Miguel Induráin

(Alidirektita el Miguel Indurain)

Miguel INDURAIN LARRAYA, naskiĝinta en Villava, Navaro, la 16an de julio de 1964, estis hispana biciklisto, venkinto ĉe la Tour de Francio dum kvin sinsekvaj jaroj (de 1991 al 1995) kaj de la Giro d'Italia en du fojoj (1992 kaj 1993). Li estas konsiderata kiel la plej bonkvalita biciklisto hispania kaj unu el la plej bonkvalitaj el la historio kaj ankaŭ kiel unu el la plej gravaj sportistoj el ĉiu epoko, elstara ĉefe pro sia kapablo baraktegi. En 1992 li ricevis la premion Príncipe de Asturias (Princo de Asturio,heredanto de la hispania krono), unu el la plej gravaj premioj en Hispanio.

Miguel Induráin
Persona informo
Naskonomo Miguel Induráin Larraya
Naskiĝo 16-an de julio 1964 (1964-07-16) (59-jaraĝa)
en Villava-Atarrabia
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Prudencio Indurain
Okupo
Okupo biciklisto
vdr

Biografio redakti

Li iĝis profesia biciklokuristo en 1984 kun la teamo Reynolds (kies strukturo pasis poste al la teamo Banesto. Tiujare li partoprenis en la Olimpiaj ludoj de Los-Anĝeleso kaj finis tiun jaron per dek venkoj.

En 1985 li partoprenis en sia unua Tour de France kaj estris ĉe la Vuelta a España dum kvar tagoj. Dum kelkaj jaroj kuris en la Tour helpante sian samteamanon Pedro Delgado, venkinto en 1988.

En 1989 li iĝis la unua navarano kiu venkis ĉe la Parizo-Nizo, kaj same venontjare, kaj venkis la unuan fojon en etapo en la Tour de Francio.

Li venkis sian unuan fojon en la Tour de Francio en 1991, kie krome venkis dufoje kontraŭhorloĝe. Antaŭe, estis la dua en la Vuelta a España. Venontjare (1992) sukcesis venki en du el la tri grandaj konkurencoj lau etapoj (Tour kaj Giro d'Italia), kaj estis la unua hispana kiu venkis la italan konkurencon. Tio ripetis la jaron 1993. En 1994 venkis ĉe la Tour sinsekvan kvaran fojon, sed li ne venkis en la Giro d'Italia kie venkis la ruso Eugeni Berzin. En septembro de tiu sama jaro li atingis la rekordon de la horo, plibonigante la antaŭan markon kiun havis Chris Boardman en 53.040 km. Tamen, apenaŭ unu monaton pli malfrue, la svisa Tony Rominger deprenis lian rekordon.

En 1995 li evnkis sian lastan Tour de Francio (la kvinan sinsekvan) kaj la mondan ĉampionaton kontraŭhorloĝan en Duitama (Kolombio).

En 1996 jam ne venkis sian sesan Tour, kiun gajnis Bjarne Riis, kiu poste konfesis, ke li ĝuis drogon EPO. Li atingis la olimpian venkon kontraŭhorloĝan (Atlanta, 1996). La 2an de januaro de 1997, antaŭ la tutan ĵurnalistaron, li anoncis publike sian retiriĝon de la profesia biciklado.

Venkaro redakti