Brest (Francio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brest. |
Brest [bʁɛst] estas franca ĉemara urbo situanta en la regiono Bretonio, nordokcidente en la lando. La urbo estas subprefektejo de la departemento Finistère, kaj situas je la okcidenta fino de la bretona duoninsulo. Brest estas grava haveno kaj gastigas grandan francan militŝipan bazon.
Brest | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Finistère (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Brest (ĉefurbo) | ||||
Kantono | ĉefurbo de 10 kantonoj | ||||
Komunumaro | Brest Métropole Océane | ||||
| |||||
INSEE kodo | 29019 [+] | ||||
Poŝtkodo | 29200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 29019 | ||||
Retpaĝaro | http://www.mairie-brest.fr | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro François CUILLANDRE 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 139 619 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 023 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 23′ N, 4° 29′ U (mapo)48.389722222222-4.4869444444444Koordinatoj: 48° 23′ N, 4° 29′ U (mapo) | ||||
Alto | 34 m (de 0 al 103 m) | ||||
Areo | 49,51 km² (4 951 ha) | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brest, France [+] | |||||
La loĝantaro de la urbo, laŭ takso en 2004, atingis ĉirkaŭ 146 000 loĝantojn.
Historio
redaktiLa militista haveno estis fortigita de Sébastien Le Prestre de Vauban dum la 17-a jarcento. Dum la Dua mondmilito, la Ĝermanoj subtenis grandan submarŝipan bazon en Brest. Detruita dum la milito, Brest estis poste rekonstruita iom malbele, ĉefe per betono kaj granito.
Vidindaĵoj
redaktiEkonomio
redaktiPro ĝia geografia situo, Brest estas rigardata kiel la unua franca haveno alirebla ekde Ameriko : ŝipa komerco estas tial tre aktiva, kvankam Nantes kaj Saint-Nazaire enhavas pli grandajn dokojn kaj povas gastigi pli grandajn ŝipojn.
Ĝemelurboj
redaktiBrest estas ĝemelita kun :