Théophile Cart

franca profesoro, lingvisto

Théophile CART [teofil kar] (naskiĝis la 31-an de marto 1855 en Saint-Antoine-de-Breuilh, Dordogne, mortis la 21-an de majo 1931 en Parizo) estis franca licea instruisto ("profesoro"), lingvisto kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Théophile Cart
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1855 (1855-03-31)
en Saint-Antoine-de-Breuilh
Morto 21-an de majo 1931 (1931-05-21) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Subskribo Théophile Cart
Familio
Edz(in)o Marie Pronier
Infanoj 4
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoesperantologo
Esperanto
Esperantisto numero 6485
vdr
Théophile Cart dum UK 1907

Ĉe konstanta rubriko de la Esperanto-gazeto La Movado, la pseŭdonomon Blankbarbulo Cart uzis.

Vivo redakti

Cart studadis en Bazelo, Berlino, Romo kaj Parizo. La franca registaro sendis lin, kiu scipovis sep lingvojn, al Svedio por instrui francan beletristikon en la Universitato de Upsalo (1891–1892). En la jaroj 1892 ĝis 1921 Cart instruis en la liceo Henri-IV en Parizo kaj ekde 1893 en la Lernejo de Politikaj Sciencoj. Krome li prezidis la Lingvistikan Societon en Parizo.

Esperanto redakti

Cart ricevis gramatikon de esperanto jam en 1894. Sed li ĝin lernis nur post apero de artikolo de Carlo Bourlet en Revue du Touring Club, en 1901. Cart tuj komencis aranĝi diversajn kursojn, kaj publikigis lernolibrojn pri Esperanto, per kiuj li altiris atenton. Ili fariĝis klasikaj kaj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Cart administris la Presan Esperantistan Societon, kiu eldonis Lingvon Internacian. Li skribis en tiu gazeto, poste direktis ĝin (ekde 1907), dediĉante al tiu tasko, en teruraj malfacilaĵoj, ĉiujn siajn fortojn kaj rimedojn. En la jaroj 1905 ĝis 1909 li estis vicprezidanto (1905–09), poste iĝis prezidanto (1909–12) de la franca Société pour la propagation de l'Espéranto. Ekde la fondo Cart estis ano de Loka Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. Li estis direktoro de la Komisiono pri komuna vortaro (1908) kaj prezidanto de la Akademio (1920).

Kvazaŭ nelacigebla apostolo li skribis en multaj esperantogazetoj, paroladis ĉie kaj propagandis kaj batalis por Esperanto dum tridek jaroj. Ĉiuj konis la respektegatan "Blankbarbulon", ĉiam viglan kaj spirite junan. Sed sur du kampoj pli speciale li batalis. Jam en 1902 li komencis sian porblindulan agadon. Li komprenis, ke nur lingvo internacia povas iom mildigi la teruran izolecon de ĉiulandaj blinduloj, kaj kreis la brajlan gazeton Esperanta Ligilo en 1904.

Sed precipe li estis la "Fundamentisto". Sian plej grandan meriton li akiris dum la kriza tempo 1907–08, kiam la apero de Ido minacis disigi la esperantistojn kaj ruinigi la movadon. Li metis sian tutan energion, kapablon kaj temperamenton al la kontraŭbatalo de la skismo, kaj sukcesis danke al siaj insistaj korpremaj admonoj. De tiu tempo, kaj poste kiel prezidanto de la Akademio, li senĉese bataladis kontraŭ ĉiu ŝanĝo en la lingvo, kiu – laŭ lia juĝo – ne estis la rezulto de natura evoluo. Ni fosu nian sulkon![1] jen lia ĉiama konsilo, kiu signifis: “Ni laboru, restante fidelaj al nia senŝanĝa Fundamento“. Dum tiu batalo li konfrontiĝis eĉ kun kelkaj el siaj amikoj, faris gravajn personajn oferojn, sed ne cedis eĉ unu colon.

 
Théophile Cart en la spegulo de karikaturisto Jean-Robert, ĉ. 1912

Li akre kaj daŭre kritikis la alfluon de novaj vortoj, kiujn alportis precipe la tradukoj de L. L. Zamenhof, Antoni Grabowski kaj Kabe kaj interalie prognozis:

Tiu sistema, senlima kaj sentima pliriĉigo kondukos al tre rapida disfalo de esperanto en naciajn dialektojn! Post kelkaj jaroj la lingvo de la Fundamento fariĝos tiel arĥaika, se ni ne haltos, ke ĝin ne plu komprenos la novaj esperantistoj.[2]

Cart ankaŭ atakis vortaristojn; 1911, en Lingvo Internacia, li resumis la Esperantan-francan vortaron de Émile Grosjean-Maupin per la vortoj: Tiu vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago.

En 1908, post la 4-a UK en Dresdeno, Cart faris postkongresan ekskurson al Bohemio kaj vizitis la hejmon de Alexandr Sommer Batěk en Pilseno.[3]

Verkoj redakti

  Trovu « Théophile Cart » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Krom sennombraj artikoloj kaj propagandaj broŝuroj por la publiko aŭ por la blinduloj, li verkis:

  • kun kunlaborantoj

Recenzoj redakti

Pri Pri la indo-eŭropaj lingvoj kaj Esperanto.

 
 En tiu ĉi tre interesa broŝuro oni retrovas la metodecon, kiu karakterizas S-ron Cart. Li konigas intersekve la azian kaj la eŭropan grupon kaj iliajn subgrupojn kaj alvenas al la jena konkludo :

« Kio estas Esperanto rilate al la indo-eŭropaj lingvoj ? » Per sia « Fundamento» ĝi estas, por tiel diri, la rezultanto de la eŭropaj lingvoj tiaj, kiaj ili ekzistis je la fino de 1’XIXa. jarcento. » La Fundamento sin apogis sur la tiamaj eŭropaj lingvoj. La nuna lingvo sin apogas sur la Fundamento — artefarita tradicio — kaj, propramove, sendepende evoluas, kiel ĉiuj vivantaj europaj lingvoj. » Se el la internacia lingvo oni volus fari la konstantan rezultanton de la samtempaj eŭropaj kaj ekster-eŭropaj lingvoj, kun ĉiam ŝanĝiĝanta fundamento, la internacia lingvo estus ĉiam serĉota, ĉiam refarota, neniam propagandema nek propagandinda. » Iom post iom ĉiuj samideanoj komprenos, ke la tiel nomitaj Fundamentistoj neniel kaj neniam estis netoleremaj fanatikuloj, sed simple estis kaj estas praktikaj, progresemaj homoj, kies singardemo kaj severeco devenas de principoj starantaj sur serioza studo kaj ne de blindeco aii de senkuraĝu ! » La klera aŭtoro bonvolu permesi al mi malgrandan rimarkon. Parolante pri la malalta germana lingvo, li diras, ke ĝi postvivas en la lingvo flamlanda, holanda, platgermana kaj angla. Nu,la flamlanda (kiun ni, belgoj, preferas nomi la flandra) kaj la holanda lingvo estas la sama, pli bone difinita sub la komuna nomo nederlanda. Ambaŭ lingvoj havas la saman gramatikon, vortaron kaj elparoladon. La «holandaj» libroj kaj ĵurnaloj estas legataj en Belgujo kaj reciproke; en la teatroj de ambaŭ landoj oni ludas la samajn teatraĵojn, kaj laste la 3a (?) nederlanda kongreso en Maastricht kunigis «holandanojn» kaj «flandranojn». Alterne tiuj kongresoj okazas en Holando kaj en Belgujo, la proksima (1912) en Antverpeno.

Ekzistas tamen malgranda diferenco inter la regiona elparolado de la lingvo, sed saman fenomenon oni renkontas en ĉiuj landoj. 
— Belga Esperantisto n023-024 (sep-okt 1910)

Pri Plena Klasika Libro.

 
 Poŝetformata libreto, enhavanta en 155 paĝoj ĉiujn radikojn el la Fundamento kaj Universala Vortaro (dikaj literoj) kaj el la Oficiala Aldono (klinitaj literoj). Tre utila por verkistoj, tradukistoj kaj lernantoj. La libreto estas zorge presita kaj elegante per verda tolaĵo bindita.Belga Esperantisto n050 (dec 1912) 

Pri Vortaro de oficialaj radikoj de esperanto

 
 Krom klariga noto la libreto enhavas ankaŭ kelkajn oficialajn dokumentojn kaj plenan gramatikon de Esperanto (L.L. Zamenhof) . La Oficiala Radikaro de Esperanto enhavas 3 preseraroj, kiu ĉiu aĉentonto de la libro bonvolu korekti : paĝo 11 "dud'" legu "duel'"; "duel'" legu "duet'"; paĝo 31, noto 1, "kiom" legu "kiam". 
— Belga Esperantisto n095-096 (jan-feb 1923)

Referencoj redakti

  1. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. [2018] Nia diligenta kolegaro, p. 56. ISBN 978-609-95087-6-4.
  2. Lingvo Internacia marto 1912
  3. Sommer Batěk, Alexandr. (1925) Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 192.
Antaŭe:Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de EsperantoPoste:
Louis de Beaufront19081911Maurice Rollet de l'Isle