Tour de France
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tour de France (metiartoj). |
La Tour de France [IPA: tuʁ də fʁɑ̃s] ("Rondiro de Francio") estas la plej longa kaj severa konkurso por biciklistoj. Henri Desgrange (fondinto de ĵurnalo pri sportoj L'auto, nun nomita L'Equipe) kreis tiun konkurson en 1903 kaj unue organizis ĝin je tiun ĉi jaron. La celo estis fari konkurencon kontraŭ konkursojn Parizo-Brest-Parizo de la ĵurnalo Le Petit Journal kaj Bordozo-Parizo de Le Vélo.
Tour de France | ||
---|---|---|
Tour de France | ||
![]() | ||
![]() | ||
Grand Tour | ||
Dum | 1903 – | |
Fondodato | 1903 | |
Lando | Francio | |
Retejo | Oficiala retejo | |

Ĝi okazas ĉiujare en Julio kaj kvankam la vojoj ŝanĝigas ĉiujare la konkurso finiĝas en la centro de Parizo sur la Champs Elysées Avenuo ekde 1983. Unu el la plej malfacilaj partoj estas trabiciklado sur la montaro Alpoj. Iujn jarojn, la vojo eliras Francion.
Aktuale la konkurson organizas Amaury Sport Organisation. La konkursantoj devas bicikli proksimume 3000 kilometrojn dum 3 semajnoj kaj 21 etapoj. La plej alta averaĝa rapido registrita ĝis nun estas 41,654 km/h en 2005.
Ĉiu partoprenanto estas profesia sportisto kaj dudeko da teamoj kun 9 anoj partoprenas. Ĉiu teamo havas propran “stelulon” kaj la aliaj anoj de la teamo subtenas kaj helpas la “stelulon”.
Ĉiutage estas aparta konkurso kaj sed la plej sukcesa entute rajtas porti la prestiĝan flavan ĵerzon (france: maillot jaune).
Oni diras, ke 10 milionoj da homoj rekte spektas la konkurson.
Plej bonaj klasifikojRedakti
La ĉefaj rekordojRedakti
Venkoj en la ĝenerala klasifiko
- 7. Lance Armstrong Usono de 1999 ĝis 2005 (titoloj nuligitaj pro dopado)
- 5. Jacques Anquetil Francio en 1957, kaj de 1961 ĝis 1964
- 5. Eddy Merckx Belgio de 1969 ĝis 1972, kaj en 1974
- 5. Bernard Hinault Francio en 1978, 1979, 1981, 1982 kaj 1985
- 5. Miguel Indurain Hispanio de 1991 ĝis 1995
La kursanoj kiuj finis la plej ofte en la dua pozicio
Ĝenerala klasifiko (laŭ lando)
- 36. Francio
- 18. Belgio
- 12. Hispanio
- 10. Usono
- 9. Italio
- 5. Luksemburgo
- 2. Nederlando
- 2. Svislando
- 1. Germanio
- 1. Irlando
- 1. Aŭstralio
- 1. Britio
- 0. Danio (1 se oni kalkulas la venkon de Bjarne Riis en 1996, kies titolo estas senigita)
Surdosigo de la flava ĵerzo (duonaj etapoj inkluzivitaj)
- 111. Eddy Merckx Belgio
- 83. Lance Armstrong Usono
- 79. Bernard Hinault Francio
- 60. Miguel Indurain Hispanio
- 52. Jacques Anquetil Francio
Finaj venkintoj de la plej bona grimpanto : blanka ĵerzo kun ruĝaj punktoj
- 7. Richard Virenque Francio de 1994 ĝis 1997, kaj en 1999, 2003 kaj 2004
- 6. Federico Bahamontès Hispanio en 1954, 1958, 1959 kaj de 1962 ĝis 1964
- 6. Lucien Van Impe Belgio en 1971, 1972, 1975, 1977, 1981 kaj 1983
Fina klasifiko laŭ poentoj : verda ĵerzo
- 6. Erik Zabel Germanio de 1996 ĝis 2001
- 4. Sean Kelly Irlando en 1982, 1983, 1985 kaj 1989
- 3. Jan Janssen Nederlando en 1964, 1965 kaj 1967
- 3. Eddy Merckx Belgio en 1969, 1971 kaj 1972
- 3. Freddy Maertens Belgio en 1976, 1978 kaj 1981
- 3. Djamolidine Abdoujaparov Uzbekio en 1991, 1993 kaj 1994
- 3. Robbie McEwen Aŭstralio en 2002, 2004 kaj 2006
- 2. Mark Cavendish Anglio en 2011 kaj 2021
Kolektoj de ĵerzoj
- Eddy Merckx estas la nura kursanto kiu gajnis dum la sama Tour de France, la flavan kaj la verdan ĵerzojn kaj la montaran premion (lia teamo eĉ gajnis la teaman klasifikon). Tiu evento okazis en 1969.
- Kun la « kanibalo » Eddy Merckx, du francaj kursantoj alvenis en Parizo kun la verda ĵerzo kaj la blanka ĵerzo kun ruĝaj punktoj, sed ne dum la sama jaro. Bernard Hinault elpoentis tiel la ĵerzon de la montara premio en 1986 kaj la verdan ĵerzon en 1979. Laurent Jalabert alvenis kun la verda en Parizo en 1992 kaj 1995 kaj finbiciklis en Parizo kun la ĵerzo de la plej bona grimpanto en 2001 et 2002.
Venkoj de etapoj
- 34. Eddy Merckx Belgio
- 34. Mark Cavendish Anglio
- 28. Bernard Hinault Francio
- 25. André Leducq Francio
- 25. Lance Armstrong Usono
Venkoj de etapoj dum sama Tour
- 8. Eddy Merckx Belgio en 1970 kaj 1974
- 8. Charles Pélissier Francio en 1930
- 8. Freddy Maertens Belgio en 1976
Unuopaj venkoj de etapoj laŭ landoj
- 690. Francio
- 467. Belgio
- 257. Italio
- 167. Nederlando
- 123. Hispanio
Rekordoj de partoprenoj
- 17. George Hincapie Usono
- 16. Joop Zoetemelk Nederlando
- 16. Stuart O'Grady Aŭstralio
- 15. Lucien Van Impe Belgio
- 15. Guy Nulens Belgio
- 15. Christophe Moreau Francio
- 15. Viatcheslav Ekimov Rusio
- 15. Jens Voigt Germanio
- 14. Raymond Poulidor Francio
- 14. André Darrigade Francio
La estroj de TourRedakti
- 1903-1939 : Henri Desgrange
- 1947-1961 : Jacques Goddet
- 1962-1986 : Jacques Goddet kaj Félix Lévitan
- 1987 : Jean-François Naquet-Radiguet kaj Xavier Louy
- 1988 : Jean-Pierre Courcol kaj Xavier Louy
- 1989-1993 : Jean-Pierre Carenso kaj Jean-Marie Leblanc
- 1994-2000 : Jean-Claude Killy kaj Jean-Marie Leblanc
- 2001-2004 : Patrice Clerc kaj Jean-Marie Leblanc
- 2005-2006 : Jean-Marie Leblanc kaj Christian Prudhomme
- 2006-, : Christian Prudhomme
ReferencojRedakti
- ↑ La antaŭa venkinto, Bjarne Riis, estis sentitolagita la 7-an de junio 2007 pro lia konfesio pri dopado. [1] [2] [3] [4][rompita ligilo]
- ↑ [5][rompita ligilo]