Louis de Beaufront

franca instruisto kaj idisto

Louis DE BEAUFRONT /lwi də bofʁɔ̃/, (kromnomo de Louis Eugène Albert CHEVREUX), Markizo de Beaufront, franca instruisto esperantista, naskiĝis la 3-an de oktobro 1855 en Parizo, mortis la 8-an de januaro 1935 en Thézy-Glimont, sude de Amiens).

Louis de Beaufront
Persona informo
Naskonomo Louis Eugène Albert Chevreux
Naskiĝo 3-a de oktobro 1855
en Parizo, Francio
Morto 8-a de januaro 1935
en Thézy-Glimont, Francio
Tombo Marestmontiers
Lingvoj EsperantofrancaIdo
Ŝtataneco Dua Franca ImperioTria Respubliko de FrancioFrancio
Subskribo Louis de Beaufront
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoidistoesperantologo
Esperanto
Verkis en Esperanto 1893: Preĝareto por Katolikoj
1900: Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto"
Aliaj aktivaĵoj 1898: Fondis L'Espérantiste kaj SPPE
1908: Subita subtenanto de Ido dum la Ido-skismo
Esperantisto numero 1028
vdr
La voĉo de Beaufront

La vivo de Louis Chevreux/de Beaufront (kiu uzis ankaŭ aliajn antaŭnomojn) antaŭ lia Esperantiĝo estas iom mistera. Li naskiĝis en Parizo; lia patrino estis Louise Armande Chevreux, kiu naskiĝis en Blandy-les-Tours. La nomo de lia patro ne estas konata. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, lia patrino mortis. Li poste loĝis kun parencoj. Zamenhof pridubis la pretendon, ke li estis markizo.

Pri liaj studentaj jaroj malmulto fidinda estas konata. La rakonto pri lia juneco en la Enciklopedio de Esperanto estis bazita sur artikolo en la idolingva revuo Progreso kiun Beaufront mem verkis pri si, kaj kiu ŝajnas enhavi aferojn nepruveblajn.[1] Ankaŭ la onidiro pri reĝo de Belgio, kiel aliaj, tre verŝajne estis kreita de Beaufront mem. Tamen estas klare, ke lia lingvoscio estis ampleksa. Post gravega tifo, li fariĝis privata instruisto, loĝanta en la domoj de la familioj kies gefilojn li instruis. Li poste diris ke dum tiu tempo li provis realigi internacian lingvon per sistemo, kiun li nomis Adjuvanto, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).

Iam antaŭ sia Esperantiĝo li adoptis la nomon Beaufront.

Esperantista agado redakti

Beaufront estis inter la unuaj francaj esperantistoj[2]. Li aliĝis al Esperanto jam en printempo de 1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. Li eldonis sian unuan esperantlingvan libron en januaro 1892, Langue Universelle Esperanto. Manuel complet, la unuan lernolibron por francoj. En 1893 li eldonis libreton Preĝareto por Katolikoj sub la imprimaturo de la ĉefepiskopo de Reims.

Li fondis en januaro 1898 la revuon L' Esperantiste kaj SPPE, kiu en Francio motoris la fondon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado pri Esperanto. Ekde la fondo li prezidis tiun societon, de kiu li estis forpelita en 1908. [3].

Li estis la unua homo, kiu ellaboris plenan gramatikon de Esperanto, klarigante la manieron esprimi en bonstila Esperanto la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere eviti la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj, i. a. la faman Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto", 1900. Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. Pro sia aktiveco, li estis nomata "La dua patro de Esperanto".

Dum multaj jaroj, Beaufront estis rigardata de ĉiuj esperantistoj kiel unu el la plej severaj konservativuloj, neniam uzinta sian influon sur Zamenhof kaj sian aŭtoritatecon super la samideanoj, dum la daŭro de pli ol 20 jaroj, por elparoli la plej malgrandan vorton favore al reformoj. Carlo Bourlet eĉ nomis lin "granda inkvizitoro" pro lia troa konservativemo. En 1894 Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto, dum tiujara balotado, tial oni ne komprenis, kial en 1908 li konsentis pri la grandskala reformado kiu kondukis al la lingvo publikigita sub la nomo Ido.

La malkonkordoj inter Zamenhof kaj Beaufront temis ne pri lingvaj aspektoj, sed pri movadaj aferoj, ĉefe pri Homaranismo kaj interna ideo. Ankaŭ kiel tre katolika homo, al li ne plaĉis la religiaj ideoj de Zamenhof. Beaufront volis ke Esperanto estu precipe komerca lingvo kaj provokis la deklaracion de Boulogne, kaj ŝajnis al multaj homoj ke li estas advokato de neŭtraleco kaj racio kontraŭ la revemo de Zamenhof.

 
L. De Beaufront: La langue internationale – peut-elle être le latin? (skanita foto de la libro el la libraro de la kontribuinto.)

Adepto de Ido redakti

Pro la tuja konvertiĝo de de Beaufront al Ido, eĉ plie pro lia konfeso de aŭtoreco, la esperantistoj ekinteresiĝis pri la negativaj aspektoj de lia aktiveco. Plejparte, do, la esperantistoj emfazis la rolon de de Beaufront; sed akcesoraj psikologiaj eksplikoj atribuas la skismon al persona orgojlo flanke de la ĉefoj de ambaŭ tendaroj, precipe Wilhelm Ostwald, Louis Couturat, Émile Boirac kaj Zamenhof.

Louis Couturat, kiel juĝisto de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial ĝi estis anonime prezentita sub pseŭdonimo "Ido". Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». La vero pri tiu afero estis malkovrita post la unua mondmilito, kiam la vidvino de Couturat petis Ric Berger, ke li zorgu pri la paperoj lasitaj de ŝia edzo.

Beaufront fariĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado, sed en januaro 1917 la sekretario kaj kasisto de la "Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona", redaktis alvokon al Unionanoj kaj aliaj Idistoj, atentigante la oficialan formon de Ido laŭ la laboroj de la Ido-Akademio kaj petante sendi la kotizojn por la pasintaj militojaroj. Respondo al tiu alvoko estis artikolo de Beaufront en julio, per kiu li postulis »la desaparo dil Uniono e di lua komitato« (malaperon de la Uniono kaj de ĝia komitato) pro la psikologia situo dum kaj post la milito kaj konsideris »omna rivivigo ... kom neoportuna, danjeroza e mem neposibla« (ĉian revivigon ... kiel neoportunan, danĝeran kaj eĉ neebla), ankaŭ pro statutaj argumentoj. Baldaŭ aperis la kontraŭopinio esprimata de svisoj kaj aŭstroj , sed Beaufront retenis sian vidpunkton kaj antaŭvidis nur la renaskon de la Ido-akademio.

La Ido-movado reviviĝis militofine, kvankam en aprilo 1919 Beaufront ripetis en Mondo sian vidpunkton pri la »fakta morto« de la Uniono, sed ne de la akademio, kaj konsideris kiel vanan la provon revivigi ĝin. Dum pluraj semajnoj nenio okazis internacie, sed la naciaj societoj rekomencis labori kaj propagandi. En septembro Bakonyi kiel sekretario de la Uniono, rimarkante la kreskan intereson de oficalaj aŭtoritatoj pri lingvo internacia, rekomendis al komitatanoj kaj akademianoj repreni siajn postenojn kaj proponis konsideri kaj rigardi la opinion de Beaufront kiel eksiĝon. Sekve, li disiĝis de la Ido-movado.

Beaufront mortis en 1935 preskaŭ forgesita kaj lian forpason eksciis nur partianoj de Okcidentalo, kiuj retro-ricevis al li senditan ekzempleron de Kosmoglott kun mencio, ke li mortis kaj ke oni ne scias, al kiu oni transdonu la sendaĵon. Vere, oni ne certas eĉ pri lia morto. Lia tombo, sennome, situas en la vilaĝo Marestmontiers, sude de Amiens.

Notoj redakti

  1. Pri Beaufront en Aleph.com.br (versio de 2012 konservita per la arkivilo de Internet Archive)
  2. La aserto de EdE ke li estis "la" unua ne estas firme fundamentita. Vidu en "Kiu estis la unua franca esperantisto"?, de J. Amouroux, 2005, por detala pridiskuto de la malklaraĵoj kaj pendantaĵoj ĉirkaŭ tiu ĉi demando.
  3. Jean Amouroux en "La Gazeto", n-ro 134, januaro 2008, precizigas ke li prezentis sian demision al la komitato de SFPE, kiu ne akceptis ĝin kaj forpelis lin.

Bildaro redakti

Bibliografio redakti

  • Amouroux, J., "Kiu estis la unua franca esperantisto?", Heroldo de Esperanto 2073 (9), junio/julio 2005
  • Amouroux, J., "Iom pli pri Chevreux/(de) Beaufront, Heroldo de Esperanto 2078 (4), oktobro/novembro 2005
  • Amouroux, J., "Kelkaj notoj dum legado de "Historio de Esperanto", La Gazeto 134, januaro 2008
  • Amouroux, J., "Rememore pri Lemaire kaj Jossinet", Heroldo de Esperanto 2128 (13), septembro/oktobro 2008
  • Jossinet, R., La franca savinto de Esperanto:Louis de Beaufront Arkivigite je 2012-01-27 per la retarkivo Wayback Machine, "Franca Esperantisto" n-ro 498, junio 1998, pp. 42-48.

(speciala numero 1898-1998 - Centjara asocia Esperanto-movado en Francio - Unua Kajero 1898-1926).

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Louis de Beaufront » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Rete legeblaj verkoj redakti

Antaŭe:Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de EsperantoPoste:
18981908Théophile Cart