Giro d'Italia
Giro d'Italia, ankaŭ nomita simple Giro (itala prononco:[ĜIro]), estas longdistanca vojo-bicikla konkuro kun etapoj por biciklistoj. Ĝi daŭras tri semajnojn inter majo kaj junio tra Italio. Ĝi estas la dua plej grava bicikla konkuro kun etapoj tra la mondo, post Tour de France.
Dum la vetkuro oni distingas la iaman venkanton per lia rozkolora ĵerzo.
La konkuron de 2016, okazintan inter la 6-an de majo kaj la 29-an de majo, gajnis Vincenzo Nibali; estis lia dua venko de tiu vetkuro.
La pli sukcesaj venkintoj gajnis tiun etapkurumon kvinfoje, ili estis Alfredo Binda, Fausto Coppi kaj Eddy Merckx.
HistorioRedakti
'Giro estis inspirata de Tour de France kaj, kiel la franca rondira kuro celis pliigi la vendon de la ĵurlanlo L'Auto, tiel Emilio Camillo Costamagna, la editoro de La Gazzetta dello Sport, celis same. La unua Giro d'Italia ekis la 13-an de majo 1909 en Milano antaŭ ok etapoj sumantaj 2 448 kilometrojn. Luigi Ganna estis la unua venkinto.
Kun Tour de France kaj la monda bicikla ĉampiono, Giro d'Italia fariĝas la tria titolo de biciklado. Kun Tour de France kaj Vuelta a España, ĝi estas unu el la tri Grandaj Rondiroj.