Plymouth
Plymouth estas kaj urbego kaj unuara instanco en la angla regiono South West England, inter la distriktoj de Devon kaj Kornvalo. Laŭ censo de 1997 ĝi havas 255 000 loĝantojn. La urbo estas konstruita inter la buŝoj de la riveroj Plym kaj Tamar, ĉe la suda marbordo de Anglio.
Plymouth | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Britio | ||
Regiono | Sudokcidenta Anglio | ||
Distrikto | unuara instanco | ||
Poŝtkodo | PL1 ĝis PL9 | ||
Telefonkodo | (+44) 01752 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 246 100 (2005 est.) | ||
Loĝdenso | 3 085 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 22′ N, 4° 8′ U (mapo)50.371944444444-4.1361111111111Koordinatoj: 50° 22′ N, 4° 8′ U (mapo) | ||
Alto | 0-155m | ||
Areo | 79,3 km² (7 930 ha) | ||
Horzono | UTC +0 (+1 somere) | ||
![]() | |||
Situo de Plymouth en Anglio | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Historio Redakti
La historio de Plymouth komencas en la bronzepoko, ĉe la apuda Mount Batten, kie ostoj kaj artefaritaĵoj de la fruaj loĝantoj troviĝis. Poste, la romianoj uzis la lokon kiel komerclokon. Dum la renesanco, Plymouth servis kiel grava haveno por esploristoj irantaj Amerikon kaj Azion, inkluzive de Francis Drake. Poste, dum la 18-a jarcento kaj poste, ĝia rolo kiel milita haveno kreskis; jam de 1733 la dokoj dungis ĉirkaŭ 3000 homojn. Krome, oni eksportis stanon el la minejoj de la ĉirkaŭaĵo. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Plymouth plukreskis, iĝante grava loko por la fervojo kaj industrioj pri fuelgaso kaj kemio. Dum la 20-a jarcento, multe de la urbocentro estis detruita pere de bombardado far Germanio dum la dua mondmilito.
Esperanto en Plymouth Redakti
Tie estas „Tri-Urba Esperanto-Grupo“ ekde 1908.
Plymouth estas naskiĝurbo de Ralph Eliot.
Ĝemelurboj Redakti
Plymouth estas ĝemelurba kun la jenaj:
- Bresto / Brest, Bretonio, Francio (ekde 1963)
- Gdinio / Gdynia, Pomerio, Pollando (ekde 1976)
- Novorossijsk, Krasnodara regiono, Rusio (ekde 1990)
- San Sebastián, Eŭskio, Hispanio (ekde 1990)
- Plymouth, Massachusetts, Usono (ekde 2001)
Kaj havas ligojn kun:
kaj edukan kaj ekonomian kunlaboron kun: