Biciklado
Biciklado estas uzado de la biciklo.
Biciklado | |
---|---|
vehicle operation • veturilo • movado • riding • homkorpa aktiveco • ŝatokupo • sporto | |
Fakoj | |
Ŝosea biciklista konkurso, Traka biciklado, BMX (biciklado sur trako de motokroso), Montbiciklado, Biciklokroso. | |
Kulminaj konkursoj | |
Someraj Olimpikoj | ekde 1896: pri voja kaj traka biciklado; ekde 1996: pri montbiciklado; ekde 2008: pri BMX konkurso. |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Biciklada Unio |
Fondita: | 14-a de aprilo 1900 |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Biciklado | |
Biciklado estas la plej energiefika speco de hommotora veturado
Bicikla uzo kiel movigilo
redaktiĈiutaga biciklado
redaktiBiciklado ĉefe estas uzo ĉiutaga de biciklo por multe da homoj, por iri labori. Plie, biciklado ebligas sinmovi, por libera tempo.
Bicikloturismo
redaktiTiu praktiko ebligas turismon per biciklo. La praktikantoj promenas laŭ diversaj rapidoj por konservi bonan sanecon kaj plibonigi sian kulturon.
Laŭ la nivelo, la rapido, tiu praktiko estas ankaŭ nomita bicikla-sporto.
Tiuj praktikantoj povas bicikli ekskursojn de kelkaj kilometroj ĝis pli ol milo da kilometroj. Ekzemple en Francio, en la regiono de Parizo komenciĝas kelkaj migroj kiel :
- Parizo-Brest-Parizo okazas ĉiujn kvar jarojn ekde 1971. Vidu pli sub ultrabiciklado.
- Parizo-Marsejlo, 1000 km
- Parizo-Nico,
- Parizo-Perpinjano.
Ankaŭ en Francio :
Translima biciklado estas faciligata interalie de la projektoj Internacia Dollarda Vojo, la LF-longdistanca, landa bicikloreto kaj EuroVelo, granda projekto por sproni la biciklo-turismon en Eŭropo. Tiuj povas esti parto de pli granda biciklovoja reto kiel la fietsroutenetwerk aŭ fietsknooppuntennetwerk (en Belgio kaj Nederlando).
Biciklado kaj Esperanto
redaktiEn 1928-1932, Lucien PERAIRE trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto (foton pri tio vidu sube).
BEMI aŭ Biciklista Esperantista Movado Internacia ekde 1980 estas la asocio de la esperantlingvaj biciklantoj kaj iliaj geamikoj. BEMI provas ĉiujare funkciigi biciklan karavanon al la Universala Kongreso de Esperanto. Krome ĝi estras diskutliston kaj ankaŭ komencis krei biciklan vortareton en dudeko da lingvoj[1]. BEMI estas faka sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
En 2011, ĉina esperantisto Hans NGO partoprenis en la ultrabicikla 'randonneur'-konkurso Parizo-Brest-Parizo[2].
Bicikla aktivismo
redaktiEn nombro de landoj, precipe en norda Eŭropo, ekzistas asocioj kiuj defendas kaj akcelas la rajtojn de biciklantoj kaj provas influi la lokan kaj nacian politikon favore al plia biciklo-amika infrastrukturo. Tiuj asocioj rekomendas koherajn kaj identigeblajn biciklovojojn kaj donas rekomendojn pri taŭgaj biciklostacioj, biciklo-amikaj krucvojoj, aŭto-malpliigaj loĝkernoj kaj bone pripensita planado. Tiel ili stimulas ekzemple biciklostratojn (t.e. stratoj kie oni toleras aŭton, sed kie biciklantoj havas ĉiam prioritaton) aŭ la enkondukon de tn. 'zono de 30 km' ĉirkaŭ lernejoj. Ekzistas ankaŭ eŭropa tegmenta asocio (Eŭropa Bicikla Federacio).
La bicikla aktivismo en la urboj postulas la piligon de surstrataj lokoj por biciklado kaj la forigon de la perforto de la tut-aŭta-sistemo (ĉu poluante ĉu akcidentige), kaj fojfoje alproksimiĝas al ekologia anarkiismo. La plej konata formo de tiu aktivismo estas la sojla maso, kiu amasiĝas ĉiu-vendrede en pluraj urboj monskale aŭ unuokaze por pli dikaj amasiĝoj.
Sporto kaj biciklado
redaktiLa sporto-bicikladaj provoj situas inter turisma biciklado kaj kurejoj, sed favore tempas pri provoj kun nombraj partoprenantoj, por ĉiuj. La aranĝantoj donas dorsnumeron kaj tempomezuron samkiel maratonoj de piedkurejoj. Sporte, biciklado temas pri diversaj fakoj : biciklado sur vojo, biciklado sur dromo, biciklado ĉiaterena (cyclo-cross), montobiciklado kaj biciklo-turismo, arta aŭ akrobata biciklado, BMX (mallongigo de Bicycle Motocross). Tiun sportaron administras la Internacia Biciklada Unio (Union Cycliste Internationale).
Ŝosea biciklado
redaktiTiu sporto praktikiĝas per diversaj provoj :
- Etapa kurejo, ekzemple la kurejoj naciaj (tiel Tour de France en Francio, Vuelta en Hispanio, Giro en Italio)
- Klasika, kurejo unutaga senhalta (ekzemple Paris-Roubaix)
- Individua tempa kurejo (ekzemple Granda premio de Nacioj)
- Teama, skipa tempokurejo
- Unutaga kurejo (Omloop Het Nieuwsblad)
Pri biciklado sur vojo, oni diras ke estas sporto teama, ties klaso estas individua.
Biciklistoj mortintaj dum kurejo
redaktiPro granda rapideco dum kurejoj, la bicikla sporto estas danĝera sporto kiu havas martirojn. Jen la listo de ĉefaj ĉampionoj mortintaj dum kuro :
- 1904: Paul Dangla Francio
- 1935: Armando Cepeda Hispanio
- 1937: André Raynaud Francio
- 1950: Camille Danguillaume Francio
- 1951: Serse Coppi Italio
- 1956: Stan Ockers Belgio
- 1967: Tom Simpson Britio
- 1967: Roger De Wilde Belgio
- 1969: José Samyn Francio
- 1971: Jean-Pierre Monsere Belgio
- 1972: Manuel Galera Hispanio
- 1976: Juan Manuel Santisteban Hispanio
- 1984: Joaquim Agostinho Portugalio
- 1986: Emilio Ravasio Italio
- 1987: Vicente Mata Hispanio
- 1987: Michel Goffin Belgio
- 1988: Connie Meijer Nederlando
- 1995: Fabio Casartelli Italio
- 1999: Manuel Sanroma Hispanio
- 2000: Nicole Reinhart Usono
- 2003: Andrei Kivilev Kazaĥio
- 2005: Alessio Galletti Italio
- 2006: Isaac Galvez Hispanio
- 2008: Bruno Neves Portugalio
- 2011: Wouter Weylandt Belgio
- 2014: Jeanné Neil Sud-Afriko
- 2016: Antoine Demoitié Belgio
Biciklado sur dromo
redaktiBicikladdromaj provoj okazas laŭ diversaj tipoj. Ekzistas rapide( individue aŭ skipe), unukilometre (aŭ duonkilometre por virinoj), postkureje (individue aŭ skipe), tandeme. Ĉefaj konkursoj estas Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionumo de biciklado sur dromo.
Dromon uzas ankaŭ biciklistoj por rekordo pri rapideco dum distanco aŭ daŭro difinitaj. La plej fama rekordo estas la rekordo de la plej granda laŭkurita distanco dum unu horo. La plej famaj kuristoj provis fari tiun rekordon (Fausto Coppi, Jacques Anquetil, Eddy Merckx, Francesco Moser, Miguel Indurain, Chris Boardman).
Ultrabiciklado
redaktiUltrabiciklado estas fako de biciklado proponante ekstreme longdistancan bicikladon (plurajn centojn, eĉ milojn da kilometroj). La kurejoj de ultrabiciklado povas disvolviĝi sur vojoj, aŭtomobilitineroj, aŭ sur ĉiaterena cirkvito. Ili estas krom al individuaj kuristoj ankaŭ ofte malfermataj al skipoj de du, kvar aŭ ok kuristoj en relajo.
La plej granda defio en ultrabiciklado estas la Race Across America (RAAM), kiu ĉiujare trairas Usonon de okcidento al oriento. En Eŭropo, ekde 2013, la Trans Continental Race (TCR) proponas la trapason de la kontinento komencante de Britio (aŭ de Belgio) ĝis Turkio.
Galerio
redakti-
Paul Mason kaj Leon Flameng
-
Malpeza biciklo kun aluminio kaj karbonofibro
-
Vuelta (itinero de Hispanio) en Santandero, sept. 2003
-
Lucien PERAIRE trairis Eŭropon kaj Azion kun biciklo kaj Esperanto en 1928-1932.
Referencoj
redakti- ↑ BEMI - multlingva bicikla leksikono
- ↑ BEMI