun vizaĝo." (Jakvo Ŝram')
  • "Kiel vegeterano mi povus konsideri la laboron de buĉisto tute senutila, mi tamen bone scias ke amantoj de bona bifsteko aplaŭdas kiam ili en restoracio povas manĝi la putritan kadavron. Mi iam legis ke la brutaro formanĝas tiom da greno, ke se ni ne plu konsumus viandon kaj uzus la grenon por la homaro, ni havus tro da !" (Jakvo Ŝram'), en Progresoj, katenoj kaj memmastrado Arkivigite je 2011-09-18 per la retarkivo Wayback Machine (aperis en diskuto pri "Kio estas progreso", en Laŭte!)
  • "La plejmulto de la tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi la beston." (Ivan Trifonov Minĉev)
  • "Oni ne havas du korojn, unu por homoj, alian por bestoj. Oni havas koron, aŭ ne" (Alfonso Lamarteno)
  • "Nenio povos pli bonfari al homa sano aŭ kreskigi ŝancojn pri pluvivo de l' vivo sur Tero, ol evoluo al vegetara dieto" (Ejnŝtejno)[3]
  • "Bestoj estas miaj amikoj kaj mi ne manĝas miajn amikojn" (Ŝavo)

Famaj vegetaranoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de vegetaranoj.

Vegetarismo en Esperantujo redakti

Jam de la komenco de la esperanta movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Lev Tolstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al Esperanto, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. La „Fundamenta Krestomatio“ enhavas du impresajn artikolojn pri vegetarismo, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre konata.

Dum la 4-a Universala Kongreso (UK) en Dresdeno, je 16-a de aŭgusto 1908, laŭ iniciato de René Ladevèze (1885-1913) el Agen, fondiĝis Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj, kiu kelkajn jarojn poste plisimpligis sian nomon al Vegetara Ligo Esperantista (VLE).[4] Tolstoj, per speciala skriba konfirmo, akceptis ĝian honoran prezidantecon. Administranto kaj animo de VLE estis Ladevèze, tiutempe en Hamburgo. La ligo eldonis flugfoliojn en Esperanto pri vegetarismo kaj en tri naciaj lingvoj pri Esperanto. Oskar Bünemann en julio 1914 ekeldonis modestan dumonatan bultenon „Vegetarano“ kiel ligilon inter la membroj kaj propagandilon inter esperantistoj por vegetarismo, inter vegetaranoj por Esperanto. Tiutempe Rudolf Rajczy en Budapeŝto estis kasisto kaj J. A. Gill en Tunbridge, Anglio, sekretario de la ligo.

Jam dum la 4-a Internacia Vegetarana Kongreso en Hago, 1910, Esperanto ludis gravan rolon. Kelkaj parolis esperante, inter aliaj Gill (La du verdaj aferoj) kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (Kio devas aparteni al la tuta homaro).[5] Pro la unua mondmilito la redaktanto en Milano devis transdoni en majo 1915 sian laboron al f-ino Maria van Rees en Utreĥto, kiu kondukis la aferojn ĝis fino de 1916. Tiam la ligo ĉesis funkcii. En 1920, dum la UK en Hago, vegetarismo ludis gravan rolon, multaj el la kongresanoj, inter aliaj ges-roj J.R.G kaj Julia C. Isbrücker, sidis ĉe la vegetara sekcio de la tablo. VLE havis fakkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkulero dissendita antaŭ la kongreso, aperis en oktobro 1920 sub redaktado de Bünemann, kun gvida artikolo de la liga prezidento, J. W. Sevenhuijsen (mortis 10-an de februaro 1923), la unua postmilita numero de la „Vegetarano“. La enhavo rilatas ne nur al vegetarismo, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala pacifismo.

De 1927 ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-esperantista asocio Internacia Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De oktobro 1921 ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo „Libero“ presita en Sofio, Bulgarujo, sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo poste prizorgis Ion Ionescu Kapatzana, en Bukareŝto, Rumanujo, kaj lin helpis landaj sekretarioj. Kelkaj el ili kiel s-inoj Noll, Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes-Dirksen ktp., jam de multaj jaroj laboradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, antaŭenpuŝi la internacie solidarecan vegetaran movadon.

Kiel kuiri sen viando (hispane Cómo cocinar sin carne) estas kuirlibro verkita de la argentina esperantisto Clara de Hess kaj eldonita de Gilbert Ledon. Ĝi enhavas 1 001 vegetaranajn receptojn.

2000-aj jaroj redakti

Esperanto havis spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazinta en Novembro 2004 en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), Brazilo, organizata de Internacia Vegetarana Unuiĝo kaj Brazila Vegetarana Societo. Estis invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento. Ankaŭ en la 37-a Monda Vegetara Kongreso, en Dresdeno, Germanio, celebrante la 100-jaran jubileon de la fondiĝoj de la esperantista kaj neesperantista mondaj vegetaranaj asocioj, estis informstando kaj programaj prezentoj pri Esperanto, kaj same en la 38-a Monda Vegetara Kongreso, en Ĝakarto, insulo Javo, Indonezio, kie la esperantista kunlaboro kontribui al la kongreso signife stimulis la reorganiziĝon de la nacia Esperanto-movado.[6]

2010-aj jaroj redakti

Ekde de komenco de 2012 reekis en SAT la vegetara frakcio, kiu agadas sub formo de frakcio, en kunlaboro kun aliaj vegetaraj esperantistoj el la movado (kiel TEVA). Ekde tiam en ĉiuj kongresoj okazas kunsidoj de la vegetara frakcio kaj prelagoj pri la temo.

Esperantismo kaj vegetarismo redakti

En Beletra Almanako numero 3 Septembro 2008 publikiĝis kurioza eseo de Luiza Carol, nome Esperantismo kaj vegetarismo: similaj trajtoj en kiu ŝi klopodas similigi la movadojn por internacia lingvo kaj por saniga manĝomaniero kaj vivkutimo. Paraleleco inter trajtoj de ambaŭ movadoj, kvankam en tre diferencaj vivosferoj, vere evidentas laŭ la menciita eseo.[7]

Lingva noto redakti

Fojfoje oni vidas "vegetaranismo" anstataŭ "vegetarismo", pro nacilingva influo (ekzemple, angla "vegetarianism" kaj hispana "vegetarianismo"). La -an- estas nenecesa. Krome "vegetarismo" ege pli oftas en vortaroj kaj uzado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Multaj statistikoj kaj studoj indikas ke vegetara dieto malpliigas riskojn disvolvi kor- kaj sango-cirkuladajn malsanojn, iujn kancerojn, ostoporozon, astmon, artriton, diabeton kaj trodikecon. Referenco: https://fr.wikipedia.org/wiki/V%C3%A9g%C3%A9tarisme#Sant.C3.A9_humaine
  2. (nederlanda), Willem Schoonen, 'Bankroto' dreigt voor de Esperanto-beweging ('Bankroto minacas la Esperanto-movadon), frontpaĝo, Trouw, la 21-a de julio 2019, alirite la 5-an de septembro 2019.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-26. Alirita 2014-09-09.
  4. "History of Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio ", en retejo de la neesperantista unuiĝo IVU angle
  5. "Historio de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio", en retejo de la asocio TEVA esperante
  6. laŭ informoj de la gazezo "Esperantista Vegetarano", numero 2010/2, paĝoj 2-5 esperante
  7. Luiza Carol, Esperantismo kaj vegetarismo: similaj trajtoj, Beletra Almanako numero 3 Septembro 2008, paĝoj 155-165.

Eksteraj ligiloj redakti