Londona Esperanto-Klubo
La Londona Esperanto-Klubo estas Esperanto-asocio en Londono (Britio), kiu zorgas pri la disvastigo de Esperanto en Londono kaj organizas la kulturan vivon de la komunumo parolanta Esperanton en Londono kaj ĉirkaŭ ĝi. Ĝi estis fondita en 1903 kaj tial ĝi estas unu el la plej antikvaj Esperanto-kluboj en la mondo.
En sia pli ol jarcenta vivo, ĝi aranĝis multajn aferojn kaj respondecis pri multaj eldonaĵoj.
- Jam en 1910 oni aperigis en Londono la tradukon de la Biblio farita de Zamenhof rekte el la hebrea teksto. Ĝin eldonis la British and Foreign Bible Society (BFBS). En la sama periodo teamo de pastroj kaj kleruloj parolantaj Esperanton tradukis la Novan Testamenton. La traduko finigis en 1912, sed aperis en nova eldono kune kun la Malnova Testamento en 1926. Ĝi estas konata kiel la Londona Biblio.
- La klubo organizis en Londono du mondajn kongresojn, la 30-a UK kaj la 56-a UK, de parolantoj de Esperanto en 1938 kaj en 1971, respektive.
- Daŭre de 1903 ĝis nun la klubo aranĝis kursojn por lerni la internacian lingvon Esperanto, laste en la reto dum la tempo de la pandemio.
Ĝi kunlaboras kun la brita landa Esperanto-asocio, EAB kaj kun la monda Esperanto-Asocio, UEA.
La klubo eldonas dumonatan dupaĝan bultenon, kiu prezentas programon de la klubo-agadoj
Estraro
redaktiFondintoj:
En 2021, la prezidanto de la klubo estas Olga Kerziouk.
Aliaj membroj estas Matt Peperell (vic-prezidanto), Anthony Bodineau (vic-prezidanto), Arturo Prent (kasisto), Anica Page (registristo), Terry Page, Antony Rawlinson, Renato Corsetti kaj Phil Housley.
En 2022, la prezidanto kaj registristo de la klubo estas Anthony Bodineau. Aliaj membroj estas Olga Kerziouk (vic-prezidantino), Matt Peperell (vic-prezidanto), Arturo Prent (kasisto), Anica Page, Terry Page, Antony Rawlinson, Renato Corsetti, Alexander Ord kaj Phil Housley. La lingvisto John Wells estas honora prezidanto (li sekvis la verkiston Marjorie Boulton), kaj Heleno Fantom kaj Joyce Bunting honoraj vicprezidantoj.
Literaturo
redaktiLa historio de la klubo ĝis 1978 estas priskribita en la libro Londono vokas de Harry Holmes.