Ernest Edward Yelland

angla esperantisto kaj ekskontoristo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ernest Edward YELLAND [jel'end] (naskiĝis la 19-an de junio 1880 en Devonport, mortis en 1969 supozeble en Aspremont apud Nice) estis anglo, ekskontoristo, gvidanto de Internacia Hejmo Esperantista en Aspremont apud Nico, ĉefurbo de la departemento Alpes-Maritimes en suda Francio. Li estis Esperantisto ekde 1906. Post kiam li fondis la Esperanto-grupon de la urbo Plymouth en la historia graflando Devon de Anglio en 1908, unu el la plej unuaj grupoj kaj provincaj Esperanto-asocioj de la lando, li estis prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo tri jarojn. Instruadis Esperanton dum 5 jaroj en vesperaj lernejoj publikaj en Londono, gvidis kursojn ekde 1908. Traduko: „La Granda Vizaĝo el Ŝtono“, 1920.

Ernest Edward Yelland
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1880 (1880-06-19)
Morto 30-an de novembro 1968 (1968-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Theresa Yelland
Okupo
Okupo esperantisto
vdr


Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Yelland el la Enciklopedio de Esperanto.