Touring club de France
Touring Club de France estis franca asocio, kiu laŭ la propra statuo "celis disvolviĝon de ĉiuforma turismo", kvankam ĝi fakte ekde la unuaj jardekoj estis tre prioritate por individua movado en propra aŭtomobilo (kaj propra aŭtomobilo tiam ankoraŭ estis luksa varo). Tial la francan nomon al Esperanto sence eblus traduki per "Aŭtovojaĝa Klubo de Francio". Laŭ la originaj fondintoj tamen estis la teoria ideo ne limigi sin al unu veturilo: La klubo estis fondita la 1890 en Neuilly-sur-Seine fare de kvar biciklistoj kaj amikoj. La unua prezidento estis Abel BALLIF. La asocio estis malfondita en oktobro 1983, post financaj problemoj. Tamen jam fine de novembro 1983 fondiĝis nova asocio, kiu ricevis la nomon "unuiĝo de grupoj de TCF", kaj en 1999 kaj 2011 pluŝanĝiĝis (vidu sube). Sed pri tiu novaj asocioj postbankrotaj en vikipedio inkluzive de vikidatumoj estas nun praktike neniuj informoj, tial sencas tiun ĉi artikolon limigi al la tempo de 1890 ĝis 1983.
Touring club de France | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1890 vd | |
Fino | 1983 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Neuilly-sur-Seine | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
La unua paragrafo de la asocia statuto de 1890 difinis kiel celon: "evoluigi la turismon en ĉiuj formoj". Sekve, la asocio pioniris en tre diversaj agokampoj: turismo, subĉielaj aktivaĵoj, aŭtomobilismo, biciklado, kampado, disvolvado de turismaj vojoj, de biciklaj vojoj kaj ĉiaspecaj turismaj ekipaĵoj, kaj tiel plu. Do laŭ la fonda ideo aŭtomobilismo estu nur unu el pluraj facetoj, kvankam iom post iom la aŭtomobilismo prenis pli kaj pli gvidan rolon en la asocio. Al la klubo estas ŝuldebla la iniciato de disvolvado de la trafik-signalizado en Francio. En 1914, ĝi ekipis la francajn vojojn per 30 000 paneloj de voja signalizado. Ĝi ludis ankaŭ gravan rolon en disvolvado de tendumado per kreo de la unua “teksaĵ-kampoj“ (kampadejoj, tendumejoj) en 1930 kaj la malfermo de la internacia kampadejo de la arbaro de Boulogne (http://www.paris-tourisme.com/campsite/indexf.html) en 1951....
Touring Club de France, kiu havis ĝis 700 000 societanojn, komence de la 20-a jarcento signife finance subtenis la unuajn francajn Esperanto-grupojn: en la jaro 1902 ĝi dediĉis 400 frankojn al la pariza grupo, po 200 al la grupoj en Liono kaj Le Havre kaj po 100 frankojn al la grupoj de Saint-Omer kaj Bar-sur-Seine (Laŭ Adam Zakrzewski: '''Historio de Esperanto''' 1887-1912). Ne malmultaj el la plej famuloj de la pionira epoko de Esperanto venis al la Internacia Lingvo danke al TCF. En la periodaĵo de la asocio Revue du Touring Club Carlo Bourlet 1901 publikigis artikolon pri Esperanto (kiu cetere instigis Théophile Cart lerni tiun lingvon). La fama aviadistino kaj rekordulino en multaj sportoj Marie Marvingt lernis Esperanton 28-jara en la unuaj tagoj de 1903 kaj estis diplomita 3 monatojn poste. Ŝi restis fidela al la lingvo dum sia tuta 86-jara vivo.
Malgraŭ ĝia grava rolo en disvolvado de turismo dum la 20-a jarcento en Francio, la asocio malprosperis ĝis kiam la likvido de ĝia havaĵo estis decidita, la 23-an de oktobro 1983. Novfondita fine de de novembro 1983, "unuiĝo de grupoj de TCF" penas tamen daŭrigi la agadon. En 1999, du el la grupoj fuziis al nova klubo Touring Club Francilien (Vojaĝa Klubo de la regiono Ffrancilio), kiu ekde 2011 donis al si novan titolon TCF randonnée. Tiu posteulo plurajn generaciojn post la origina asocio grupigas nun 15 asociojn el tuta Francio kaj havas, laŭ sia retejo, 560 membrojn.
Eksteraj ligiloj (franclingve)
redakti- http://www.touringclub.org/ malnova retejo ekde almenaŭ 2010 ne plu ekzistas
- tcf-randonnee.com nova retejo de la posteula asocio TCF randonnée france