Fundamenta Krestomatio
Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, unuafoje eldonita en 1903 de L. L. Zamenhof, estis frua kolekto de diversaj modelstilaj verkaĵoj en Esperanto, kaj originala literaturo kaj tradukaĵoj.
Fundamenta Krestomatio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ludoviko Lazaro Zamenhof | |
Eldonjaro | 1903 | |
Urbo | Parizo [1] | |
Eldoninto | Hachette | |
Paĝoj | 461 | |
Historio
redaktiLa Fundamenta Krestomatio estiĝis pro la deziro de L. L. Zamenhof doni al sia nova lingvo korpuson, kiu ekzemplus kaj pli precize difinus (ol la 16 reguloj) la novnaskitan lingvon. La verko estis unue eldonita en 1903, 16 jarojn post la publikigo de la lingvo (1887), de la Francia eldonejo Hachette (kiu ankaŭ eldonis multajn aliajn Esperantajn librojn).
Du jarojn poste, partoj de la Krestomatio (Ekzercaro, la Esperanta traduko de la 16 reguloj) estis reeldonita kaj oficialigita en la Fundamento de Esperanto (1905).
Poste, la verko estis multfoje eldonata. Notinda estas la reeldono en 1992 por la Jubilea Kolekto, la 18-a eldono entute, kaj prinotita de Gaston Waringhien.
Enhavo
redaktiLa Fundamenta Krestomatio konsistas el ok partoj, kiuj prezentas diversan gamon da ĝenroj, kaj originalaĵoj kaj tradukoj, kontraŭ la fondontoj de la Ido-movado (Otto Jespersen, Louis Couturat), kiuj asertos (la Krestomatio estis eldonita antaŭ la kreo de Ido) ke la internacia lingvo taŭgas ĉefe por simpla kaj scienca komunikado, ne beletro.
La teksto prezentas artikolojn represitajn el La Esperantisto de 1889–1895 kaj el la unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902 [2].
"Ĉiuj artikoloj en Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ - se ili estas skribitaj de aliaj personoj - ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas." [3].
El la ok partoj:
- du (Ⅳ. Rakontoj; Ⅶ. Poezio) temas pri beletro, kaj originala kaj traduka;
- tri (Ⅰ. Ekzercoj; Ⅳ. Artikoloj pri Esperanto; Ⅷ. Aldono) temas pri la movado kaj pedagogio de la lingvo;
- kaj tri (Ⅱ. Fabeloj kaj Legendoj; Ⅲ. Anekdotoj; Ⅴ. El la Vivo kaj Sciencoj) temas pri informo aŭ amuzigo.
Ⅰ. Ekzercoj
redaktiLa Ekzercoj konsistas el 31 pedagogiaj alineoj, prezentanta la lingvon ekde la plej facilaj frazoj (“Leono estas besto”) ĝis la plej malfacilaj (“Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.”). La ekzercoj poste formis la plejparton (de la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto (1905).
Ⅱ. Fabeloj kaj Legendoj
redaktiLa dua parto de la Krestomatio konsistas el 2 fabeloj de Andersen kaj 5 tradiciaj rakontoj, el kiuj 2 estas Eŭropaj (greka, slava), 2 estas hindaj, kaj 1 estas araba.
- La novaj vestoj de la reĝo ("Keiserens nye Klæder" de Hans Christian Andersen);
- Aleksandro Macedona (V. Jabec);
- Kiu estas la plej bona amiko de la viro? (Sudrusa popolrakonto, tradukita de K. Hübert.);
- La deveno de la virino (Hinda legendo, trad. Antoni Grabowski);
- La naskiĝo de la tabako (Juan Cervera y Bachiller, trad. Jayme Heinlein Ferreira);
- Karagara (Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.);
- La virineto de maro ("Den lille Havfrue" de Andersen)
Ⅲ. Anekdotoj
redaktiLa tria parto konsistas ĉefe el mallongaj spritaĵoj kaj humuraĵoj. Notinda estas mallonga tekstaĵo de Mark Twain, elangligita de S. Borovko.
Ⅳ. Rakontoj
redaktiĈi tiu parto konsistas el ok rakontoj aŭ noveloj, plejparte tradukita.
- Nokto (de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko);
- La hejmo de la metiisto (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshäuser);
- La forgesita pipo (de A. Edelmann, trad. I. Kaminski);
- Arturo (rakonto de Vasilij Devjatnin);
- La nigra virino (el la sveda tradukis B. G. Jonson el Östersund);
- La karaj braceletoj;
- Nur unu vorton (L. E. Meier);
- La porcio da glaciaĵo (Rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando)).
V. El la Vivo kaj Sciencoj
redaktiĈi tiu paragrafo konsistas el kelkaj prozaĵoj, 4 sciencaj (kalendaro; entomologio; medicino; astronomio) kaj 2 komercaj.
- Bagateloj: konsistas el kolekto de mallongaj nefikciaĵoj, plejparte sciencaj; sed inkluzivas ekz. “Kio estas vegetarismo”, “La fino de la mondo” (pri la historio de apokalipsismo), “Kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo” (novaĵo), ktp.
- Fingra kalendaro (J. Grohn). Pri metodo por kalkuli la semajnan tagon de arbitra dato per onia mano.
- El la poŝto
- La loĝejoj de la termitoj;
- Korespondado komerca (de Louis de Beaufront);
- Kronika katara konjunktivito (el la libro de profesoro E. Fuchs);
- La sunhorloĝo en Dijon (de Louis Jules Gruey, el la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon). Faka artikolo pri astronomio.
Ⅵ. Artikoloj pri Esperanto
redaktiEn ĉi tiu parto, interalie aperas Esperanto-versio de la 16 reguloj de Esperanto, kiu poste oficialiĝos en la Fundamento de Esperanto.
- El la Unua Libro de la lingvo Esperanto (traduko de la ruslingva originalo)
- Plena Gramatiko de Esperanto (la 16 reguloj, kune kun prezento de la Esperanta alfabeto).
- el la Historio de la Provoj de Lingvoj Tutmondaj de Leibniz ĝis la nuna tempo;
- Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia
Ⅶ. Poezio
redaktiĈi tiu parto konsistas el granda nombro de poemoj, kelkaj el kiuj estas tradukitaj. Multaj poemoj antaŭe aperis, en malsama formo, en La liro de la esperantistoj (1893). Pri tio, Gaston Waringhien asertas jene:
|
- L. Zamenhof: La espero; La vojo; Al la fratoj; Mia penso; Ho mia kor’; La vojevodo (Mickiewicz); La rozeto (Goeto); En nord’ unu pino (germane Ein Fichtenbaum steht einsam, Heine); En sonĝo (germane Mir träumte von einem Königskind’, Heine); Lorelej' (Heine); Kanto de studentoj; Al la reĝo; Nokta kanto de soldato (W. Hauff); Kanto de l’ ligo (Mozarto); La kapelo (L. Uhland); La gaja migranto; La homa vojo (B. N. Delvig);
- Leo Belmont: Nokt’ en la koro (angle My soul is dark, George Byron); Al brusto, al mia (Heinrich Heine)
- V. Devjatnin Printempo; Ŝipeto; Sciuro kaj papago; Anĝelo (ruse Ангел, Lermontov); Husaro (ruse Гусар, Puŝkin); Infano de zorgo (Herder); Espero (Schiller); Garantio (Schiller)
- A. Dombrowski: Mia mizero; Nova kanto; La malliberulo
- M. Goldberg: La turo babilona; Nova Dio (Simon Frug); Cigno, ezoko kaj kankro (ruse Лебедь, Щука и Рак, Ivan Krilov)
- Antoni Grabowski: Tri Budrysoj (pole Trzech Budrysów, Mickiewicz); Revaĵo (P. Dalman); Excelsior (Longfellow); La pluva tago (angle The Rainy Day, Longfellow); La sago kaj la kanto (angle The Arrow and the Song, Longfellow); Sonoriloj de vespero (angle Those Evening Bells, Thomas Moore)
- E. Haller: Mi rakontis (Pjotr Isajeviĉ Vejnberg)
- G. Janowski: Mi eliras (ruse Выхожу одинъ я на дорогу, Miĥail Lermontov)
- Dmitri Jegorov: Aŭtuno
- Ferdinand de Kanaloŝŝy-Lefler: Kuŝas somero (germane Es liegt der heiße Sommer, Heinrich Heine)
- Abram Kofman: Filino de Iftah; La sklavoŝipo (germane Das Sclavenschiff, Heinrich Heine)
- Valdemar Langlet: Al la memoro de Jozef Wasniewski
- Rudolfs Libeks: Latva popola kanto
- Ivan Markoviĉ Lojko: Malgrand’-rusa kanteto; Profeto (ruse Пророк, Lermontov)
- Francisko Valdomiro Lorenz: Alaŭdeto (Bohème)
- A. Naumann: Mi amis vin; Printempo venos
- La Poeteto: La Ĉaso
- I. Seleznet: Kanto; Ne riproĉu la sorton; Revo
- Emil Smetánka: La poeto (Vítězslav Hálek)
- L. Sokolov: La velo (ruse Парус, Lermontov)
- Miĥail Solovjev: Plendo; Tri palmoj (Miĥail Lermontov)
- K. Otto Svanbom: Laŭ sveda melodio
- Samuil Ŝatunovskij: Ne diru (Semjon Nadson)
- Wilhelm Waher: Spirita Ŝipo
- Józef Waśniewski: El la paperujo de miaj fabloj
- Edgar de Wahl: Ĉe l’ maro (germane Es ragt in’s Meer der Runenstein, Heinrich Heine)
- Felikso Zamenhof: Versaĵo sen fino; Vizito de la steloj sur la tero
- Otto W. Zeidlitz: Vespero (Karl August Nicander)
- L. Zamenhof: El Hamleto (Ŝekspiro)
- Abram Kofman: El Iliado (Homero)
Ⅷ. Aldono
redaktiLa lasta parto konsistas el nur unu himno:
Recenzoj
redakti
|
|
Vidu ankaŭ
redaktiTiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.
Bildaro
redakti-
Dekkvina eldono, 1936
-
Deksesa eldono, 1939
Referencoj
redakti- ↑ bildo : 8-a eldono, 1921
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4347, paĝo 378
- ↑ El la Antaŭparolo de Zamenhof
- ↑ Waringhien, Gaston . “Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski”, La nica literatura revuo (eo) 5 (4), p. 155–160.
Eksteraj ligiloj
redakti- En Vikifontaro: s:Fundamenta Krestomatio; s:Kategorio:Fundamenta Krestomatio.
- Teksto de la libro ĉe la projekto Gutenberg.
- La sama Gutenberg-teksto purigita de pli ol 70 tajperaroj, kun novaj bildoj.
- Elŝutebla libro de Fundamenta Krestomatio (PDF 1,2 MB).
- Elŝutebla «Fundamenta Krestomatio» Arkivigite je 2016-02-04 per la retarkivo Wayback Machine en Fikŝenbuko (328 KiB).
- Enciklopedio de Esperanto/F en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo