Taranto

komunumo de Italio

Taranto [taranto] estas komunumo de suda Italio. Ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Taranto, unu el la ses provincoj de regiono Apulio.

Taranto
komunumo de Italio • urbo • urbego • turisma celloko • poliso
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio (2005)
Provinco TA Taranto (2005)
Geografia situo 40° 28′ N, 17° 14′ O (mapo)40.46666666666717.233333333333Koordinatoj: 40° 28′ N, 17° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 15 m
Areo 217 km²
Loĝantaro 188 098 (2023)
Loĝdenso 753 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Talsano, Lido Azzurro, Lama, San Vito
Najbaraj komunumoj Avetrana, Carosino, Crispiano, Faggiano, Fragagnano, Grottaglie, Leporano, Lizzano, Massafra, Monteiasi, Montemesola, Monteparano, Martina Franca, Pulsano, Roccaforzata, San Giorgio Ionico, San Marzano di San Giuseppe, Statte
Patrono Sankta Kataldo
Festa tago 10-a de majo
Nomo de loĝantoj (itale) tarantinitarentini
Poŝtkodo 74121-74122-74123
Imposta kodo L049
Kodo laŭ ISTAT 073027
Telefona prefikso 099
Retpaĝo http://www.comune.taranto.it/
Loko en mapo
vdr

Taranto estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.

Geografio redakti

La urbo troviĝas ĉe la Ionia marbordo, ĉe samnoma golfo.

 
La Malgranda Maro de Taranto (kun siaj du basenoj) en la supra parto de la satelita foto; malsupre estas la Granda Maro kaj, ĝis la pinto apud la rando de la foto

La loko estas tre bona natura haveno, ĉar ne nur ĝi estas en la fundo de golfo, sed ĉi tie la maro kreas du golfetojn similajn al lagunoj, sed sufiĉe profundajn, nomatajn Mar Grande (Granda Maro, en la senco de "pli granda" ol la dua) kaj Mar Piccolo (Malgranda Maro). Aliri la Malgrandan Maron eblas nur per du markoloj, sude kaj norde de insulo; aldone, la Malgranda Maro enhavas du basenojn.

La centro de la urbo estas en tiu insulo.

Historio redakti

La urbo estis fondita dum la 8-a jarcento a.K. de grekaj setlistoj kaj apartenis al la antikva regiono Magna Graecia.

De 1088 ĝis 1465 ekzistas aparta princlando de Taranto.

 
Antikvaj doriaj kolonoj de iama greka templo
 
Ponto Girevole
 
Mararmea haveno (1930)
 
Aragona Kastelo

Aliaj projektoj redakti