Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Lance Armstrong. Por informoj pri la samnoma familinomo, vidu la artikolon Armstrong.

Lance ARMSTRONG [lanc ARMstrong] (naskiĝis la 18-an de septembro 1971 en Plano, Teksaso) estas emerita profesia biciklisto. Li estas famkonata pro sia resaniĝo post testika kancero, kaj siaj postvenintaj sep sinsekvaj venkoj de la Tour de France [Rondo de Francio] (19992005). Li estis ankaŭ famkonado por sia dopado. Li estis kondamnita en 2012 kaj siaj sep venkoj estis malkvalifikitaj.

Lance Armstrong
Persona informo
Naskonomo Lance Edward Gunderson
Naskiĝo 18-an de septembro 1971 (1971-09-18) (52-jaraĝa)
en Plano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater General William J. Palmer High School • Plano East Senior High School • Austin College
Familio
Patro Eddie Charles Gunderson
Patrino Linda Gayle Mooneyham
Amkunulo Tory Burch
Okupo
Okupo biciklisto • aŭtobiografo • podkastisto • triathlete
TTT
Retejo http://www.lancearmstrong.com/
vdr
Lance Armstrong surbicikle

Kancero redakti

La 2-an de oktobro 1996, nur iom post la kontrakto-subskribo kun Équipe Cofidis, oni diagnostis ĉe Armstrong testikokanceron en la evoluinta stadio. Ĝi havis jam komplikaĵojn en la pulmo kaj du tumorojn en la cerbo. Por kuraĝigi lin, la kuracistoj diris 50% travivan eblecon, sed fakte li ja havis malpli da ŝanco. Post du operacioj kaj kemioterapio, li sukcese saniĝis, perdinte nur la dekstran testikon. Se oni estis uzantaj ĉe Armstrong la tradician kemoterapion, li ne havintus ŝancon reiri al la konkursado (kiel kromefiko, malpliiĝas la pulmokapacito ĉe tradicia kemioterapio). Li elektis dolorplenan metodon.

Li revenis al ciklismo printempe de 1998.

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti