Ivan Markoviĉ Lojko

Ivan Markoviĉ Lojko (mortis la 6-an de julio 1905) estis pioniro de Esperanto, librotenisto el Vilno, kunlaborinto de unuaj esperantaj gazetoj.

Ivan Markoviĉ Lojko
Persona informo
Morto 6-a de julio 1905
en Vilnius
Lingvoj Esperantorusa lingvo
Nacieco litovo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Kiel unua li informis pri Esperanto en "Vilenskij vestnik" (La Vilna heroldo) kun versoj de Mickiewicz, pola-litova poeto. Li estis la redakcio-ĉefo de Ruslanda Esperantisto[1].

TradukojRedakti

  • 50 Elektitaj Fabloj de Ezopo (broŝuro 1891).
  • Leo Tolstoj: Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas (broŝuro 1895).
  • Napoleono III kaj Benedetti, Neantaŭvidita respondo, Kulereto, La poeto Pope (anekdotaj Bagateloj, Esperantisto, No 5, majo 1892, p. 76-77).
  • Kredo (Esperantisto, n-ro 10, oktobro 1893, p. 148)
  • Malgrand-rusa kanteto (En: Grabowski, A.: La liro de la esperantistoj, p. 110; Fundamenta Krestomatio)
  • Lermontov: Profeto (La Esperantisto, No 10, oktobro 1891, p. 75; En: Grabowski, A.: La liro de la esperantistoj, p. 111-112; Fundamenta Krestomatio)

ArtikolojRedakti

  • Literaturaj konkursoj (La Esperantisto, No 10, Oktobro 1891, p. 73-74)

Ekzemplo de lia kreadoRedakti

Kredo

Se longa aŭtuna nun estas vespero,
Se nokto ĝin sekvos kun pluvo kaj vento,
Ni ĉiam kun forta animo kaj sento
Atendu matenon ... Ho, vivu espero!

Post nokto ja tago, post vintro - somero
Necese aperas en sia momento;
Finiĝos ripozo, rompiĝos silento,
Kaj vivo majesta ekbrulos sur tero ..

Se eĉ iafoje nin premas doloro,
Ne perdu kuraĝon: sur nia ĉielo
Ekbrilos potence loganta nin stelo

Kaj riĉe nin kovros per lumo de gloro.
Ne diru per vortoj, ne pensu en koro,
Ke vana espero, ke penoj - sen celo!

I. Lojko

Esperantisto, n-ro 10, oktobro 1893, p. 148

FontojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Ruslanda Esperantisto en: Pola Esperantisto. Jaro 1=3, no 3 (Marto 1908), p. 55

Eksteraj ligilojRedakti